Kazuaro: Malsamoj inter versioj

78 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
e
plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (5), |right → |dekstra (3), |left → |maldekstra (2) per AWB
e (Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj)
e (plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (5), |right → |dekstra (3), |left → |maldekstra (2) per AWB)
La '''Kazuaroj''' (''Casuarius'') estas [[Aŭstralazia ekozono|aŭstralazia]] birdogenro al kiu apartenas tri specioj da [[neflugaj birdoj]] (sen kilo en [[sternumo]]) loĝantaj en [[Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj|tropikaj arbaroj]] de insulo [[Nov-Gvineo]], apudaj insuloj kaj norda [[Aŭstralio]]. Ili manĝas ĉion: ĉefe [[Fruktomanĝulo|fruktojn]], sed ankaŭ [[fungo]]jn, [[heliko]]jn, insektojn, ranojn, serpentojn kaj ĉiajn bestetojn, pro kio ili estas veraj [[ĉiomanĝanto]]j. Ili vivas ĝis 40 aŭ 50 jaroj.
 
La kazuaroj estas ne tre konataj birdoj, ĉar ili preferas kaŝi sin ene de malatingebla kaj malhela [[arbaro]] for de la homa ĉeesto. Estas tri specioj. el kiuj la plej konata estas la [[Suda kazuaro]] kiu loĝas ankaŭ en [[Aŭstralio]] kaj eĉ tiele ne estas tre konata. Ĝi estas la dua plej granda birdo en la lando kaj la tria en la mondo (post [[struto]] kaj [[emuo]]). Plenkreskuloj estas 1.5 ĝis 1.8 metrojn altaj kaj pezas ĉirkaŭ 60  kg. Ili havas nigran korpon kun longa, brilblua kolo kaj ruĝaj subaj partoj. Inoj estas -malkiel la plej multaj birdoj - pli grandaj kaj buntaj. Ili havas ostan kaskon surkape uzebla por serĉado inter arbustoj kaj herbo, do la ununura armita birdo. Krome ili havas longajn kaj danĝerajn krifojn (ĝis 12  cm). Ili rapidkuras (ĝis 50  km/h) kaj saltas ĝis 1.5 m. Ili ankaŭ estas bonaj naĝantoj.
 
En [[Nov-Gvineo]] la loĝantaro ofte bredas kazuaridojn el rabitaj ovoj, kvankam el tio povas rezulti vera danĝero. La kazuaroj povas ataki en tiu nenatura medio (ĉefe vunditaj aŭ minacataj ĉu de homoj ĉu de hundoj) kaj grave vundegi aŭ eĉ mortigi homojn.
 
== Taksonomio, sistematiko kaj evoluo ==
[[Dosiero:Jurong_Southern_Cassowary.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|[[Suda kazuaro]] ĉe Juronga Birdoparko en [[Singapuro]].]]
Kazuaroj (el la [[Malaja lingvo|malaja]] nomo ''kasuari'')<ref>Gotch, A. T. (1995)</ref> estas parto de la grupo de [[Strutoformaj]], kiu inkludas ankaŭ la speciojn de [[emuo]], [[reaoj]], [[struto]], kaj [[kivio]]j, krom la formortintaj [[moaoj]] kaj la [[elefantbirdo]]. Estas agnoskitaj tri [[Vivanta taksono|vivantaj]] specioj, kaj unu [[formortinta]]:
 
Plej fakuloj konsideras tiujn speciojn [[monotipa]]j, sed oni priskribis kelkajn [[subspecio]]jn de ĉiu specio (el kiuj kelkaj estis sugestitaj kiel separataj specioj, ekz., ''C. (b) papuanus'').<ref name= Davies/> Validado de tiuj subspecioj montriĝis malfacila pro individuaj varioj, aĝo-rilataj varioj, malabundo de specimenoj, stabileco de specimenoj (kies brilaj haŭtaĵoj de kapo kaj kolo — bazo por priskribo de kelkaj subspecioj — svagas en specimenoj), kaj la tradicia praktiko de komercado de vivantaj kazuaroj dum miloj da jaroj, kelkaj el kiuj fuĝis ŭ estis intence liberigitaj, tio estas [[Enmetitaj specioj|enmetitaj]] en regionoj for de ties origino.<ref name= Davies/>
 
[[Dosiero:CassowarySkullLyd4.png|rightdekstra|thumbeta|250px|Ilustracio de kranio de kazuaro]]
La evolua historio de kazuaroj, kiel de ĉiuj Strutoformaj, ne estas bone konata. Oni informis pri fosilia specio el Aŭstralio, sed pro tialoj de [[biogeografio]] tiu atribuo ne estas certa kaj ĝi povus aparteni al prahistoria genro ''[[Emuarius]]'', kiuj estis kazuarecaj praemuoj.<!-- Auk80:584 -->
 
La Norda kaj Nana kazuaroj ne estas bone konataj. Ĉiuj kazuaroj estas kutime timidaj birdoj de ferma [[arbaro]], emaj malaperi tre antaŭ homo konas ke ili estas tie. Eĉ la plej atingeblaj Sudaj kazuaroj de tre nordaj [[pluvarbaro]]j de [[Kvinslando]] ne estas bone konataj.
 
Inoj estas pli grandaj kaj pli brilkoloraj. Plenkreskuloj de Sudaj kazuaroj estas 1.5 al 1.8 m altaj, kvankam kelkaj inoj povas atingi 2 m,<ref name="buzzle.com">buzzle.com</ref> kaj pezas 58.5 &nbsp;kg.<ref name="Davies" />
 
Ĉiuj kazuaroj havas plumojn kiuj konsistas el vakaj kaj izolaj breĉetoj. Ili ne havas [[Ĉefplumo#Vostoplumoj|vostoplumojn]] aŭ [[Uropiga glando|uropigan glandon]]. Kazuaroj havas malgrandajn flugilojn kun 5-6 grandaj [[Ĉefplumo#Flugplumoj|flugoplumojn]]. Tiuj estas rigidaj, [[keratino|keratinecaj]] plumoj, kvazaŭ pikiloj de [[histriko]]j, sen breĉetoj.<ref name="Davies" /> Estas ungego en ĉiu dua fingro.<ref name="HarmerandShipley1899"/> La [[forketo]] kaj la [[korakoido]] estas degeneritaj, kaj ties ostoj de la [[palato]] kaj de la [[sfenoido]] tuŝas unu la alian.<ref name="davies">Davies, S. J. J. F. (2003)</ref> Tio, kun ties kojnforma korpo, supozeble estas adaptoj al protekto kontraŭ lianoj, dornoj, kaj segilecaj folioj, permesante al ili kuri rapide tra la pluvarbaro.<ref name="Gilliard 1958, p. 23">Gilliard (1958), p. 23.</ref>
 
La trifingra piedo de kazuaroj havas akrajn [[krifo]]jn. La dua fingro, nome la interna en la meza situo, portas [[ponardo|ponardecan]] ungegon kiu estas 125 &nbsp;mm longa.<ref name=Davies2002>Davies, S.J.J.F. (2002) "Ratites and Tinamous" Oxford University Press. New York, USA</ref> Tiu krifo estas partikulare timiga ĉar kazuaroj foje frapas kaj homojn kaj animalojn per siaj enorme povegaj kruroj. Kazuaroj povas kuri ĝis 50&nbsp;km/h tra densa arbaro. Ili povas salti ĝis 1.5 m kaj ili estas bonaj naĝantoj, kiuj trapasas larĝajn riverojn kaj ankaŭ naĝas en maro.<ref name=HarmerandShipley1899>Harmer, S. F. & Shipley, A. E. (1899)</ref>
 
[[Dosiero:Cassowary head frontal.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Detalo de kapo de Suda kazuaro.]]
Ĉiuj tri specioj havas kornecajn sed mildajn kaj spongecajn krestojn nome [[kasko]]j sur siaj kapoj, ĝis 18 &nbsp;cm longaj.<ref name="davies" /> Tiuj konsistas el haŭtaĵo el "[[keratino]] super kerno de firma, ĉela ŝaŭmeca materialo".<ref name="Crome, F., kaj Moore, L. (1988)">Crome, F., kaj Moore, L. (1988)</ref> Oni proponis kelkajn celojn por tiuj kaskoj. Unu eblo estas ke temas pri duarangaj seksaj karakteroj. Alia sugesto estas ke ili estas uzataj por trudiĝi tra subkreskaĵaro, kiel armilo por dominaj kvereloj, aŭ kiel ilo por serĉi inter seka foliaro dum manĝado. La lastaj tri estas disputataj de biologo Andrew Mack, kies persona observaro sugestas ke la kasko ampleksigas profundajn sonojn.<ref name="Mack, A.L. & Jones, J. (2003)">Mack, A.L. & Jones, J (2003)</ref> Tamen, frua artikolo de Crome kaj Moore asertas, ke la birdoj mallevas siajn kapojn kiam kuras "blinde tra la vegetaĵaro, apartante arbustojn kaj foje frapante kontraŭ malgrandaj arboj. La kasko helpas protekti la kranion el tiaj kolizioj".<ref name="Crome, F., kaj Moore, L. (1988)"/> El inĝeniera vidpunkto la kojnforma kasko estas ankaŭ la plej efika vojo por protekti la kapon el frapo fare de falintaj fruktoj. Ĉar kazuaroj vivtenas sin el falintaj fruktoj ili pasas multan tempon sub arboj kies semoj estas grandaj kiel golfpilkoj aŭ pli grandaj kiuj falas el altoj de ĝis 30 metroj. Mack kaj Jones asertas ankaŭ ke la kaskoj ludas rolon ĉu por sonricevo aŭ por aŭdokomuniko. Tio rilatas al ties malkovro ke almenaŭ la Nana kaj la Suda kazuaroj produktas tremalaltfrekvencajn sonojn, kio povas helpi al komunikado en densa pluvarbaro.<ref name="Mack, A.L. & Jones, J. (2003)"/> Tiu zumado estas la plej mallaŭta konata birdalvoko, kaj estas ĉe la bordo de la homa aŭdkapablo.<ref>Owen, J. (2003)</ref> Crowe priskribis refreŝigan funkcion por tre similaj kaskoj ĉe numidoj.
 
La averaĝa vivodaŭro de naturaj kazuaroj estas supozata je ĉirkaŭ 40 al 50 jaroj.<ref name="animals.jrank.org">[http://animals.jrank.org/pages/363/Cassowaries-Casuaridae-BEHAVIOR-REPRODUCTION.html "Cassowaries: Casuaridae - Behavior And Reproduction."]</ref>
 
== Kutimaro kaj ekologio ==
Kazuaroj estas solemaj birdoj escepte dum pariĝado, ovodemetado kaj foje ĉe ampleksa manĝodisponeblo.<ref name="davies" /> La maskla kazuaro defendas teritorion de ĉirkaŭ 7 &nbsp;km² por si mem kaj sia partnero, dum inoj havas koincidajn teritoriojn de kelkaj maskloj.<ref name="animals.jrank.org"/>
 
Dum inoj moviĝas inter satelitaj teritorioj de diversaj maskloj, ili ŝajne restas ene de samaj teritorioj dum plej el siaj vivoj, pariĝante kun la sama aŭ proksime rilataj maskloj dum sia vivodaŭro. Pariĝado kaj la parligaj ritaroj ekas per la vibrosonoj elsenditaj de inoj. Maskloj alproksimiĝas kaj kuras havante kolojn paralele al la grundo farante spektaklajn movojn de la kapo, ĉefe ĉe la antaŭa kolregiono. La ino alproksimiĝas zumante malrapide. La masklo kaŭras surgrunde kaj la ino supreniras la masklan dorson por momento antaŭ kaŭri ĉe li kiel preparo por [[kopulacio]] aŭ ŝi povas eĉ ataki. Tio ofte okazas kiam ino persekutas masklon per rita ĉasada kutimo kiu ĝenerale finas ĉe akvo. La maskla kazuaro plonĝas en akvo kaj submerĝiĝas ĝis supra kolo kaj kapo. La ino persekutas lin en la akvon kie li eventuale kondukas ŝin al malprofundo kie ŝi kaŭras farante ritajn kapomovojn. Ambaŭ povas resti kopulacie dum etendaj tempoperiodoj. Foje alia masklo povas alproksimiĝi kaj elpelas la unuan masklon. Li grimpas sur la ino kaj kopulacias. Maskloj estas multe pli toleremaj al alia ol inoj, kiuj ne toleras la eston de aliaj inoj.
 
[[Dosiero:Casuarius casuarius -Brevard Zoo-8a.jpg|rightdekstra|thumbeta|250px|Suda kazuaro ĉe la Bestoĝardeno Brevard en Melburno, Florido, Usono]]
 
== Reproduktado ==
La reprodukta sezono startas en majo aŭ junio. Inoj demetas el 3 ĝis 8 ovojn, nur tion faras inoj, dum virbirdoj kovas la ovojn dum du monatoj kaj zorgas pri la kazuaridoj dum naŭ monatoj. La ovoj estas grandaj, malhele brilverdaj aŭ pale verdecbluaj, kiuj estas demetitaj sur preparita amaso de seka foliaro.<ref name="davies" /> Tiuj ovoj estas ĉirkaŭ 9 x 14 &nbsp;cm — nur strutoj kaj emuoj demetas pli grandajn ovojn. La ino zorgas nek por la ovoj nek por la idoj sed male moviĝas al ovodemetado ĉe nestoj de aliaj maskloj. La masklo [[kovado|kovas]] la ovojn dum 50–52 tagoj, forigante aŭ aldonante plantorubon por reguligi la temperaturon, poste protektas la brunstriajn idojn, kiuj restas ĉeneste dum ĉirkaŭ naŭ monatoj, defendante ilin kuraĝe kontraŭ ĉiu eventuala predanto, inklude homojn. Junaj maskloj poste foriras por trovi teritorion de si mem.<ref name="davies" /><ref name="animals.jrank.org" />
 
::"Junaj kazuaroj estas brunaj kaj havas helecajn striojn. Ili estas ofte kaptitaj kiel maskotoj en indiĝenaj vilaĝoj [en Novgvineo], kie ili vagadas kiel birdokortaj bestetoj. Ofte ili estas kaptataj ĝis ili iĝas sufiĉe kreskaj kaj danĝeraj. Maturaj kazuaroj estas lokitaj ĉe hejmoj en kabanetoj nnur iom pli grandaj ol la birdoj mem. Oni donas al ili rubon kaj alian vegetalan manĝon, kaj ili vivas jarojn en tiaj lokoj; en kelkaj areoj ties plumaro estas ankoraŭ pli valora ol la konkomono. Kaĝobirdoj estas regule eligitaj el siaj freŝaj plumoj."<ref name="Gilliard 1958, p. 23"/>
Sudaj kaj nordaj kazuaroj estas endanĝerigitaj specioj pro manko da loĝloko. Por tio ili konkurencas kun homoj kaj plie endanĝeriĝas kiam ili manĝas fruktojn de ĝardenoj.
 
[[Dosiero:Road sign -Cairns, Queensland, Australia-26Oct2007.jpg|rightdekstra|thumbeta|Ŝosesignalo en [[Cairns]], [[Kvinslando]], Aŭstralio]]
La Suda kazuaro estas endanĝerita en Kvinslando, Aŭstralio. Kofron kaj Chapman (2006) taksis la malpliiĝon de tiu specio. Ili trovis, ke el iama kazuara habitato, restas nur 20 - 25%. Ili asertis, ke [[habitatoperdo]] kaj fragmentado estas la ĉefa tialo de malpliiĝo.<ref name=Kofron&Chapman2006>Kofron, C. P. & Chapman, A. (2006)</ref> Ili poste studis 140 kazojn de kazuaraj mortoj kaj trovis, ke frapo de motoraj veturiloj kulpas pri 55% el ili, kaj hundatakoj produktas alian 18%. Restaj tialoj de morto estas ĉasado (5 kazoj), interplektigo en dratobariloj (1 kazo), forigo de kazuaroj kiuj estis atakintaj homojn (4 kazoj), kaj naturaj kaŭzoj (18 kazoj), inklude tuberkulozon (4 kazoj). 14 kazoj estis pro nekonataj tialoj.<ref name="Kofron&Chapman2006"/>
 
Tiu pritakso de la danĝero metita de kazuaroj estis ripetita prese fare de aŭtoroj kiaj Gregory S. Paul (1988)<ref name=Paul88>Paul, G. S. (1988)</ref> kaj [[Jared Diamond]] (1997).<ref name="Diamond1997GGS">Diamond, J. (2008)</ref> El 221 atakoj studitaj en 2003, 150 estis kontraŭ homoj. 75% el tiuj estis el kazuaroj kiuj estis nutritaj de homoj. Ĉe 71% el la kazoj la birdo estis ĉasata aŭ persekutata de la viktimo. Ĉe 15% el la kazoj ili piedfrapis. El la atakoj, 73% temis pri birdoj kiuj atendas aŭ prenas manĝon, 5% pri birdoj kiuj defendas naturajn maĝofontojn, 15% pri birdoj kiuj defendiĝas el atako, 7% pri birdoj kiuj defendas siajn idojn aŭ ovojn. La 150 atakoj kaŭzis almenaŭ unu homan morton.<ref name=Kofron1999>Kofron, C. P. (1999)</ref>
 
Unu dokumentita homa morto estis kaŭzita de kazuaro la 6an de aprilo 1926. La 16-jaraĝa junulo Phillip McClean kaj lia frato, 13-jaraĝa, persekutis kazuaron en sia bieno kaj decidis kloopdi mortigi ĝin per bastonoj. La birdo piedfrapis la pli junan fraton, kiu falis, kaj forkuris dum la plej aĝo frato frapis la birdon. La kazuaro tiam atakis kaj frapis la pli aĝan McClean surgrunde kaj frapis lin ĉe la kolo, kio malfermis vundon de 1.25 &nbsp;cm kiu povis fortranĉi lian karotidon. La junulo sukcesis fuĝi, sed mortiĝis tuj poste kiel rezulto de liaj vundoj.<ref name=Kofron2003>Kofron, C. P. (2003)</ref>
 
Kazuaroj frapas ĉe la ventro plej rare, sed estas unu kazo de hundo kiu estis piedfrapita ĉe laventro en 1995. La frapo ne lasis eksteran vundon, sed estis grava suferigo. La hundo mortiĝis poste el ŝajna intesta rompo.<ref name="Kofron2003"/>
* Crome, F; Moore, L (1988). "The cassowary's casque". Emu 88 (2): 123–124. doi:10.1071/MU9880123.
* Davies, S.J.J.F. (2002). Ratites and Tinamous. Oxford University Press. ISBN 0-19-854996-2.
* Davies, S.J.J.F. (2003). "Cassowaries". In Hutchins, Michael. Nature. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (311) (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. &nbsp;75–77. Bibcode:1875Natur..12..516S. doi:10.1038/012516a0. ISBN 0-7876-5784-0.
* Diamond, J. (March 1997). Guns, Germs, and Steel: The Fates of Human Societies. W.W. Norton & Company. p. &nbsp;165. ISBN 0-393-03891-2.
* Gilliard, E. Thomas (1958) [1958]. "Cassowaries". Living Birds of the World. New York, NY: Doubleday & Company. pp. &nbsp;23–24.
* Gotch, A.F. (1995) [1979]. "Cassowaries". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. pp. &nbsp;178–179. ISBN 0-8160-3377-3.
* Harmer, S. F.; Shipley, A. F. (1899). The Cambridge Natural History. Macmillan and Co. pp. &nbsp;35–36.
* Kofron, Christopher P. (December 1999). "Attacks to humans and domestic animals by the southern cassowary (Casuarius casuarius johnsonii) in Queensland, Australia". Journal of Zoology 249 (4): 375–81. doi:10.1111/j.1469-7998.1999.tb01206.x.
* Kofron, Christopher P. (2003). "Case histories of attacks by the southern cassowary in Queensland". Memoirs of the Queensland Museum 49 (1): 335–8.
23 504

redaktoj