Mladá Boleslav: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |left → |maldekstra (4) per AWB
Linio 112:
| notoj =
}}
'''Mladá Boleslav''' estas distrikta urbo en [[Ĉeĥio]]. Ĝi situas ĉe la rivero [[Jizera]], 50km50 km nordokcidente de la ĉefurbo [[Prago]], tuj apud eŭropa aŭtoŝoseo 65. Ĝi estas grava ekonomia, kultura kaj administra centro de la norda parto de [[Mezbohemia regiono]] kaj famas precipe kiel sidejo de aŭtomobilfabriko [[Škoda]].
 
== Etimologio de la nomo ==
Nomo de la urbo signifas ''"Juna Boleslao"'' (ĉeĥa vira nomo). La urbo estis nomita laŭ siaj fondintoj, bohemiaj princoj [[Boleslav la 1-a]] aŭ [[Boleslav la 2-a]]. 30  km sude situas la urbo [[Stará Boleslav]] (''"Maljuna Boleslao"''). En la [[germana lingvo]] la urbo nomiĝas "''Jungbunzlau''".
 
== Historio ==
[[Dosiero:Mladá Boleslav, Škoda museum2.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Muzeo Škoda]]
Supozeble jam en la [[10-a jarcento]] princoj [[Boleslav la 1-a]] aŭ [[Boleslav la 2-a]] konstruigis burgon, el kies subburgejo evoluis urbo, vastigita en la jaro [[1528]] je Nova Urbo kaj avancigita en la jaro [[1600]] de la imperiestro [[Rudolfo la 2-a]] je reĝa urbo. Precipe en la [[16-a jarcento]] okazis evoluo de metioj (tranĉilproduktado, drapproduktado, ledindustrio, sonorilindustrio). Urbo Boleslav estis unu el centroj de [[Bohemiaj Fratoj]]. Dekadencon alportis la [[tridekjara milito]], en la jaro [[1631]] okupis la urbon [[Svedio|svedoj]], fine de la [[17-a jarcento]] trafis ĝin neniigaj incendioj. En la [[19-a jarcento]] tie estiĝis vico da industriaj entreprenoj, precipe fabriko ''Laurin a Klement'' ([[1895]]), kiu estas la nuntempa fabriko por [[aŭtomobilo]]j Škoda-Volkswagen. Interesuloj povas rigardi ekspozicion pri la historio de fabrikado de aŭtomobiloj en '''Škoda-Aŭto-Muzeo''', kiu estas malfermita tutjare.
 
== Vidindaĵoj ==
[[Dosiero:Mladá Boleslav.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|Burgo]]
La '''burgo''', karakteriza urba dominanto, estis konstruita sur loko de princa sidejo en la [[14-a jarcento]].En la [[16-a jarcento]] ĝi estis alikonstruita [[renesanco|renesance]], en la [[17-a jarcento]] ĝi estis parte detruita, en la [[18-a jarcento]] ŝanĝita je kazerno. Ekde la jaro [[1972]] ĝi servas por kulturceloj, dum la lastaj jaroj ĝi estas renovigata. Havas en ĝi sidejon '''distrikta muzeo''' kun historiaj kaj etnografiaj kolektoj. Troviĝas en ĝi ankaŭ arkeologia kolektaĵo de societo "Keltoi", '''keltan ekspozicion''' eblas ekvidi ankaŭ en parko ''Štěpánka'', kie estas konstruitaj replikoj de diversaj konstruaĵoj. El originaj remparoj konserviĝis restaĵoj de '''Praga Pordego''' – pilieroj kun plastikaĵoj de leonoj..
 
Linio 137:
===La Malnovurba placo===
Ne nur la ĉefurbo Prago, ankaǔ Mladá Boleslav kun sia miljara historio havas Malnovurban placon. Ĝi estiĝis kaj servis kiel mezepoka foiro sur nekutime triangula plataĵo. La dominanto de la placo estas renesanca urbodomo kun turo por publika ĉirkaǔrigardo. En la mezo de la placo staras kolono de Virgulino Maria. Ĝi estis starigita en la jaro 1681 kiel danko de loĝantoj, ĉar terura pesto evitis la urbon. Unuecan arkitektonikan stilon iel ĝenas hotelo „Věnec“ (Krono), adaptita en tempo de „unua respubliko“ kaj pli nova sidejo de distrikta estraro de komunisma partio. <BR>
En la jaro 2010 oni komencis rekonstrui la placon por plibonigi la socian kaj kulturan vivojn. Kiel simbolo de la reviviĝo estas ĉi tie akvo. La urbo staras ĉe la rivero Jizera kaj la arkitektoj imitis la fluon de la rivero kaj aldonis multajn interaktivajn elementojn meze de la Malnovurba placo. Super akvo kliniĝas metalaj salikoj kaj vizitantoj povas al ili konfesi siajn deziroj, revojn kaj esperi sukcesojn. Ankaǔ la fontano post sunmalleviĝo ludas per koloroj.
 
===La Malnova urbodomo===
Linio 145:
 
===La Nova urbodomo===
En 19-a jarcento, en la periodo de renesanco, grandan parton de la spaco en la konstruaĵo de Malnova urbodomo okupis juĝejo. La urba estraro solvis bezonojn de la urbo per konstruo de nova urbodomo en proksimo inter la jaroj 1865-1868. En la vasta domo trovis salonon artistoj, do teatroamantoj jam ne devis esti premitaj en gastejoj. Parto de la Nova urbodomo estas akvadukta turo, kiu havas la saman „veston“ kiel la urbodomo mem.
 
===La urba teatro===
Linio 164:
 
===La preĝejo de Sankta Johano Nepomuka===
[[Dosiero:MB sv Jan Nep kostel DSCN0095.JPG|La preĝejo de Sankta Johano Nepomuka|leftmaldekstra|eta]]Ĉiu ĉeĥo konas la nomon de [[Václav Vavřinec Reiner]] ekde sia lerneja tempo - nomo de unu el la plej elstaraj pentristoj en Ĉeĥio, same kiel estas konataj nomoj [[Karel Škréta]], [[Petr Brandl]] aŭ [[Jan Kupecký]]. V.V.Reiner estas aŭtoro de la bildego sur la ĉefa altaro.
Baroka stilo, ene kaj ekstere, estas nur „mantelo“. La muroj de la preĝejo memoras tempojn pli fruanj. Nuna aspekto estiĝis nur post la jaro 1727, kiam okazis forta ŝtormo kaj la preĝejon difektis. En la preĝejo okazadis, de la fino de la 18-a kaj ĝis komenco de la 19-a jarcentoj, armeaj diservoj.
 
Linio 171:
 
===La preĝejo de la Sankta Havel (Gallus)===
[[Dosiero:MB sv Havel DSCN0094.JPG|leftmaldekstra|La preĝejo de la Sankta Havel (Gallus)|eta]]Origine temis pri tombeja preĝejo. Ĝi devenas el renesanca periodo, sed estas konstruita laŭ malfrugotika stilo. La unua persono, kiu estis tie entombigita, iu viro nomata Havel kaj tiel estis elektita patrono de la preĝejo – Sankta Havel, fakte [[Sankta Gallus]].
La tombejo estis tre lerte ŝanĝita al interesa parko en la dua duono de la dudeka jarcento. Ĝi estiĝis en bela, romantika loko por ripozo en centro de la urbo.
La korpo de la preĝejo devenas el kripto de la nobela gento Krajíř el Krajk. La gento estis konata per sia religia toleremo. kaj por moderna, progresiga Unuiĝo de Ĉeĥaj fratoj kreis decajn kondiĉojn.
Nun la aspekto de la preĝejo estas baroka, la turon oni alkonstruis nur en la jaro 1735, sed ene, ĉefe el bele formita volbo spiras al vizitantoj gotiko.
En sakristio la atentemaj vizitantoj povas trovi tombon de la Barbora Smetanová - patrino de komponisto Bedřich Smetana, kiu mortis dum vizito ĉe sia filino en la jaro 1864.
 
 
 
 
===La Parko ĉe sankta Havel (Gallus)===
Linio 194 ⟶ 191:
===La parko „Výstaviště===
En la 20-a jarcento Mladá Boleslav gastis du gravajn prestiĝajn ekspoziciojn. La unua en la jaro 1912, la Nordbohemia ekspozicio, okazis tuj post inaǔguro de publikaj konstruaĵoj en strato „Palackého“, kiu reprezentis potencon de la urbo. Kaj tuj apud estis kreita deca ekspozicia spaco. Poste ĝi estis plivastitan per pluaj pavilonoj por la dua Nordbohemia ekspozicio en la jaro 1927.
Grandaj foiroj tie jam ne okazas, ekspoziciaj pavilonoj forpasis. Unu el ili estis nuligita pro kurioza peto de la fondinto de la aǔtomobilfabriko Václav Klement. Lian familian trankvilon ĝenis bruo, ĉar lia vilao staris en proksimeco. Post historia pasinteco restis nur la nomo „Výstaviště – Ekspoziciejo“. La koro de la parko estas muzika pavilono, rekonstruita al intima kafejo kaj sabloŝtonaj stauaroj „Dancantaj virinoj“ de talenta Vojtěch Sapík, mortinta bedaǔrinde en sia juneco. Statuo de Komenio sur alta piedestalo staranta kontraǔ gimnazio estas skulptita de Ladislav Šaloun, aǔtoro de statuaro kun Johano Hus sur la Malnovurba placo en Prago.
 
 
===La strato „Palacký“===
Linio 212 ⟶ 208:
Inter la jaroj 1923 – 1939, do preskaǔ tuta periodo de la unua respubliko, urbestris en Mladá Boleslav [[Karel Šerák]]. Lian admistradon karakteris vigla konstruado. Inter dekoj da publikaj konstruaĵoj elstaras juna arkitekto [[Jiří Kroha]].
Merite de moderne pensanta urbestraro la konstruaĵoj el tiu ĉi tempo en Mladá Boleslav estas progresemaj. Projekto de Industria lernejo estis monumenta. Akraj formoj kaj dismembriga korpo de konstruaĵo ne plaĉis, eĉ nun ne plaĉas, al ĉiuj. Ekzemple ekonomike pensanta prezidento Masaryk okaze de sia vizito opiniis pri teknike komplikaj projektoj, ke tiuj estas superflua malŝparo. La Industria mezlernejo estas okulfrapa kaj fakuloj admiras ĝin. Aliaj laboroj de Kroha estas Instituto de sociala zorgo en strato „Havlíčkova“ kaj sidejo de ĝenerala sanasekurejo en strato „Jaselská“. Sur la Malnovurba placo Kroha moderne rekonstruis hotelon „Věnec“ – Krono.
 
 
===La Juda tombejo===
Linio 219 ⟶ 214:
La tombejo estas en bona stato kaj estas unika kompleto. Al nombro de tomboŝtonoj oni konstruis kelkajn etajn konstruaĵojn. Ĉe enirejo, ĉe malnova strato al Prago, staras dometo de tombisto. La tombejo enhavas deklivon kaj altaĵon. Sur la altaĵo staras ceremonia salono el la jaro 1889 kaj apud ĝi kadavrejo el la jaro 1937. Arkitekturo de kadavrejo havas elementojn funkcionalismajn. La fakto, ke tiu moderna stilo tuŝis eĉ judan tombejon, estas tre ekstraordinara.
En la ceremonia salono kaj la kadavrejo povas interesantoj rigardi daǔran ekspozicion pri judaj tradicioj kaj pri ilia loka historio.
 
 
===La Malnova urba tombejo===
Linio 230 ⟶ 224:
La baroko preferanta religiemon penetris precipe en preĝejojn. Signifaj estas statuoj de sanktuloj el metiejo de familio Jelínek el proksima urbo Kosmonosy. Ili ornamas bele arĥigekanan preĝejon de „La Ĉieliro de Virgino Maria“. La pesta kolono sur Malnovurba placo portas Virginon Maria, forte orumitan.
Gravaj skulpturaj verkoj el unua triono de dudeka jarcento, krom aliaj, situas en parko Výstaviště. Tie staras de la jaro 1928 sur alta piedestalo bronza statuo de Komenio kun libro. Komenio, bildita kiel „Migranto“, rememoras fakton, ke li devis pro sia nekatolika kredo forlasi naskiĝlandon. Li estis episkopo de la eklezio de Ĉeĥaj Fratoj. Komenco kaj fino de la lernejjaroj okazas sub la monumento. Aǔtoro de la monumento estas ĉeĥa skulptisto Ladislav Šaloun. Statuarojn de „Dancantaj virinoj“ en proksimeco skulptis Vojtěch Sapík.
Kelkajn projektojn realigis skulptisto el Kosmonosy Josef Matějů: „Patrino kun infanoj“ antaǔ Domo de sociala zorgo, monumento de verkisto Alois Vojtěch Šmilovský antaǔ Domo de Kulturo kaj „Legiulo“ en parko ĉe Nova urbodomo. Dum lasta milito estis suba parto de „Legiulo“ fordonita al okupantoj kiel materialo por fabrikado de armiloj kaj supra parto estis kaŝita kaj post la milito revenita sur origina loko, pro tio la statuo ne estas kompleta..
 
===Malgranda zooĝardeno===
Linio 237 ⟶ 231:
 
===La stelobservejo===
La plej nova lernejo en Mladá Boleslav havas nekutiman aspekton, havante kupolon por stelobservejo. Ĝi funkcias de la jaro 1996. Direktoro de la stelobservejo estas ano de loka E-rondeto kaj povas vin post interkonsento akcepti en stelobservejo kaj rakonti al vi, aǔ prelegi pri kosmoso. La stelobservejo havas ekipitan klubejon kaj skipo de stelobservejo eldonas de tempo al tempo broŝuretojn. Regule la stelobservejo por publiko funkcias vendrede vespere, se ne estas ferio aǔ ŝtataj festotagoj.
 
===La flughaveno===
Linio 282 ⟶ 276:
 
==Fontoj==
*Teksto disponigita de Infocentro en Mladá Boleslav al [[Jindřiška Drahotová]] por esperantigo kaj enmeto en Vikipedion, simile kiel ŝi esperantigis la oficialan retejon [http://www.mb-net.cz/?page=eo,pri-la-urbo-mlada-boleslav de la urbo]
 
 
== Famaj personoj ==
Linio 303 ⟶ 296:
 
== Esperanto en la urbo ==
En Mladá Boleslav funkcias aktiva Esperanto-klubo, kiu organizas aranĝojn, tradukas kaj eldonas E-librojn ktp.
 
Aktualajn informojn vidu en la kluba E-retpaĝaro (ĉapitro ''Eksteraj ligiloj'').