Okcidenta Bloko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 5283906 de Tlustulimu (kontribuoj, diskutpaĝo) please, translate!
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right → |dekstra, |left → |maldekstra per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Europe-blocs-49-89x4.svg|rightdekstra|thumbeta|250px|<center>Mapo de situacio en Europa durante la guerra fría]]
Post la [[Dua Mondmilito]], kiam disrompiĝis la [[Aliancanoj|Alianco]] de ŝtatoj kontraŭ [[Nazia Germanio]] kaj la aliaj [[Aksaj Potencoj]], formiĝis unu ŝtatogrupo de [[Sovetunio]] kaj pli-malpli dependaj orienteŭropaj ŝtatoj, la [[Orienta Bloko]], unuflanke, kaj alia ŝtatogrupo sub pli-malpli gvido de [[Usono]] aliflanke - komenciĝis la [[Malvarma Milito]], kiu inter la jaroj [[1945]] kaj [[1989]] dominis la mondan politikon.
 
'''Okcidentaj Potencoj''' - [[angle]] ''Western Powers'', [[germane]] ''Westmächte'' - kontraste al la Orienta Bloko estis unue la ŝtatoj [[Usono]] kaj [[Britio]], kiuj armee ekadministris la okcidentan parton de la disbatita eks-nazia [[Germanio]] (kaj [[Aŭstrio]]), poste akompanate de tria ŝtato, [[Francio]], kiu "ricevis" okupan teritorion de Germanio (kaj Aŭstrio) fare de Usono kaj Britio.
 
Post la kreiĝo de la okcidenta ŝtato [[FRG]] kaj orienta ŝtato [[GDR]] el la ne de Sovetunio kaj Pollando anektitaj partoj de Germanio, kaj de politike neŭtrala unueca Respubliko Aŭstrio, la parlamente respublikaj ŝtatoj de okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko, pluj iuj pliaj parlamente respublikaj kaj pli-malpli kapitalismaj ŝtatoj de aliaj mondopartoj pli kaj pli formis ŝtatan aliancon kontraŭpezan al la Orienta Bloko, kiu kontraste ricevis la nomon '''Okcidenta Bloko''' - [[angle]] ''Western Bloc''.
 
[[Dosiero:Cold_War_alliances_mid-1975.svg|200px|thumbeta|leftmaldekstra|La tri mondoj dum la [[Malvarma Milito]]:
{{legendo|blue|[[Unua mondo]]}}
{{legendo|red|[[Dua mondo]]}}
{{legendo|green|[[Tria mondo]]}}]]
La Orienta Bloko, do [[Sovetunio]] kaj siaj [[satelita ŝtato|satelitaj ŝtatoj]] de ekstere ŝajnis kiel unueca bloko, kiu en ĉiuj decidaj temaroj havis unuecan politikon, baziĝanta sur la ideoj de la nacie reganta [[komunisma partio]], respektive sur la malsame forta dependeco de la unuopaj naciaj komunismaj registaroj de la gvidado de la [[KPSU|komunisma partio de la Sovetunio]].
 
Kontraste al tio, la Okcidenta Bloko neniam estis tiom homogena, unueca. [[Usono]] havis rektan influon nur al la ekkreo de la germana parlamenta demokratio [[FRG]], estante unu el la tri armee okupantaj nacioj de la teritorio; ĉiuj aliaj landoj, kaj ekde la 1950-aj jaroj ankaŭ FRG estis suverenaj ŝtatoj, nur nerekte influeblaj je certa grado per diplomatia kaj ekonomia interrilatado. Multaj de la "okcidentaj" ŝtatoj kune membriĝis en la armea ligo [[NATO]], sed ne cixuj. Iuj el la eŭropaj ŝtatoj interligiĝis en la [[Eŭropa Komunumo]], la nordeŭropaj landoj ĉiukaze interplektiĝis en la regiono "[[Nordio]]", kaj Britio plus iuj ekonomie fortaj britaj eks-kolonioj (Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando, Sud-Afriko...) interkunlaboris en la [[Komunumo de Nacioj]]. La vorto "Okcidenta Bloko" do ŝajnigas iun unuecon, kiu verdire ne ekzistis. Tamen la reciproka timo pri atakiĝo de la du ĉefaj ŝtatogrupoj dum la [[Malvarma Milito]] iusence kunfandis la "okcidentajn" parlamentajn demokratiojn. La ŝtataj registaroj de la "Okcidenta Bloko", aparte de Usono, ne ofte uzis tiun vorton, sed preferis nomi la okcidentan ŝtataron "la libera mondo", substrekante ke la orienta, malamika bloko laŭ ili estis la "mallibera".