Edikto de Fontainebleau: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Culex (diskuto | kontribuoj)
e foto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, [[File: → [[Dosiero: per AWB
Linio 1:
[[FileDosiero:Édit de Fontainebleau. Page 1 - Archives Nationales - AE-II-887.jpg|thumbeta|Edikto de Fontainebleau]]
La '''edikto de Fontainebleau''' estis [[edikto]] redaktita en [[Fontainebleau]] de la [[Listo de francaj reĝoj|franca reĝo]] [[Ludoviko la 14-a]] en [[1685]] pri la francaj [[Protestantismo|Protestantoj]], alinomitaj [[Hugenotoj]]. Tiu reĝa akto nuligis la antaŭan, tolereman [[Edikto de Nantes|edikton de Nantes]] de [[1598]] kaj ordonis la detruon de hugenotaj eklezioj aŭ la fermon de protestantaj lernejoj. Konsekvence, granda nombro da Protestantoj - ĉirkaŭ 200.000 kaj 500.000 - forlasis [[Francio]]n dum la dudek sekvintaj jaroj, kaj fuĝis al [[Anglio]], [[Nederlando]], [[Danio]] aŭ aliaj teritorioj lokitaj en hodiaŭaj [[Germanio]] kaj [[Usono]].
 
La tre diotima dua edzino de Ludoviko la 14-a, la [[Françoise d'Aubigné de Maintenon|markizino de Maintenon]], estis fervora aprobinto de la persekuto de la Protestantoj, kaj sukcesis konvinki Ludovikon pri la forigo de la edikto de Nantes. Sed la konfesprenanto kaj spirita konsilanto de la reĝino, [[François de la Chaise]], estis ankaŭ responda pri tio.