Hejmmuziko: Malsamoj inter versioj

5 bitokojn aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
e
plibonigadeto per AWB
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
(→‎Eksteraj ligiloj: {{Commonscat|House concerts}})
e (plibonigadeto per AWB)
'''Hejmmuziko''' aŭ '''dommuziko''' estas la muzikado en [[familio]], en [[lernejo]] kaj en aliaj sociaj komunumoj. Gravas je tio la muzika agado en nepublika kadro.
 
== Historio ==
 
 
Dum la [[mezepoko]] ekestis el komuna kantado post farita laboro la plej variaj [[popolkanto]]j. Ili estis tradiciataj buŝe. Pro la kolektado de popolkantoj dum la [[romantismo]] ili estas unuaj notitaj ekzemploj de hejmmuziko.
== Notoj por hejmmuziko ==
 
Simplaj kantaroj formis la bazon por la notado de la nuntempa hejmmuziko. Reduktita sur sia praversio, la teksto sufiĉis por memorigi la melodion buŝe transdonitan aŭ konatan el amaskomunikiloj. Por gitaro- aŭ akordionludantoj la superstaraj akordsignoj fariĝis nepre necesaj.
 
Muzik[[eldonejo]]j nuntempe surmerkatigas apartajn eldonaĵojn por moderna hejmmuziko, kiuj prezentas malfacilajn modelojn en faciligitaj versioj, reduktas komponaĵojn sur sian [[melodio]]n kaj simplan [[akompano (muziko)|akompanaĵon]] aŭ transponas ilin en pli facile kanteblajn resp. ludeblajn [[tonalo]]jn. Ĉefe populara muziko estas prilaborata kaj eldonata por hejma uzo.
 
Kantoj, kiuj eble neniam antaŭe estis fiksitaj en notoj, sed rekte surbendigitaj post sukcesa vendado de la sonportujo, estas skribforme presataj kaj publikigataj. [[Muzikalo]]j same taŭgas por tio kiel pop- kaj rokkantoj. Por la hejma uzado ĉi tiuj notoj estas enigataj en plifaciligita formo en pli malpli ampleksajn kolektojn. Ĉi tiuj enhavas depende de la eldonaĵo la kantvoĉon, akordsimbolojn por gitarantoj samkiel simplan pianakompanaĵon, kiu subtenas la kantadon. En kelkaj eldonaĵoj la kantvoĉo enestas ankaŭ en la pianoparto, ludata per la dekstra mano.
 
Ofte kantmelodioj estas duoble notataj por eviti iritadojn por la kantantoj. Je tio la kantvoĉo retroviĝas en la pianakompanaĵo. Por iomete progresintaj pianludantoj ekestas la malfacilaĵo, forigi tiujn ĉi duoblajn melodiojn el la finversia akompanaĵo.
 
== Literaturo ==
* Stefano Crise, ''Un silenzio cantato''. Hausmusik e scrittori nella Trieste asburgica, [[Zecchini Editore]], 2006, pp.  290, ISBN 88-87203-39-3
* Stefano Crise, ''La divina ispirazione''. L'educazione musicale nel popolo nella Trieste Asburgica, [[Zecchini Editore]], 2007, pp.  194, ISBN 88-87203-55-5
 
== Eksteraj ligiloj ==
23 504

redaktoj