Aviadila kolizio de 1977 en Los Rodeos: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
e plibonigadeto per AWB
Linio 5:
== Resumo ==
 
Pro malbona vido (nebulo), malbonaj komunikiloj, teknikaj kaj psikaj problemoj en la aviadiloj kaj ĉe la surtera aviad-regado koliziis la aviadiloj Boeing 747-121 "Clipper Victor" de [[Pan American World Airways]], flugo 1736, kaj Boeing 747-206B "Rijn" de [[Koninklijke Luchtvaart Maatschappij|KLM]], flugo 4805. La akcidento okazis sur la startejo; la ĵus leviĝinta KLM-aviadilo frapis la ruliĝantan PanAm-aviadilon. La frapa rapido estis ĉ. 250  km/h. La enketoj rezultigis, ke neniu persono havis la tutan kulpon; ĉiuj respondeculoj faris gravajn erarojn. La usona kaj la hispana raportoj konsideris la KLM-anojn ĉefaj kulpuloj, la nederlanda raporto ne mencias tian.
 
== Antaŭhistorio ==
Linio 23:
Kiam la usona aviadilo ekvidis la nederlandan, ĝi provis iri flanken; sed pro la nebulo la vido okazis tiom malfrue, ke restis nur ĉ. 8,5 sekundoj. De la nederlanda aviadilo kredeble oni tre malfacile povis vidi la alian, ĉar ĝia antaŭo jam estis alte en la aero. Je la 17:06:50 la aviadiloj koliziis, kaj la regturo perdis radiokontakton kun ili.
 
La KLM-aviadilo estis jam leviĝinta, kiam okazis la kolizio, kaj havis rapidon de ĉ. 250  km/h. Ĝia antaŭo frapis la supron de la alia aviadilo, forŝiris la tegmenton de la ĉelo; du motoroj trafis la usonan aviadilon kaj tuj mortigis la pliparton de la pasaĝeroj en ties malantaŭa parto.
 
La nederlanda aviadilo flugis plu, frapis la grundon ĉ. 150 metrojn malantaŭ la koliziejo kaj pluglitis sur la kurejo ĉirkaŭ 300 metrojn. Pro la plenaj cisternoj ekestis fortega fajro, kaj kvankam la frapo kontraŭ la alia aviadilo kaj kontraŭ la grundo ne estis tre fortaj, ĉiuj 248 personoj mortis en la fajro. En la usona aviadilo mortis 321 el 380, inkluzive de 9, kiuj mortis poste pro siaj vundoj.