Juan Valera: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Ŝanĝo de kategorinomoj al pli klaraj; laŭ Vikipedio:BOT/L
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Juan_Valera-AyE.jpg|thumbeta|240px|rightdekstra|Pentraĵo de Juan Valera, donacita de la verkisto al la tiama Colegio de la Purísima Concepción de [[Cabra (Córdoba)|Cabra]], nune ''IES Aguilar y Eslava'', kun sia biblioteko.]]
'''Juan Valera y Alcalá-Galiano''' naskiĝis en [[Cabra]], [[Kordovo (provinco)|Córdoba]], la 18-an de oktobro de [[1824]] — mortis en [[Madrido]], la 18-an de aprilo de [[1905]]. Li estis [[Hispanio|hispana]] diplomato, [[politikisto]] kaj [[verkisto]].
 
Linio 6:
== Biografio ==
 
Juan Valera venis el nemonhava andaluzia nobelfamilio en la provinco [[Kordovo (provinco)|Córdoba]]; lia patro estis liberala mararmea oficiro, jam emerita. Li pasigis sian junaĝon en Cabra kaj la apuda vilaĝo [[Doña Mencía]] (ambaŭ estas ofte menciitaj en liaj verkoj). De 1837 ĝis 1840 li frekventis en [[Málaga]] la ''Seminario Conciliar'', li publikigis la unuajn versojn kaj pere de sia frato li ekkonis [[José de Espronceda]] kaj aliajn romantikistojn. Dum unu jaro li studis ĉe la ''Colegio del Sacro Monte'' en [[Granada]], kaj en 1842 li iris al [[Madrido]], kie li malmulte studis sed kompense multe verkis kaj kie li foje povis publikigi ion aŭ alian.
 
Tie li spertis amaferon kun la 10 jarojn pli aĝa poetino [[Gertrudis Gómez de Avellaneda]], kiu retroviĝas sub la kaŝnomo "Lelia" en liaj poemoj. Li ne sukcesis en siaj ekzamenoj kaj devis reiri al [[Granada]] kaj finis sian jurostudon tie. Lia patro pagis la eldonon de la poemlibro ''Ensayos poéticos''. En [[1846]] li reiris al Madrido kie li havis aliron al la nobelara socio kaj ĝuis agrablan vivon en la salonoj de tiu societo. [[Ángel de Saavedra]], Duko de Rivas, provizis postenon al li kiel senpaga ataŝeo en la hispana ambasadejo en [[Napolo]], kie la Duko mem estis ambasadoro. Poste Valera estis diplomato en [[Napolo]] (1847-49), [[Lisbono]] (1849-51), [[Rio de Janeiro]] (1851-53), [[Dresdeno]] (1855), [[Rusujo]] (1856), [[Frankfurto]] (1865), [[Lisbono]] (1881-84), [[Vaŝingtono]] (1884-86), [[Bruselo]] (1886-88) kaj [[Vieno]] (1893-95). Li majstris plurajn lingvojn, vojaĝis multe kaj estis tre klera, kvankam li ĉiam spertis financajn problemojn. Kiel politikisto li staris ĉe la flanko de la moderistoj (''Moderados'') En 1858 li estis elektita en la parlamenton kie li ne estis tre aktiva same kiel lia verkista kolego [[Benito Pérez Galdós]]. Poste li fariĝis senatoro por la provinco [[Kordovo (provinco)|Córdoba]] kaj dum mallonga tempo ''Subsecretario de Estado'' (Subsekretario de la Ŝtato) dum la tiel nomata ''Revolución Gloriosa'', la "Glora Revolucio" de 1868).
 
Ĝis en plej alta aĝo li estis ĉarmulo kaj donĵuano: Inter alie li havis amrilaton kun Malvina, la filino de la Duko de Rivas; post multnombraj aliaj aventuroj li finfine edziĝis en [[1867]], je la aĝo de 43, pli pro tedo ol amo (la edzeco ne estis tre feliĉa). Krome li havis rilaton kun aktorino en [[Sankt-Petersburgo]], kaj en [[Vaŝingtono]] estis skandalo kiam la juna [[Katherine Lee Bayard]] pro malfeliĉa amo al la jam 60jarulo memmortiĝis en la antaŭĉambro de la ambasadejo, kio kaŭzis kelkajn problemojn por Valera. Preskaŭ samtempe dum Valera estis en Vaŝingtono mortis lia plej aĝa kaj preferata filo en la hejmlando.
 
 
Dum siaj lastaj jaroj li blindiĝadis. Li diktis siajn lastajn verkojn al sekretario en Madrido kie li partoprenis en kunsidoj de la ''Real Academia Española'' (Hispana Reĝa Akademio) fariĝinte membro de tiu organizo en 1861. Li mortis tie je la 18-a de aprilo [[1905]].
Linio 17 ⟶ 16:
== Verkoj ==
 
Kiel verkisto Valera vere estis iamaniere viro de la [[18-a jarcento]] kiu reprezentas la klasikajn kaj humanistajn valorojn. Meze de la impetaj politikaj disputoj en la Hispanujo de la [[19-a jarcento]], li elstaris pro sia mondkoncepta toleremo. Li estis prioritate estetikulo kaj hedonisto. Oni ofte nomis lin "realisto kun blankaj gantoj". Aliaj taksis lian mondkoncepton kiel "poeta realismo" kaj siajn verkojn kiel psikologiaj karakter-romanoj kies ĉefa trajto estis interna agado anstataŭ eksteraj okazintaĵoj. Plej ofte en liaj romanoj temas pri ĉefkaraktero kies nomon oni jam vidas en la titolo kaj kies '''psikologiaj konfliktoj''' estas la ĉefa temo de la verko. Li analizas animstatojn, ne la objektivan realecon kiel la aliaj realistaj verkistoj de lia tempo. Laŭ propra eldiro, Valera celis grandan, kaj diversan legantaron, tamen li ne sukcesis pro tio ke li ofte permesas al si klerajn deflankiĝojn kun la rezulto ke la romanoj fluas tro malrapide por la averaĝa leganto kiu alkutimiĝis al agoplenaj kaj ekscitaj felietonoj. Li ankaŭ intencis gajni monon per siaj literaturaj verkoj kaj ofte plendis en leteroj kiom malmulte da libroj vendiĝis kaj kiom malmulte da legantoj li havis. Tio okazis spite de tio ke en la centro de liaj verkoj estas amtemo kio atencas multajn tabuojn; virinoj ofte aperas kiel intelektuloj kaj emocie superecaj, dum viroj aperas kiel nevivkapablaj kaj obseditaj de vagaj iluzioj.
 
Juan Valera ankaŭ ludis gravan rolon en la popularigo de [[Goethe]] en Hispanujo. En 1878 li verkis antaŭparolon por la hispana traduko kaj mem tradukis kelkajn partojn.
 
En liaj noveloj tre ofte aperas en la titoloj nomoj de '''virinoj''' kiuj estas la ĉefroluloj, kio montras la intereson de la verkisto por virinoj, kaj literature kaj envive.
Linio 58 ⟶ 57:
* Ensayos poéticos 1844
* Poesías 1858
* Canciones, romances y poemas 1886
 
=== Teatraĵoj ===