Satisfakcia kruco (Erfurt): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, [[File: → [[Dosiero: per AWB
Linio 1:
[[FileDosiero:Erfurt Sühnekreuz Steigerwald 1.JPG|thumbeta|Unu el la plej konata krucoj el ŝtono en Turingio: la t.n. Monakokruco en la Steiger-arbaro en Erfurto el la 14-a jarcento.]] La '''Satisfakcia kruco''' (germane: ''Sühnekreuz'' aŭ: ''Mönchskreuz'') estas la plej konata el multaj pentofaraj krucoj mezepokaj en la regiono de [[Erfurto]] troviĝante en la [[Steiger-arbaro (Erfurt)]].
 
== Historio kaj teorioj ==
Multas la legendoj pri la ŝtona kruco proksime de la ekskursa gastejo ''Schloß Hubertus'' ĉe la ŝoseo kondukanta al [[Arnstadt]]. Unu legendo eĉ rakontas pri monako arestita, kiu kulpis pri la grandega incendio en Erfurt en la 19-a de junio 1472. Kiel saktisfacio li devis mem morti perfajre; samloke starigitus nia kruco.
 
Pli kredeblas kiel kialo de la krucostarigo murdo de kunventa pastro, laŭ Frank Störzner, specialisto koncerne krucojn el ŝtono. Demandite pri tiu ĉi kruco oni apenaŭ ne povas haltigi lin avizantan: "Neniu alia turingia surkampa monumento estas tiom konata kaj ofte priskribita kiom la erfurta monakokruco. Ĝi havas historie kaj monumente treegan gravecon. Krome temas pri la plej malnova kruco, pri kies datumado estas neniu dubo."
 
Bonege konservitis la monaka kruco el sabloŝtono el [[Seebergen]] kun ĝia latina enskribo tekstanta: "hIC EST OCCISVS MAGISTER hENRICVS DE SYBELEIBEN SACERDOS", tradukite: ''Tie ĉi murditis la pastro kaj magistro Heinrich von Siebleben.'' Pri krimfarinto kaj datumo de la agaĉo ekzistas noto en la Libro de la mortintoj de la [[Katedralo de Erfurto|Maria kunvento de Erfurto]]: Heinrich von Siebleben estus murdita en la 10-a de decembro 1323 fare de grafo Heinrich von [[Kastelo Schwarzburg|Schwarzburg]].
 
Mezepoke mortigo de klerikulo estis aparte abomenenda afero. Kongruas la grandecon de la kruco (ne tute 3 metroj) al la alta socia rango de la viktimo. La suferinto apartenis al la fortinflua erfurta kunventopastraro kaj originis el dinastio respektata. Eble li estis viktimo de daŭraj kvereloj de la urbo kun la ĉirkaŭe rezidintaj nobeloj. Por atentigi la nekleritan plejmulton de la erfurta loĝantaro - krom la enskribo - troviĝas ĉe la fusto de la kolono gravurita preĝanta monako kun longa, faldoza vestaĵo sub gotika ogivo (28,5x59,5cm5 cm).
 
== Transloko ==
Linio 15:
== Literaturo ==
*Störzner, Frank: ''Steinkreuze in Thüringen: Katalog'', Bezirk Erfurt, 1984, Nr.71
*Störzner, Frank - ''Aus Stein gehauen… Die Klein- und Flurdenkmale von Erfurt und seiner Umgebung'', 1992, p. 30 / 45-51
*Störzner, Frank - "Das Mönchskreuz im Steigerwald", en: ''Geschichte(n) in Stein'', 2001, p. 7-9
*Ostritz, Sven - ''Archäologischer Wanderführer Thüringen. Stadt Erfurt'', Heft 6, hrg. vom Landesamt für Archäologie, Weimar 2005, p.  68-69 (ISBN 3-937517-30-8)
*Hohberg, Rainer - "Der große Brand. Das Mönchskreuz im Steiger soll an einen Erfurter Feuerteufel aus dem Mittelalter erinnern", en: ''Thüringer Allgemeine'' de la 9.6.2008