La '''altkreska junipero''' (''Juniperus procera''), estas [[Konifero|konifer]][[arbo]] hejma en la [[montaro]]j de orienta [[Afriko]] ekde orienta [[Sudano]], suden ĝis [[Zimbabvo]], kaj en la sudokcidenta [[Araba Duoninsulo]]<ref>Vidu : [[ekoregiono]]: [[Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj]]</ref>. Ĝi estas karakteriza arbo de la ''[[Orienta afromontano|Afromontana]] [[flaŭro]]'' <ref>"Afromontana" estas specifa scienca termino, ĝi ne egalas al "afrik-montara"</ref> kaj la plej altkreskanta [[junipero]]specio en la mondo.
== Priskribo ==
Tiu [[Afrotropiso|afrotropisa]] mezgranda arbo atingas altecon de 20-2520–25 m (malofte de 40 m), kun [[Trunko|trunka]] [[diametro]] ĝis 1,5-25–2 m kaj larĝ-[[Konuso|konusa]] ĝis [[Sfero|sfera]] aŭ neregula arbokrono. La [[folio]]j prezentas du [[formo]]jn, [[Junaĝo|junaĝajn]] [[Pinglo|pinglecajn]] 8-15 8–15 mm longajn foliojn je ĝermoplanto, kaj plenkreskajn 0,5-3 5–3 mm longajn skvam-foliojn je pli maljunaj plantoj, aranĝite je kontraŭstarantaj duopoj aŭ je [[Rozeto|rozete]] starantaj triopoj. La altkreska junipero estas [[dioika]], kun [[Masklo|masklaj]] kaj [[Ineco|inecaj]] strobiloj je apartaj plantoj, sed iuj individuoj estas [[monoika]]j. La [[strobilo]]j estas [[Bero|berecaj]], kun diametro de 4-8 4–8 mm, blu-nigraj kun blankec-vaksa [[lanugo]]. Ili entenas 2-5 [[semo]]jn kaj maturiĝas dum 12-18 monatoj. La masklaj strobiloj longas 3-5 3–5 mm, kaj eligis siajn [[poleno]]jn fru-printempe.
La altkreska junipero estas la sola el la [[Genro (biologio)|genro]] kiu troviĝas sude de la [[ekvatoro]], kaj oni supozas ke ĝi relative freŝdate koloniis Afrikon; la specio montras tre malmulte da variiebleco asociata kun longa periodo de [[evoluo]] <ref>Farjon 2005</ref>. Ĝi estas tre parenca al ''Juniperus excelsa'' de sudokcidenta Azio, verŝajne devenanta de komuna praulo kun tiu specio en sudokcidenta Azio.