L' Espérantiste: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
'''L'Espérantiste''', komencis aperi en januaro [[1898]] kaj havis la jenajn subtitolojn: ĝis decembro [[1903]]: „Organe propagateur de la langue int. Esperanto“, de januaro [[1904]] ĝis junio [[1908]]: „Organe propagateur et conservateur de la langue int. Esperanto“, de julio [[1908]] ĝis decembro [[1909]]: „Organe propagateur de la langue int. auxiliaire“ - kaj per tio ĝi jam transiris al [[Ido (lingvo)|Ido]]. En januaro [[1910]] L'Espérantiste akceptis la titolon „La Langue Auxiliaire, Organe propagateur de l'Ido“ - kaj aperis tiel ĝis la komenco de la mondmilito. En novembro-decembro 1918 ĝi reaperis kiel „Bulletin Français-Ido de La Langue Auxiliaire“ (4 p.  22x14), kiu aperas ankoraŭ hodiaŭ. De januaro [[1904]] - junio [[1908]] L'Espérantiste estis oficiala organo de [[SFPE]]. Redaktis [[Louis de Beaufront]] ĝis junio [[1903]] en [[Epernay]] kaj poste en [[Louviers]]. L'Espérantiste atingis tre grandan - eble ĝis nun la plej grandan - influon je la publika opinio ne nur en [[Francio]], sed ankaŭ en aliaj landoj kaj per ĝi estis varbitaj multaj fervoraj adeptoj. Plue ĝia apero okazis en tempo, en kiu - krom „Lingvo Internacia“ - aperis neniu alia Esperanta gazeto. [[Zamenhof]] kaj la plej eminentaj Esperantistoj el la tuta mondo uzis ĝin kiel parolilon. De marto [[1899]] L'Espérantiste havis tut-Esperantan aldonon „supplément de L'Espérantiste“.
 
{{EdE|L}}
 
[[Kategorio:Esperanto-movado]]
[[Kategorio:Francaj gazetoj]]