Karolo la Granda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (7) per AWB
Linio 15:
Karlomagno iĝis reĝo en 768 sekve de la morto de lia patro. Li estis dekomence nur kunreganto kun sia frato [[Karlomano la 1-a|Karlomano]]. Tamen tiu subite mortis en 771 laŭ neklarigitaj cirkonstancoj kaj lasis Karlomagnon kiel nedisputita reganto de la Franka Reĝlando. Karlomagno pluigis la politikon de lia patro rilate al [[papo]]j kaj iĝis ties protektanto, forigante la [[Lombardoj]]n el povo en norda Italio, kaj konukante invadon kontraŭ [[Al-Andalus]]. Li ankaŭ faris kampanjojn kontraŭ la [[Saksoj|popoljj]] orientaj, [[kristanigo|kristanigis]] ilin sub minaco de [[mortopuno]], foje alvenante al okazoj kiaj la [[Verden (Aller)|Masakro de Verden]]. Karlomagno atingis hegemonion en 800 kiam li estis kronita kiel "[[imperiestro]]" fare de la papo [[Leono la 3-a]] kristnaske en la malnova [[Baziliko Sankta Petro de Romo]].
 
Nomite "Patro de Eŭropo" (''pater Europae''),<ref>{{cite web | url=http://www.karlspreis.de/preistraeger/seine_heiligkeit_papst_johannes_paul_ii/ansprache_von_seiner_heiligkeit_papst_johannes_paul_ii.html | title=Ansprache von seiner Heiligkeit Papst Johannes Paul II | year=2004 | author=Papst Johannes Paul II | publisher=Internationaler Karlspreis zu Aachen}}</ref> Karolo unuigis plej el Okcidenta Eŭropo la unuan fojon ekde la epoko de la [[Romia Imperio]]. Lia regado helpis la floron de la [[Karolida renesanco]], nome periodo de kultura kaj intelektula agado ene de la Katolika Eklezio. Kaj germanoj kaj francoj konsideras la komenciĝon de sia nacihistorio per la regno de Karolo la Granda.
 
Karolo mortis en 814, reginte kiel imperiestro ĉirkaŭ 13 jaroj. Liaj restoj estis alportitaj al lia imperia ĉefurbo [[Aĥeno]] en kio estas nune [[Germanio]]. Lia filo [[Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko]] sukcedis lin. La urbo de [[Aĥeno]] fondis en [[1949]] la ĉiujare disdonatan internacian Karolo-premion, memore al lia figuro.
 
== Politika fono ==
[[Dosiero:Karldergrossesignatur.svg|thumbeta|400px|[[Monogramo]] de Karlomagno, el subskribo de reĝa diplomo: en latina ''Signum ''(monogr.: KAROLVS)'' Karoli gloriosissimi regis}}'']]
Ĉirkaŭ la 6a jarcento, la okcidenta [[Ĝermanaj popoloj|ĝermanaj]] [[frankoj]] estis estintaj [[kristanigo|kristanigitaj]], kaj [[Francio]], regataj de [[Merovidoj]], estis la plej povega el la regnoj kiuj estis sukcedintaj post la [[Okcidenta Romia Imperio]]. Post la [[Batalo de Tertry]], tamen, la Merovidoj iom elpoviĝis, pro epoko nomita de ''nenifarantaj reĝoj''. Preskaŭ ĉia regado estis farita de la oficirestro, nome [[majordomo]].<ref name=France/Neustria>{{cite web|url=http://www.britannica.com/EBchecked/topic/215768/France/40279/The-hegemony-of-Neustria |title=France :: The hegemony of Neustria - Encyclopædia Britannica |publisher=Britannica.com |date=24 April 2013 |accessdate=14a Januaro 2014}}</ref>
 
Linio 35:
Karolo estis la unuenaskita filo de [[Pipino la Malgranda]] (714 – 24a Septembro 768, reĝis el 751) kaj de ties edzino [[Bertrada de Laon]] (720 – 12a Julio 783), kies geedziĝo estis oficialigita nur en la jaro [[479]] pro tre proksima parenceco. Li havis pli junajn fraton [[Karloman la 1-a|Karloman]] kaj fratinon Gisla. La plej junaj gefratoj Pipino, Rothaid kaj Adelheid mortis junaĝe. [[Einhard]], biografo de Karolo, skribis en sia verko [[Vita Karoli Magni]], ke ne ekzistas skribaj dokumentoj pri la infanaĝo kaj la junaĝo de la imperiestro. Li menciis ankaŭ, ke dum li verkis la libron, ĉirkaŭ 15 jaroj post la morto de Karolo, plu neniu vivis, kiu povintus raporti pri tio<ref>Ĉapitro 4</ref>.
 
[[Dosiero:Spoorlijn37.png|thumbeta|255px|Regiono de Akeno-Lieĝo (kun nuntempaj limoj, komercaj kaj veturaj vojoj).]]
Tiele oni havas malmultan certigan informon pri nasko-dato kaj -loko. Pri dato, kelkaj sugestoj (2a Aprilo 742) povus indiki, ke Karolomagno ja estis ekstergeedza filo, kion kompreneble Einhard ne diras. Ĉiuj informoj devenas el fakto ke la imperiestro estis pli ol 70jaraĝa je mortiĝo. La preciza naskoloko de Karlomagno estas nekonata, kvankam historiistoj sugestis [[Akeno]]n en moderna Germanio, kaj [[Lieĝo (urbo)|Lieĝo]] ([[Herstal (Belgio)|Herstal]]) en nuntempa Belgio kiel eblaj lokoj.<ref>{{cite web|url=http://www.history.com/topics/charlemagne |title=Charlemagne |publisher=History.com |accessdate=14a Januaro 2014}}</ref> Akeno kaj Lieĝo estas proksima al la regiono el kie familioj de kaj Merovidoj kaj Karolidoj originiĝis. Aliaj urboj estis sugestitaj, kiaj [[Düren]], [[Gauting]], [[Mürlenbach]],<ref>[http://www.route-gottfried-von-bouillon.de/index.php?rid=1307&cid=5&area=content Route Gottfried von Bouillon e.V. - deutsche Sektion]. Route-gottfried-von-bouillon.de. Konsultita la 2013-09-07.</ref> [[Quierzy]] kaj [[Prüm]].
 
Linio 52:
{{Ĉefartikolo|Akvitanio}}
 
[[Dosiero:Charlemagne denier Tours 793 to 812.jpg|thumbeta|upright|[[Denaro]] el la epoko de Karlomagno, [[Tours]], 793–812]]
Heredo de la landoj iam sub romia [[juro]] (''ius'' aŭ ''iustitia'') reprezentis ne nur transmito de posedaĵoj kaj privilegioj sed ankaŭ la altiĝo kaj devoj ligitaj al la heredo. Pepino je sia morto estis en proceszo konstrui imperion, nome malfacila tasko:<ref>{{harvnb|Russell|1930|page=87}}.</ref><blockquote>"Tiam, konstrui regnon el agregaĵo de malgrandaj ŝtatoj estis per si mem de ne granda malfacilo&nbsp;... Sed teni la ŝtaton netuŝite post esti formita estis kolosa tasko&nbsp;... Ĉiuj el la minoraj ŝtatoj&nbsp;... havis sian malgrandan suverenecon&nbsp;... kiu&nbsp;... donis al si ĉefe por&nbsp;... luktadi, rabadi kaj piratadi."</blockquote>
 
Linio 61:
==== Akiro de Akvitanio fare de la Karolidoj ====
{{Ĉefartikolo|Islama invado de Iberio}}
[[Dosiero:Friedrich Kaulbach - Krönung Karls des Großen.jpg|thumbeta|300px|Imperia kronigo de Karlomagno, de [[Friedrich Kaulbach]], 1861]]
La latinlingvaj kronikoj pri la fino de la [[Hispania]] regno de Visigotoj estas ege fuŝaj kaj kontraŭdiraj.<ref>{{harvnb|Collins|2004|pp=130–131}}, "The sequence of events&nbsp;... has not been assisted by the tendency of the historians to take all the information&nbsp;... from all the available sources and combine it to produce a single synthetic account&nbsp;... As a rule of thumb, reliability, and also brevity of narrative, are usually in direct proportion to chronological proximity."</ref> La [[Islamo|islamaj]] fontoj, tamen, prezentas pli koheran rigardon, kiel ĉe ''Ta'rikh iftitah al-Andalus'' ("Historio de la konkero de al-Andalus") de [[Ibn al-Kutija]] (nomo kiu signifas "la filo de la Gota virino," reference al nepino de la lasta reĝo de la tuta Visigota Hispanio, kiu edziĝis al islamano). Ibn al-Kutija, kiu havis alian, multe pli longan nomon, devis esti fida je iu grado al familia parola tradicio.
 
Linio 68:
La islamanoj trapasis la montojn por postuli la [[Septimanio]]n de Ardo, nur por trafi la vaskan dinastion de Akvitanio, ĉiam aliancanoj de la Gotoj. [[Odo la Granda]] de [[Akvitanio]] estis dekomence venka ĉe la [[Batalo de Tuluzo (721)|Batalo de Tuluzo]] en 721.<ref>{{harvnb|Douglass|Bilbao|2005|p=40}}.</ref> La islamaj trupoj laŭgrade amasiĝis en Septimanio kaj en 732 avancis al Vaskonio, kaj Odo estis venkita ĉe la [[Batalo de la Rivero Garono]]. Ili kaptis [[Bordozo]]n kaj estis avancintaj al [[Tours]] kiam Odo, senpova haltigi iiln, alvokis sian malamikegon, [[Karlo Martel]], majordomo de la Frankoj. En unu el la unuaj famaj marŝoj pri kiuj la karolidaj reĝoj famiĝis, Karlo kaj lia armeo aperis survoje de la islamanoj inter Tours kaj [[Poitiers]], kaj en la [[Batalo de Tours]] solvis la aferon de la islama avanco al Eŭropo. La maŭroj estis venkitaj tiom definitive, ke ili retiriĝis trans la montoj Pireneoj, kaj neniam revenis, lasante Septimanion kiel parto de Francio.<ref>[http://www.britannica.com/EBchecked/topic/107383/Charles-Martel Charles Martel], Encyclopædia Britannica</ref> Odo devis pri tio pagi la prezon de sia aliĝo al la regno de Karlo, nome decido kiu estis malagrabla kaj por li kaj por liaj heredantoj.
 
Post la morto de lia filo, [[Hunaldo de Akvitanio|Hunaldo]] alianciĝis kun la libera [[Lombardio]]. Tamen, Odo estis ambigue lasinta la regnon kunece al siaj du filoj, Hunaldo kaj Hatto. Tiu lasta, fidela al Francio, nune militiris kontraŭ sia frato pro la tuta posedo. Venkinta, Hunaldo blindigis kaj enprizonigis sian fraton, sed li suferis konsciencriproĉojn kaj eniris en eklazio kiel monaĥo pentita laŭ la karolidaj fontoj.<ref> La historio, origine rakontita en [[Annales Mettenses priores]], estis rerakontita en {{cite book | title=Western Europe in the eighth century & onward | first=Edward Augustus | last=Freeman | first2=T Scott | last2=Holmes | location=London, New York | publisher=Macmillan and Co. | year=1904 | page=74}}</ref> Lia filo [[Vaifro de Akvitanio|Vaifro]] frue prenis heredon, iĝis duko de Akvitanio, kaj ratifis la aliancon kun Lombardio. Vaifro decidis honori ĝin, ripetante la decidon de sia patro, kion li justigis asertante, ke ĉiu ajn interkonsento kun Karlo Martel senvalidiĝis post la morto de Martel. Kiam Akvitanio iĝis tiam heredo de Pepino, la juna Karlo, forpelis Vaifron, kiu povis nur fari gerilan militon, kaj ekzekutis lin.<ref>{{harvnb|Russell|1930|p=88}}.</ref>
 
Inter la trupoj de la Franka Armeo estis anoj el [[Bavario]] sub [[Tasilo la 3-a (Duko de Bavario)]], nome el Agilofingoj, hereda Bavaria reĝa familio. [[Grifo]] estis instalinta sin kiel Duko de Bavario, sed Pepino anstataŭis lin per membro de la reĝa familio ankoraŭ infano, nome Tasilo, kies protektanto li iĝis post la morto de lia patro. La fideleco de Agilolfingoj estis ĉiam pridisputita, sed Pepino petis nombrajn ĵurojn el Tasilo. Tamen, tiu lasta edziĝis al [[Liutperga]], filino de [[Desiderio]], reĝo de [[Lombardio]]. Je problema momento enmilite Tasilo kun ĉiuj siaj bavaroj lasis la batalkmapon. For el atingo de Pepino, li malakceptis ĉiajn fidelojn al Francio.<ref>{{harvnb|McKitterick|2008|pp=118–125}}.</ref> Pepino ne povis reagi ĉar li malsaniĝis kaj post kelkaj semajnoj post la ekzekuto de Vaifro li mem mortis.
Linio 79:
 
=== Italiaj kampanjoj ===
[[Dosiero:Charlemagne and Pope Adrian I.jpg|thumbeta|La Franka reĝo Karlomagno estis katolika kaj havis fortan rilaton kun la papoj tra sia vivo. En 772, kiam la papo [[Adriano la 1-a]] estis minacita de invadantoj, lareĝo kuris al Romo por havigi helpon. Tie, la papo petas Karlomagnon helpon ĉe kunsido ĉe Romo.]]
Post la morto de sia frato [[Karlomano]] ([[771]]), Karlomagno regis sole. Li venkis la [[lombardoj]]n kaj dominis la nordon de [[Italio]] ([[774]]). Tiu milito klare montris, kiom la povo de la frankaj reĝoj progresis de Pipino la Malgranda al lia filio: Pipino jam intervenis en Italio kontraŭ la Lombardoj, kiuj minacis la papon; ilia reĝlando, kiel ĉiuj fonditaj de la Barbaroj, estis tre malforta kaj energia ago povus facili ĝin detrui; sed Pipino ne havis sufiĉe da aŭtoritato sur siaj soldatoj. Venkite, la Lombardoj enfermiĝis en Pavio (sufiĉe montras ilian malgrandan nombron tio, ke unu sola urbo kapablis enteni ilin tute); venis la malbona sezono; tiam la armeanoj de Pipino la Malgranda postulis reveni hejmen kaj ilia reĝo ne povis devigi ilin resti. Li subskribis haste ian traktaton kun la Lombardoj, kiuj sin devontigis fari, kion li deziras, ja decidinte forgesi la promeson.
 
Linio 89:
=== Imperiestro ===
 
[[Dosiero:Charlemagne et Louis le Pieux.jpg|dekstre|thumbeta|Karolo instruante al [[Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Ludoviko la Pia]]]]
Tiom da potenco kuraĝigis lin por revivigi la [[Romia Imperio de Okcidento|Romian Imperion de Okcidento]]. La [[papo]] lin kronis kiel [[Romio|romian]] imperiestron ([[25-a de decembro]] de [[800]] en [[Romo]]), kreante la [[Sankta Romia Imperio|Sanktan Romian Imperion]], samnivela ol [[Bizancio]] kaj la [[Kaliflando]] de [[Bagdado]]. Page, li prestiĝis la papon kiel estro de eklezio kontraŭ bizanciaj [[patriarĥo]]j. El Aĥeno li kontrolis la administradon de la imperio sendante duopojn el unu nobelo kaj unu [[episkopo]]. Kleraj eklezianoj permesis malsimplan regon trans ligojn de barbara tribo. Inspiranto de kultura renaskiĝo, li kreis palacan lernejon. Li plimultigis la artlaborejojn en la monaĥejoj, zorgis la evoluon de [[Kristanismo]] kaj savis la komercajn kontaktojn kun orienta Mediteraneo. En [[813]] li kronigis sian filon [[Ludoviko la Pia]], komencante la dinastion [[Karolidoj]].
 
== Posta efiko ==
[[Dosiero:Harun-Charlemagne.jpg|thumbeta|[[Harun ar-Raŝid]] ricevas delegitaron de Karlomagno en [[Bagdado]], de Julius Köckert (1864)]]
Mezepokaj eŭropanoj taksis lin [[kavaliro|kavalira]] modelo, unu el la [[Naŭ Prodoj]], kaj verkis epopearon pri agoj liaj kaj de liaj kavaliroj (la Dekdu [[Paruloj de Francio]]).