Traktato de Amsterdamo: Malsamoj inter versioj

e
plibonigadeto, anstataŭigis: |right → |dekstra per AWB
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA)
e (plibonigadeto, anstataŭigis: |right → |dekstra per AWB)
 
[[Dosiero:Flago-de-la-Eŭropa-Unio.svg|200px|rightdekstra|Flago de la Eŭropa Unio]]
La '''traktato de Amsterdamo''' estis interkonsentita la [[16-a de junio|16-an]] kaj [[17-an de junio]] [[1997]] kaj subskribita la [[2-an de oktobro]] [[1997]] de la [[ŝtatestro]]j kaj registaraj gvidantoj de la membroŝtatoj de la [[Eŭropa Unio]] (EU). Ĝi ekvalidis la [[1-an de majo]] [[1999]].
 
 
== Demokratiigo ==
La traktato signife ampleksigis la rajtojn de la [[Eŭropa Parlamento]]: dum laŭ la traktato de Mastriĥto ĝi kundecidis en tiuj temaroj samrange kiel la [[Konsilio de la Eŭropa Unio]], ĝi nun kundecidis en ĉiuj temaroj krom tiu de agrikulturo.
 
Ankaŭ en la nomumo de la [[Eŭropa Komisiono]] la rajtoj de la Eŭropa Parlamento estis fortigitaj: Ekde la validiĝo de la traktato de Amsterdamo la Eŭropa Parlamento ne nur devas voĉdone jesi al la nomumo de la tuta komisiono, sed ankaŭ antaŭe voĉdone nomumigi la prezidanton de la komisiono.
 
Tamen plu ekzistas fortaj deficitoj pri la demokratiigo de la Eŭropa Unio, ĉa la parlamento - la unua de la civitanoj elektita organo de la Eŭropa Unio - ne havas la rajton iniciative proponi novajn leĝojn. Tiun rajton plue nur havas la Eŭropa Komisiono. Inter la taskoj de la komisiono krome daŭre estas kontroli la plenumon de la EU-leĝaro - ĉi-taske unuiĝas kaj legislativaj kaj ekzekutivaj kompetencoj. Vera divido inter [[legislativo]], [[ekzekutivo]] kaj [[jurisdikcio]] daŭre ne ekzistas. Ankaŭ la de la [[Eŭropa Konvencio]] allaborita [[Eŭropa Konstitucio]] ne vere solvus tiun mankon.
 
== Spaco por libero, sekuro kaj juro ==
Per la traktato fiksiĝis la celo de instalo pri "spaco por libero, sekuro kaj juro". La civila jura kunlaboro kaj flankaj agoj por libera persona trafiko ŝoviĝis de la interregistara "tria kolono" en la supernacia "unua kolono" de la Eŭropa Unio. La polica kaj jura eŭropa interŝtata kunlaboro restis en la interregistara "tria kolono", sed fortiĝis per ampleksigo de la rajtoj de la eŭropa polica insticucio [[Eŭropolo]]. Krome la [[interkonsento de Schengen]] iĝis parto de la traktato kaj do la libera paso de la limoj ene de la Eŭropa Unio deklariĝis fundamenta civitana rajto.
 
== Komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio (KESP) ==
== Reformoj pri la institucioj de la Eŭropa Unio ==
Por teni la Eŭropan Union agopovan post la ampleksigo de la unio je 10 pliaj ŝtatoj la [[1-an de majo]] [[2004]], estis interkonsentite ke la pli grandaj EU-membroŝtatoj post la ampleskiĝo rezignas pri sia dua komisaro en la [[Eŭropa Komisiono]]. Krome en la traktato de Amsterdamo fiksiĝis, ke post la ampleksiĝo la Eŭropa Parlamento ne havu pli ol 700 parlamentanojn. Plivastiĝis la eblecoj decidi per plimulto, kvankam daŭre multaj decidoj nur interkonsenteblas unuanime. Novkreiĝis ankaŭ la ebleco provizore ekskludi membroŝtaton el la unio, se tiu ŝato malatentus la principojn de la Eŭropa Unio. Krome la artikolo 12 de la traktato de Amsterdam antaŭvidis renumerigon de la [[traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo]] kaj la [[traktato pri la Eŭropa Unio]] (la traktato de [[Mastriĥto]]).
 
 
{{Historio de la Eŭropa Unio}}
23 504

redaktoj