Senegala akacio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 18:
|komunejo = Acacia senegal
}}
La '''senegala akacio''' (''Acacia senegal'') estas en Afriko indiĝena arbospecio el familio de [[fabacoj]] (''Fabaceae'').
 
== Sistematiko ==
Linio 33:
 
== Priskribo kaj kreskejo ==
La arbusto aŭ arbeto altas de 2 ĝis 6 m, malofte ĝis 8 m. La ombreloforma krono estas forte disbranĉiĝanta kaj formas multajn, supre starantajn branĉojn, je kiuj forrmiĝas dornoj en tripo kaj grizverdaj, duoble plumitaj folioj. LA fruktoj evoluas el la flavaj aŭ kremflavaj floroj, kiuj entenas 5 ĝis 6 verd-brunajn brilantajn grajnojn.
 
La senegala akacio bezonas jaran precipitaĵon de 100 ĝis 800  mm, normale 300 ĝis 400  mm, sed ĝi toleras sekan periodon de 8 ĝis 11 monatoj. La planto preferas la sablajn aŭ ete argilajn grundojn en la duonseka [[sahelzono]], precipe en okcidenta Afriko kaj en okcidenta parto de [[Sudano]].
 
== Uzado ==
Oni prenas laktosukon ([[Gummi arabicum]]) el sub la arbokrusto. Por tio, oni entranĉas la trunkon kaj la branĉojn de la arbo dum la pluvsezono. Oni povas atingi per relative malmulte da laboro grandan enspezon. La arbo konvenas ankaŭ kontraŭ dezertiĝo kak ventoerodo, ĉar la abunde disbranĉiĝantaj fibraj radikoj fiksas la sablodunojn. Tradicie, la plantado en Sudano okazas en sinsekvo de [[sorgo]], [[ternukso]], [[sezamo]] kaj [[karkadeo]], tiel rstas certigante por 10-15 jaroj la regenerado de la grundo[[fekundeco]].
 
La enspezo de Gummi arabicum dependas de la sufiĉa okvoprizorgo en la grundo. Esploroj en okcidenta Sudano montris, ke kultivado de senegala akacio kun aliaj kultivplantoj en eta denso (sorgo aŭ karkadeo) donas favoreblan mikskulturon kontraŭ la malriĉeco kaj nutroprizorgo de la loka loĝantaro. La enspezo el gumosuko po arbo ĉe la sama plantodistanco kreskas, ke oni kunkultivas karkadeon.
 
La malpeza kaj malmola ligno estas uzebla ĉe domkonstruo, por bariloj kaj kiel fajromaterialo. La arbokrusto estas riĉa – krom la "arab gumo" aŭ "akacia gumo" - je [[galotanino]] kaj tiel ĝi estas uzata en la afrika popola kuracado kiel [[adstringa]] medicino.