Diamagnetismo: Malsamoj inter versioj

3 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 jaroj
e
plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB
e (Aldono de Oro)
e (plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB)
'''Diamagnetismo''' estas [[fiziko|fizika]] [[fenomeno]] pro kiu substancoj iĝas [[magneto]]j en ekstera [[magneta kampo]]. Malsimile al [[feromagneto]]j, tiaj substancoj (diamagnetoj) estas tute nemagnetaj sen tia ekstera kampo.
 
Sub influo de magneta kampo ĉiu [[atomo]] de la diamagneto akiras [[magneta momanto|magnetan momanton]] '''M''' (kaj ĉiu [[molo]] de la substanco - suman ''molan magnetan momanton''), proporcian al la intenseco de la kampo '''H'''. Tiu proporcia koeficiento nomiĝas ''magneta impresemeco'', aŭ [[susceptebleco]] <math>\ \chi</math> = '''M'''/'''H'''. Fakte la magneta kampo modifas la orbitojn de la atomelektronoj, kiuj kontraŭstaras ĝin, konforme al la [[leĝo de Lenz]]. Pro tio, ''magneta impresemeco'' <math>\ \chi</math> en diamagnetoj ĉiam estas negativa; je [[absoluta valoro]], impresemeco <math>\ \chi</math> de diamagnetoj estas malgranda kaj ne tre dependas de intenseco '''H''', nek de [[temperaturo]].
 
==Historio==
Unua homo kiu notis diamagnetismon estis S. J. Bergman, kiu en [[1778]] raportis ke [[bismuto]] kaj [[antimono]] povas esti movigitaj per magneta kampo. Sed la terminon mem enkondukis [[Michael Faraday]] en [[1845]], kiam li rimarkis ke preskaŭ ĉiuj materialoj havas na iom da diamagneta respondo al magneta kampo.
 
==Diamagnetoj==
[[Dosiero:Frog diamagnetic levitation.jpg|rightdekstra|thumbeta|260px|Viva [[rano]] flugas en magneta kampo de ~16&nbsp;[[teslo]]j ([[Nijmegen High Field Magnet Laboratory|NHFML]]) <!--[http://www.hfml.ru.nl/pics/Movies/frog.mpg Video]--> <ref>{{cite web|url=http://www.ru.nl/hfml/research/levitation/diamagnetic/ |title=The Frog That Learned to Fly (''Rano lernas kiel flugi'')|work=High Field Laboratory |publisher=Radboud University Nijmegen|year= |accessdate=September 2011}} ({{en}})</ref>]]
Diamagnetismo estas fenomeno, kiu aperas en ĉiu atoma materialo, sed estas kaŝita pro efikoj de [[paramagnetismo]] aŭ [[feromagnetismo]] kiam ili ekzistas en apartaj substancoj. Tradicie kiel diamagnetojn oni rigardas [[nobla gaso|noblajn gasojn]], [[azoto]]n, [[hidrogeno]]n, [[silicio]]n, [[fosforo]]n, [[bismuto]]n, [[zinko]]n, [[oro]]n, [[arĝento]]n kaj multajn neorganajn kaj organajn substancojn. En fortaj magnetaj kampoj eĉ vivaj estaĵoj kondutas kiel diamagnetoj.
 
|}
== Kazo de superkonduktantoj ==
En [[superkonduktiveco|superkonduktantoj]], la movoj de elektronoj ne estas kontraŭstaritaj de iu ajn rezisto (la [[elektra rezistanco|elektra rezistivo]] nulas), ili kreas [[magneta kampo|magnetan kampon]], kiu oponas al la ekstera [[elektromagneta indukto]], per "superkurentoj" sen kontribuo de ekstera energio. Tiaj "superkurentoj" tute ĝuste kompensas la ĉirkaŭan [[magneta indukdenso|magnetan indukdenson]], ene de superkonduktantoj, kiuj, pro tio, estas konsiderataj ''perfektaj diamagnetoj''.
 
== Vidu ankaŭ ==
23 504

redaktoj