Kenja pasero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 9 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1316034)
e plibonigadeto per AWB
Linio 21:
La '''Kenja pasero''', konata ankŭ kiel '''Kenja ruĝecbruna pasero''' (''Passer rufocinctus'') estas birdo de la familio de [[Paseredoj]] kaj plej tipa genro de [[paseroj]], troviĝanta en [[Kenjo]] kaj [[Tanzanio]]. Ĝi kutime troviĝas en seka arbara [[savano]] kaj en urboj. Kelkaj fakuloj kunigis la speciojn de la [[Punkteca pasero]] (''P. motitensis''), la Kenja pasero, kaj la [[Sokotra pasero]] (''P. insularis'') ene de ''P. motitensis'' laŭ Dowsett kaj Forbes-Watson (1993). Aliaj kelkaj fakuloj enmetas ankaŭ la speciojn de la [[Ŝelia pasero]] kaj de la [[Kordofana pasero]] kun tiu specio, aŭ ĉiujn tri kun la Punkteca pasero. Dum ne estas klara la taksonomio inter tiuj ruĝecbrunaj afrikaj paseroj la pritaksado kiel “Malplej Zorgiga” specio estas provizora kaj dependas de la kalkulota taksono.
 
Reproduktado okazas en ĉiuj monatoj, sed ĉefe inter aprilo kaj junio, kaj inter novembro kaj decembro (koincide kun la pluvsezono). La nesto estas konstruita de ambaŭ seksoj, kaj la ino demetas ovaron de 3-5 ovoj. Habitato okupas sekan akacisavanon, malferman arbaron, kultivejojn, vilaĝojn kaj urbojn, je 1000-30001000–3000 m. Ili kutime manĝas laŭ paroj, sed foje en malgrandaj grupoj de ĝis 10 individuoj for de la reprodukta sezono. Dieto inkludas grenon, malgrandajn semojn kaj hejmajn rubaĵojn. La idojn oni manĝigas per insektoj.
 
Kiel ĉe la proksimaj parencaj samgenranoj, ankaŭ ĉe tiu ĉi specio temas pri ĝenerale griza birdo kun nigrecaj dikega (ĉebaze) beko, traokula strio kaj tragorĝa vertikala strizono (kvazaŭ “antaŭtuko”), dum estas malhelgrizaj krono, nuko kaj vangoj. Inter la vango kaj la nigra gorĝostrio estas helgriza areo kiu kuniĝas al helgrizaj subaj partoj. Kiel ĉe aliaj ruĝecbrunaj afrikaj paseroj estas tre markata '''ruĝecbruna strizono''' (de kio venas la nomo en la [[latina]] [[scienca nomo]] kie ''rufocinctus'' signifas “kun ruĝecbruna zono”) el malantaŭokule malantaŭen kaj kurbe paralele al malantaŭa kolo kaj ĉirkaŭe la vangon al la kolflankoj; krome estas alia similkolora areo en ŝultro kaj sub ĝi tre nigra flugilstrio; la flugilplumoj estas nigrecaj. La irisoj estas tre helaj kaj la kruroj grizecaj.