Litomyšl: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldonita noto pri esperanta agado
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |left → |maldekstra per AWB
Linio 129:
 
Ĉe la piedo de la Olivarba monto, en la valo de la rivereto Loučná, kreskis longforma vilaĝo, kiun en [[1259]] la reĝo [[Přemysl Otakar la 2-a]] promociis al vasala urbo kun urbaj privilegioj. La 30-an de aprilo [[1344]], post promocio de la [[Prago|Praga]] episkopejo al ĉefepiskopejo, papo [[Klemento la 6-a]] establis en Litomiŝlo novan episkopejon en Litomiŝlo, tiutempe la dua en Bohemio.
[[Dosiero:Zámek Litomyšl 1.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|[[Litomyšl (kastelo)|kastelo]]]]
En [[1546]] la urbo, [[kastelo]], praga antaŭurbo, frataraj domo kaj kolegio forbrulis, en [[1560]] flamoj konsumis la urbodomon, preĝejon, lernejon, malsanulejon kaj multajn loĝdomojn. Unu jaron poste ŝtormo venigis inundon, ruinigis la Germanan Pordegon kaj superakvigis la placon. Post alveno de la piarista ordeno en [[1641]] elkreskis sur la kastela altaĵo konstruaĵoj de lernejo, kolegio kaj piarista kirko.
 
Linio 153:
En [[1640]] Frebonia el Pernštejn invitis al Litomiŝlo la lernejan ordenon de [[piaristoj]]. Por ili estis en la jaroj [[1714]]-[[1719]] konstruita gimnazio - la nuntempa muzeo - kaj ankaŭ la najbara preĝejo. La konstruplanojn pretigis arkitekto [[Giovanni Battista Alliprandi]], kiun venigis el Vieno [[Francisko Venceslao Trautmannsdorf]], la tiama posedanto de la bienregiono de Litomiŝlo. La fasadon ornamas statuo de la fondinto de la ordeno, [[sankta Josef Kalasana]], kaj la ordena blazono. En [[1733]] apud gimnazio estis fondita ankaŭ filozofio, en [[1754]] nuligita kaj en [[1802]] renovigita. En [[1849]] estis la filozofio definitive nuligita kaj restis nur gimnazio (de la mezo de la [[19-a jarcento]] ŝtata kaj ekde [[1866]] ĉeĥa), kiu ĉi tie rezidis ĝis [[1923]].
 
En la konstruaĵo restigis sian spuron vico de eminentuloj, kelkaj kiel studentoj, aliaj kiel profesoroj, ekz. [[filozofo|filozofoj]]j [[František Matouš Klácel|F. M. Klácel]] kaj [[Josef Durdík|J. Durdík]], [[fiziologo]] [[Jan Evangelista Purkyně|J. E. Purkyně]], [[historiisto|historiistoj]]j [[Antonín Boček|A. Boček]], [[Josef Jireček|J.]] kaj [[Hermengild Jireček|H. Jireček]], germana [[poeto]] [[Luwig August Frankl|L. A. Frankl]], historiisto [[August Sedláček|A. Sedláček]], profesoro pri historio J. Štepánek, [[profesoro]] pri [[matematiko]] kaj [[verkisto]] [[Alois Vojtěch Šmilovský|A. V. Šmilovský]], politikisto kaj verkisto [[František August Brauner|F. Brauner]], [[pentristo]] [[Julius Mařák]], profesoro [[Zdeněk Nejedlý]], literaturaj kritikistoj [[Arne Novák|A. Novák]] kaj [[Hubert Gordon Schauer|H. G. Schauer]], [[romanisto]] [[Josef Kopal|J. Kopal]], patro de la fama [[astronomo]] [[Zdeněk Kopal|Zd. Kopal]], kiu partoprenis usonan [[Projekto Apollo|kosmoprojekton Apollo]]. En [[1802]]-[[1848]] la konstruaĵo servis kiel studenta hejmo ankaŭ por la filozofia instituto, famigita per novelo [[Filozofia historieto]] de [[Alois Jirásek]], kiu ĉi tie instruis kiel gimnazia profesoro.
 
Ekde [[1927]] la konstruaĵo funkcias kiel muzeo. La klopodo establi muzeon en Litomiŝlo jam komenciĝis en la fino de la [[19-a jarcento]]. En [[1890]] ĉi tie fondiĝis Muzea Societo. La plej grandan kolekton formis etnografia materialo, iom poste estis al la muzeo donacita la urba arkivo. La materialo multiĝis, sed la muzeaj laboroj stagnis ĝis la tempo, kiam urbano Josef Žďárský prizorgis, ke la urbo aĉetis la eksan gimnazion kaj dediĉis ĝin por la muzeaj celoj. La malzorgitaj kolektoj estis purigitaj, ordigitaj kaj lokitaj en la domo. En [[1927]] la muzeo estis malfermita por la publiko.
 
Apud la urba muzeo estiĝis ankaŭ alia, privata muzeo de [[Quidon Šimek]], [[numismatiko | numismatika]] kolektanto, kiu ankaŭ desegnis multajn domojn kaj scenojn el la vivo de Litomiŝlo ĉirkaŭ [[1870]]. La muzeo havis sidejon en antikva domo kontraŭ la poŝto.
 
==''La Litomiŝla Tombejo''==
En Litomiŝlo okazas la eventoj de la romano de [[Karolo Piĉ]] "[[La Litomiŝla Tombejo]]".
 
[[Dosiero:Litomysl3.jpg|thumbeta|Kastelo]]
 
== Vidu ankaŭ ==