Granda-Belto-ponto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 27 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q213962)
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right → |dekstra, |left → |maldekstra per AWB
Linio 29:
Ĝi superpontas interinsulan [[markolo]]n, kiu havas la nomon [[Granda Belto]].
 
Ĝis la malfermo de la nova ponto dum junio 1998, [[pramo]]j inter la lokoj [[Nyborg]] sur la insulo [[Fyn]] kaj [[Korsør]] sur [[Sjælland]] utiliĝis por la transporto de aŭtoj, kamionoj, motorcikloj, piedirantoj kaj fervojaj vagonoj. Nun sur la horizontala parto de la ponto troviĝas aŭtoŝoseo, kies paso per veturilo kostas [[vojimposto]]n.
 
Paralela fervoja linio gvidiĝas tra tunelo de 88  km da longo, kiu pasas sub la akvomasoj de la [[markolo]]. Biciklantoj ne rajtas pasi la ponton, sed devas aŭ pasi la markolon en trajnoj, kies biletojn necesas antaŭmendi, aŭ veturi kromvojojn norden aŭ suden, por atingi la plej proksimajn pramojn.
 
Per suma longo de 2.694 metroj kaj interkolona longo de 1.624 metroj la Granda-Belto-ponto en Danio nuntempe estas la plej longa [[pendoponto]] en [[Eŭropo]] kaj post la [[ponto Akaŝi-Kaikjō]] en [[Japanio]] estas la dua plej longa pendoponto de la mondo. La kolonoturoj havas alton de 254 metroj, la horizontala parto de la ponto larĝas 31 metrojn kaj situas proksimume 70 metrojn super la akvosurfaco. La suma ponta konstruaĵo havas longon de 6.790 metroj.
 
La [[vojimposto]] por la paso de la [[Granda Belto]] per [[aŭto]] dum jaro 2007 estis 205 [[dana krono|danaj kronoj]] (proksimume 28 [[eŭro]]j). Por biciklantoj, kiuj uzas la trajnon, la paso kostas proksimume 200 danajn kronojn (proksimume 28 eŭrojn).
Linio 43:
* [http://www.bernd-nebel.de/bruecken/3_bedeutend/storebaelt/storebaelt.html privata paĝo germanlingva pri la ponto]
 
[[Dosiero:Große Belt Brücke Karte.png|thumbeta|rightdekstra|<center>detala mapo de la [[Granda Belto]] (''Storebælt'') kun la ponto]]
[[Dosiero:Storebaeltbroen.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|350px|<center>la ponto vidate de la akvosurfaco]]
 
{{Commons|Storebæltsbroen}}