Geoffrey Greatrex: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forigis redaktojn de Drynet (diskuto); restarigis al la lasta versio de Kanadano
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Greatrex.gif|thumbeta|150px|Geoffrey Greatrex]]'''Geoffrey GREATREX''' eklernis Esperanton en 1985 en sia lernejo en norda [[Anglio]]. Poste, konstatinte la utilecon de la lingvo, li regule ĉeestis la kunvenojn de la grupo en [[Oksfordo]], kie li studis, kaj fondis studentan asocion. Geoffrey helpis revivigi [[Junularo Esperantista Brita|JEB]], la junularan sekcion de la [[Esperanto-Asocio de Britio]], en 1988 kaj fariĝis ties prezidanto. Samtempe li aktivis en EAB kaj servis kiel ĝia prezidanto dufoje (1991-93 kaj 1997-98. En la 90aj jaroj Geoffrey ofte ĉeestis kongresojn, kaj en la [[Eŭropa Esperanto-Unio]] li agis kiel sekretario de la komitato je la komenco (en 1992), kaj poste prezidantiĝis en 1995. Krom prezidado, Geoffrey laboras kiel profesoro pri antikva historio, precipe romia kaj bizanca. Post la studoj en Oksfordo, li enposteniĝis en Otavo kiel profesoro, sed post jaro devis reiri al [[Britio]], kie li laboris en [[Kardifo]] dum du jaroj. En 1998 li revenis al [[Kanado]], ricevinte postenon ĉe [[Universitato Dalhousie]] en [[Halifakso]], kaj en 2001 li revenis al sia naskiĝurbo [[Otavo]], kie li havas profesoran postenon ĝis nun. De 2000 ĝis 2003 Geoffrey redaktis por [[Kanada Esperanto-Asocio]] la revuon ''[[Lumo]]'', kaj dum la jaroj 2004 kaj 2005 li prezidis KEA, kaj daŭre restas en ties estraro.
 
[[Kategorio:Kanadaj esperantistoj|GREATREX, Geoffrey]]