Terminologio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj |
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (7), |right → |dekstra (3), |left → |maldekstra (4) per AWB |
||
Linio 17:
=== Leksikologio kaj terminologio ===
[[Dosiero:Onosema-gio.jpg|
Pri ĝenerala lingvo okupiĝas la scienco ''leksikologio''. Pri faklingvoj okupiĝas la scienco ''terminologio''. Leksikologio celas priskribi la “sintenon” de vortoj en la ĉiutaga lingvo-uzo, kaj tion praktike faras pere de leksikografia laboro, ties rezulto estas ''vortaro''. Terminologio celas priskribi sistemojn, arojn de nocioj, kaj tion praktike faras pere de terminografia laboro, ties rezulto estas ''terminaro''. Kutime leksikografia laboro postulas semasiologian procezon, kaj terminografia laboro postulas onomasiologian procezon. ''Semasiologio'' volas diri eliri de nomindiko por serĉi ties signifon. ''Onomasiologio'' volas diri eliri de signifo (nocio) por serĉi ties nomindikon.
Linio 38:
== Terminografia registraĵo ==
[[Dosiero:minimumaregistrajo.jpg|
Kio celas registraĵo? Terminologio provas krei aŭ priskribi sistemojn de nocioj. Unu registraĵo reprezentas unu nocion en sistemo. La rilato estas kaj dudirekta kaj unika. Simple esprimite (ankaŭ dependas de kia terminologio-terion oni uzas), nocio ĉefe baziĝas sur tri elementoj: fako (kunteksto), difino kaj termino. Sekve tiuj tri elementoj formu minimuman terminologian registraĵon.
Kompreneble en la praktiko ankaŭ aldonindas numeron de registraĵo (por administrado) kaj daton (por ke oni sciu, ĉu nuntempe uzeblas termino). Foje indiko pri fako povas esti la titolo de la terminaro kaj la dato tiu de la publikigado.
Linio 45:
== Polisemoj kaj homonimoj en terminologio ==
[[Dosiero:terminologiaakvo.jpg|
[[Dosiero:registrajojterm.png|
Pro memorigaj kialoj:
== Terminografia difino ==
Kaj termino kaj difino reprezentas nocion. Termino estas mallonga ilo por indiki nocion, difino estas iomete pli longa ilo, kiu celas distingi nocion disde aliaj en fako. Difino sekve estas kerna parto de terminologia registraĵo, kiu interalie respegulas la pozicion de nocio en sistemo. Nocioj estas priskribitaj kaj identigitaj pere de iliaj karakterizaĵoj. Difino konsistas el genra nocio kaj specifaĵo(j). [[Dosiero:terminologiaondo.jpg|
Ĉar terminologiajn registraĵojn oni organizas laŭ sistemo, ili ĝin reprezentas. Tio volas diri, ke ankaŭ la difino montras kian formon havas la sistemo.
[[Dosiero:strukturitajdifinoj.jpg|
Jenas konkreta ekzemplo el la du ĉi-kunaj figuroj:
[1.1 elektromagneta ondo] estas subordita, specia nocio de [1. ondo], do ĝi heredas la difinon de ondo. Oni ne bezonas skribi:
Linio 59:
* ''elektromagneta ondo: ondo, kiu propagiĝas per oscilantaj elektraj kaj magnetaj kampoj''
Kaj plej ofte oni grasigas aŭ substrekas jam difinita superordita nocio, por ke la uzantoj pli serĉu la difinon en la terminaro, se ili ŝatas tion fari. En terminologia fako, oni parolas pri heredo. Tio estas – kiel supre – subordita, specia nocio heredas la enhavon de superordigita nocio.
[[Dosiero:termdifinoj.jpg|
Kompreneble, rilatoj inter nocioj ne ĉiam estas tiel klaraj kiel en la ĉi-kuna ekzemplo. Tamen, tio, kio gravas, estas ĉefe ke oni organizu la fakon je nocio-sistemo antaŭ oni skribu difinojn, ĉar la difinoj respegulas la nocio-sistemon.
En plurlingva terminografia agado, difinoj ludas la rolon de komparilo. Ili permesas montri, ĉu nocio en lingvo A kongruas kun nocio en lingvo B. Ĉar terminoj ne havas signifon en si mem, oni ĉiam bezonas unue difinitajn nociojn en ĉiuj lingvoj de la terminografia verko antaŭ oni komencu ligi terminojn de malsamaj lingvoj. Terminografie, oni parigas nociojn, ne terminojn.
|