Parano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |left → |maldekstra (3) per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:paranarivermap.png|eta|200px|Mapo de la rivero]]
'''Parano''' aŭ '''Paranao''' estas la due plej granda rivero de Sud-Ameriko. Ĝi fontas en sudorienta, meza parto de Brazilo kaj fluas ĝenerale en sudan direkton ĉ. 4.000  km longe. Fine ĝi kuniĝas kun [[rivero Urugvajo]] kaj formas la grandegan funelforman alfluejon nome ''La Plata''.
 
Ekde la komenco - ekde la kunfluo de ''Rio Grande'' kaj ''Paranaíba'' - ĝis kunfluo de [[rivero Paragvajo]], ĝi havas la nomon Alto (Supra)-Paraná. En la supra parto ĝi havas 3 alfluantojn nome [[Tietê]], [[Paranapanema]] kaj [[Iguaçu]]. Tiuj fontas en sudorienta Brazilo, proksime al la Atlantiko. Fama vidindaĵo de montara parto de Alto Paraná estis la Guairá-kaskado. Tiujn vicojn da kaskadoj englutis la Itajpu-akvobaraĵo.
 
Inter la riveroj Iguaçu kaj Paragvajo, la ''Alto Paraná'' formas limon inter [[Paragvajo]] kaj [[Argentino]]. Post la rivera enfluejo de Paragvajo, ĝi fluas nur sur argentina teritorio. Ĝi trapasasa urbojn kiaj [[Corrientes (urbo)|Corrientes]]. Ĉe [[Santa Fe]] alfluas ĝin la rivero ''Salado''. Inter la urboj ''Santa Fe'' kaj [[Rosario]] elformiĝas la riverdelto de Parano, kiu larĝas ĉe la supro ĉ. 20, sube ĉ. 65  km. En la delto ĝi plu disbranĉiĝas, la du plej lastaj kanaloj estas la ''Paraná Guazú'' kaj ''Paraná de las Palmas''.
 
== Akvokolekta areo ==
 
La [[akvokolekta areo]] de Parano estas ĉ. 3.000.000  km², sudorienta parto de [[Brazilo]], [[Paragvajo]], orienta [[Bolivio]] kaj norda [[Argentino]]. Ĝi estas la plej parto de la iom pli ampleksa [[Plata Baseno]]. Alfluanto estas la [[Rivero Iguazuo]] kiu formas la akvofalojn [[Iguacuo]].
 
== [[Akvobaraĵo]]j ==
{{Commons|Paraná River}}
* [[Ilha-Solteira-akvobaraĵo]] (1.195  km², 21,06  km³)
* [[Jupia-akvobaraĵo]] (544  km², 3,68  km³)
* [[Três-Lagoas-akvobaraĵo]]
* [[Porto-Primavera-akvobaraĵo]] (2.250  km², 18,50  km³)
* [[Ilha-Grande-akvobaraĵo]]
* [[Itajpuo]] (1.460  km²; 29  km³)
 
== Bildaro ==
<gallery>
Dosiero:Paraná River, Rosario (2).jpg|<!-- thumb|leftmaldekstra|180px|La suno (pligrandiĝante, pligrandiĝanta) super la Paranaa Rivero, de la nordo-oriente de Rosario, Argentino. -->
Dosiero:River Plate.jpg|<!-- thumb|leftmaldekstra|180px|_Delta_ _Parany_, _ujście_ do estuaro _Rio_ _de_ la _Plata_ -->
Dosiero:Paraná River, Rosario (1).jpg|<!-- thumb|leftmaldekstra|180px|_Vista_ _del_ rivero _desde_ _la_ urbo _de_ _Rosario_ -->
</gallery>