Dunstano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
Linio 25:
Dunstan daŭre reformis la anglan eklezion. Estis reformado de la monaĥejoj kaj forpelo de iuj monaĥoj de nobela deveno kiuj ne konformis al la benediktanaj reguloj. Aldone, Edgaro donis al monaĥejoj bienojn poseditajn de nobelaj familioj.
 
En 975 Eduardo mortis, kaj ne estis klare kiun li deziris por heredi la anglan tronon - ĉu Eduardo aŭ lia duonfrato [[Ethelred la Malpreta|Ethelred]]. Tamen [[Sankta Dunstan]], ĉefepiskopo de [[Canterbury]], kaj [[Oswald de Worcester|Oswald]], ĉefepiskopo de [[Jorko]], subtenis kaj kronis Eduardon. Tamen multaj nobeloj kontraŭis la novan reĝon, kaj profitis de la malforto de Eduardo por rehavi bienojn donitajn al monaĥejoj.
 
En marto 978 Eduardo estis murdata. Dunstan kronis lian duonfraton [[Ethelred la Malpreta]]n. Li partoprenis la solenan translokigon de la restaĵoj de Eduardo al la abatejo de [[Shaftesbury]]. En 984 li persvadis Ethelred nomumi [[Aelfheah de Canterbury|Aelfheah]] episkopo de Winchester, kaj en 986 li donis cent funtojn da arĝento al la reĝo kontraŭ promeso ne plu persekuti la diocezon de [[Rochester (Kent)]]. Li mortis en 988, kaj baldaŭ la angla popolo veneris lin kiel sanktulo. Li estis oficiale kanonizata en 1029.