Gottfried Wilhelm Leibniz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 89:
Tiele Leibniz pasis kelkajn jarojn en Parizo. Tuj post la alveno, li renkontiĝis kun la [[Nederlando|nederlanda]] kuracisto kaj matematikisto [[Christiaan Huygens]] kaj konstatis, ke lia propra sciaro pri matematiko kaj fiziko estas disa. Kun Huygens kiel sia mentoro, li komencis programo de [[Memlernanto|mem-studo]] kiu tuj pelis lin al gravaj kontribuoj al ambaŭ studobjektoj, inklude malkovro de sia versio de la diferencila kaj integrala [[kalkulo]]. Li renkontiĝis kun [[Nicolas Malebranche]] kaj [[Antoine Arnauld]], la ĉefaj francaj filozofoj tiutempaj, kaj studis la verkojn de [[Descartes]] kaj [[Blaise Pascal|Pascal]], kaj nepublikigitajn kaj publikigitajn. Li amikiĝis kun germana matematikisto, nome [[Ehrenfried Walther von Tschirnhaus]]; ili korespondis dum la resto de siaj vivoj. En 1675 li estis akceptita de la [[Akademio de Sciencoj de Francio]] kiel eksterlanda honora membro, spite sian mankon de atento por la akademio.
 
[[File:Leibnitzrechenmaschine.jpg|thumb|maldekstre|[[Radokalkulilo]].]]
 
Kiam iĝis klare ke Francio ne plenumos sian parton de la egipta plano de Leibniz, la Elektisto sendis sian nevon, helpita de Leibniz, al rilata misio ĉe la angla registaro en [[Londono]], komence de 1673.<ref>Mackie (1845), 69-70</ref> Tie Leibniz interkonatiĝis kun [[Henry Oldenburg]] kaj [[John Collins (matematikisto)|John Collins]]. Li renkontiĝis kun la [[Royal Society]] kie li montris kalkulmaŝinon kiun li estis desegninta kaj estis konstruita ekde 1670. Tiu maŝino kapablis plenumi ĉiujn kvar bazajn operaciojn (sumado, subtraho, multiplikado, kaj dividado), kaj la Societo tuj faris lin eksterlandan membron. Tiu misio finis subite kiam venis novaĵoj pri la morto de la Elektisto, pro kio Leibniz tuje revenis al Parizo kaj ne, kiel oni dekomence planis, al Majenco.<ref>Mackie (1845), 73-74</ref>