Teodociono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra, <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:TextsOT.PNG|thumbeta|rightdekstra|350px| La interrelatigo rimarkita inter gravaj diversaj antikvaj versioj de la [[Malnova Testamento]] (iuj identigitaj per propraj sigloj; ĉi-kaze ''LXX'' rimarkas la originan Septuaginton.]]
'''Teodociono''', Greke Θεοδοτιών, estis erudicia judo kulture helenisma de la [[1-a jarcento|1-a aŭ 2-a jarcento]].
 
Linio 5:
 
== Biografiaj hipotezoj ==
Pri Teodociono kaj pri ties vivo oni havas informojn necertajan; tradicie la informoj lin koncernantaj devenas el verkoj de la unuaj kristanaj aŭtoroj, aparte de [[Sankta Ireneo|Ireneo el Liono]] kaj [[Epifanio el Salamina]], laŭ kiuj li originis el [[Efeso]]<ref>Sama Brita enciklopedio.</ref> Ireneo estis la unua lin mencianto lin difinante ''Teodociono el Efeso'' en sia verko ''[[Adversus Haereses]]'' (Kontraŭ la herezoj), <ref>[http://livres-mystiques.com/partieTEXTES/StIrenee/livre3.html Libro III], Ĉapitro 21-a.</ref>, raportante pri la pridiskutata versego de la [[Libro de Jesaja]] 7,14 kiu, laŭ iuj kristanoj, antaŭanoncas la naskiĝon de Kristo el “virgino”: li polemikas kontraŭ Teodociono lin metante kune kun ''Aquila el Sinopo'' inter la “prozelitoj de [[Judismo]]" ĉar ili tradikis la hebrean terminon '''almah''' per la komuna senco de ''junulino'' kaj ne per ''virgino'', laŭ la kutimo de [[Ebionito]]j kiuj negis la diecon de Jesuo kaj do ankaŭ la virgecon de lia patrino.<ref>Jen la teksto de Ireneo laŭ la raporto de [[Eŭsebio de Cezareo]] (”Eklezia Historio Eklezia”). Vidu ankaŭ ''[[Patrologia Latina]]'' de [[Jacques Paul Migne]], volumo 5-a, ĉapitro 8-a: “Dio laŭvere fariĝis homo, dum Sinjoro mem nin savis, doninte la signon de la virgino, sed ne kiel diras kelkaj, kiuj ''nun'' aŭdacas traduki la Skriberon tiel: '''«Jen, junulino koncipos kaj akuŝos filon»''' kiel faris Teodociono el Efeso kaj Aquila el [[Ponto (geografio)|Ponto]], ambaŭ hebreaj [[prozelito]]j; sekvante tian interpreton Ebionitoj asertas ke li (= Jesuo) estis generita de Jozefo.'''</ref>
 
Oni diras ke li, jam [[gnostikismo|gnostikulo]], (pliprecize sekvulo de la doktrinoj de [[Markiono]], fine konvertiĝis al [[judismo]].
Linio 21:
La versio de Teodociono estas ĝenerale pli kohere fidela ol aliaj grekaj versioj tiam cirkuliĝantaj kaj ŝtopas diversajn mankojn de la [[Septuaginto]], aparte en la [[1-a libro de Samuel]] (17,12), en la [[libro de Jeremia]] (33,14-26,39:4-13) kaj, precipe, en diversaj pasaĵoj de la [[Libro de Ijob]].
 
Ĝi entenis ĉiujn kanonajn verkojn de la [[Malnova Testamento]] escepte, eble, de la [[Libro de la Plorkanto]], kaj de du tekstoj, taksataj [[apokrifo|apokrifaj]], nome la [[Libro de Baruĥ]] kaj de iuj pasaĵoj de la [[Libro de Danielo]].
 
Ne eblas establi kun certeco ĉu temas pri simpla korektado de la Septuaginto, eventuale apogite de la versio de Aquila, aŭ pri traduko el hebreaj manuskriptoj de iu paralela tradicio kiu ne supervivis.
Linio 27:
Teodociono distingiĝas per granda zorgo en la traduko de hebreaj terminoj referencantaj al plantoj, bestoj, vestoj, [[Ornato|liturgiaj ornatoj]], aŭ al vortoj je necerta signifo, kiuj li preferas transliterigi sekvante severajn regulojn anstataŭ ilin arbitre traduki al la greka lingvo. Tio kostis al li ĉe humanistoj de la [[Renesanco]]<ref>Vidu en [[Bernard de Montfaucon]].</ref> reputacion, eble neoportunan, de ignorulo. Enciklopedioj, kiel tiu Brita, informas ke anglaj tradukistoj de [[1611]] kaj erudiciuloj de [[1881|1881-1884]] elmetis la saman juĝon, la unuaj ĉar Teodociono konservas terminojn kiel ''[[Teraphim]]'' aŭ ''[[Belialo|Belial]]'', la duaj ĉar li preferas ''[[Azazel]]'' ol "[[Propeka kapro]]" (uzita en [[Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo]]) kaj tradukas [[Infero]]n per ''[[Ŝeolo|Sheol]]'' ([[Hadeso]] en la [[Nova Testamento]]).
 
La ununuraj versioj konservitaj de la libro de Danielo estas la traduko de la Septuaginto kaj tiu de Teodociono, kies origino ekscitas ankoraŭ diskutojn.
 
=== Influo de la Versio de Teodociono ===
Linio 34:
Aparte la Teodociona traduko de Danielo praktike anstataŭis tiun septuagintan, kies supervivis nur du manuskriptoj en la ''[[Kodekso Ambrozia|Codex Ambrosianus]]'' kaj en la ''[[Codex Chisianus]]''. Ĝenerale ĝi estis preferata ĉe fundamentaj personoj de la praa Eklezio kiel [[Klemento de Aleksandrio]] aŭ en la [[Paŝtisto de Hermaso]], kiu el ĝi ekstraktis la citaĵojn de la Malnova Testamento. Diversaj notoj en la [[Heksapla]] montras la saman estimon en [[Origeno]].
 
Sankta Jeronimo en sia prefaco al la [[libro de Danielo]] de [[407]], memorigas la rifuzon en la Eklezio uzi la version Septuagintan de tiun libro kaj ties li substrekis la erarojn. Sinteno tiu ĝenerale konsentita ankaŭ ĉe modernaj [[ekzegezo|pribibliaj ekzegezistoj]].<ref>Bibliisto Gwynn asertas, rilate la libron de Danielo, ke la Septuaginto distanciĝas el la originalo kiom plej eble: ĝi ''transmetas, etendigas, resumas kaj preterlasas laŭplaĉe.''</ref>
 
Se la Teodociona teksto de Danielo estas kiu pli similas, inter la grekaj diversaj versioj, al tiu dirita [[Masoreto|masoreta]], ĝi estis ankaŭ, rilate Danielon, la bazo de la Libro de Danielo de la Septuanginto publikigita de [[Siksto la 5-a]] [[1587]]<ref>{{en}} ''[[:s:en:Catholic Encyclopedia (1913)/Book of Daniel|Book of Daniel]]'', [[Catholic Encyclopedia]] (1913)</ref>.
 
La influo de la versio de Teodociono vidiĝas en diveraj sinsekvaj trakukoj ankaŭ rilate aliajn bibliajn tekstojn, kiel ekzemple en la libroj de Samuelo aŭ en la [[1-a libro de la Reĝoj]]
 
La lastaj manuskriptaj fragmentoj de la verko de Teodociono estis publikigitaj en 1875.
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
<references/>
 
== Bibliografio ==