Monumento por dizertintoj (Erfurto): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, [[File: → [[Dosiero: (3), <references/> → {{referencoj}}, |thumb]] → |eta]] (2) per AWB |
||
Linio 1:
[[
La '''Monumento por nekonataj dizertintoj kaj viktimoj de la nazia militara justico''' (germane: ''Deserteursdenkmal Erfurt'') antaŭ la Philipp-bastiono sur la [[Petersberg (Erfurt)|Petersberg]] en [[Erfurto]] inaŭguritis en la [[Internacia Tago de la Paco]] en 1995.
== Priskribo==
[[
La memorigilon faris la erfurta artisto [[Thomas Nicolai]]. Ĝi konsistas el 8 metalsteleoj, el kiuj 7 tenas sin disciplineme en pozicio rekta, dum unu steleo havas individuan formon. Ĝi flankenturniĝis elviciĝonta kaj simbolas la dizertontan soldaton. Bronza tabulo surpavime havas la enskribon: "Dem unbekannten Wehrmachtsdeserteur – Den Opfern der NS-Militärjustiz – Allen die sich dem Naziregime verweigerten" (tradukite: "Por la nekonata dizertinto de Wehrmacht - por la viktimoj de nazia militara justico - por ĉiuj rifuzintaj obeon al la NS-reĝimo"). Krome citaĵon el la verko ''Träume'' de [[Günter Eich]], tekstantan: "Seid Sand, nicht das Öl im Getriebe der Welt." (tradukite: "Estu sablo, ne lubrikaĵo en la mekanismoj de la mondo.")<ref>Steffen Raßloff: ''Die Zitadelle Petersberg als Erinnerungsort an NS-Diktatur und Zweiten Weltkrieg''. En: Heimat Thüringen, 2-3/2005, p. 42.</ref>.
Linio 13:
== Historia konekso de la loko ==
Proksime al la monumento troviĝis ekde 1935 la armea tribunalo 409 ID de [[Wehrmacht]], kie dum la milito ĉ. 50 dizertintoj kondamnitis al morto. En la kelo de la granda prusa defendkazerno sur la monteto ankaŭ troviĝis ĉeloj malliberejaj kaj kelkaj kondamnitoj estis eĉ mortpafitaj sur la citadelo.
== Ideo kaj kontroversoj ==
[[
Krom aliaj, aliĝis al tiu apelacia-movado ankaŭ [[Joschka Fischer]], [[Vera Lengsfeld]], la evangelia episkopo [[Christoph Demke]], provosto eklezia [[Heino Falcke]], la turingia ministrino pri socialaĵoj [[Irene Ellenberger]], [[Christa Wolf]], la iama dizertinto [[Ludwig Baumann]] kaj [[Dorothee Sölle]]. Ĉar la tiama erfurta urbestro [[Manfred Ruge]] malŝatis la monumenton ĝis ties senvualigo, la [[Alianco '90/La Verduloj|Verduloj]] iniciatis oficialan mocion pri digna starigo ĉe la monteto Petersberg<ref>Bernhard Honnigfort: ''Wildwuchs und verletzte Eitelkeit. Thüringens Politiker streiten über ein Deserteurs-Denkmal'', en: [[Frankfurter Rundschau]], 16-a de aŭgusto 1995</ref>.
Linio 22:
Poste la Artkomisio de la urbo ekaktivis kritikanta mankintan publikan proponon koncerne partoprenon en prezkonkurado. Post konceptopruvo kaj vido de la unua finfabrikita steleo la komisio kritikis la tuton pro troa abundeco unuflanke, aliflanke pro tro granda abstrakteco. Tial la planita dato de 8-a de majo ne plu povis esti observita kaj oni fiksis la 1-an de septembro kiel novan inaŭgurtagon. Malgraŭ kelkaj pluaj malhelpaj agadoj oni sukcesis finfine per ĝustatempa inaŭguro<ref>DGB-Bildungswerk Thüringen e.V., Kulturverein Mauernbrechen (eld.): ''DenkMal für den unbekannten Wehrmachtsdeserteur. Dokumentation einer Erfurter Initiative'', Erfurt 1995, p. 5</ref>.
Ekde la unuaj paŝoj startis pridiskutado publika. Ekzemplo bona por tiu estis kvereloj surpaperigitaj en la fakgazeto ''Stadt und Geschichte''. Foje kuntrupanoj daŭre batalantoj tie pli alte estimiĝis ol dizertintoj<ref>Leserbrief von Dr. Rudolf Benl. En: ''Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt'' 6, 2000, p. 23</ref>. Foje aliaj ŝajne ĝenerale malbone taksis la membrojn de Wehrmacht, kiuj ne decidis foriri.
15 jarojn poste oni malfermis ekspozicion sur la monteto Petersberg kun la titolo: "Was damals Recht war... Soldaten und Zivilisten vor Gerichten der Wehrmacht". Tie oni raportis ankaŭ pri la longa procedo ĝis sukcesa honorigo de dizertintoj en Germanio kaj de ilia agnosko kiel viktimoj de naziismo.
Linio 28:
== Literaturo ==
* DGB-Bildungswerk Thüringen e.V., Kulturverein Mauernbrechen (eld.): ''DenkMal für den unbekannten Wehrmachtsdeserteur. Dokumentation einer Erfurter Initiative;'' Erfurt 1995
* Steffen Raßloff: ''100 Denkmale in Erfurt. Geschichte und Geschichten''. Mit Fotografien von Sascha Fromm. Essen 2013, ISBN 978-3-8375-0987-8. p.
* Steffen Raßloff: ''Die Zitadelle Petersberg als Erinnerungsort an NS-Diktatur und Zweiten Weltkrieg''. En: Heimat Thüringen, 2-3/2005, p.
* Steffen Raßloff: Denkmale in Erfurt: Dem Nazi-Regime verweigert. En: [[Thüringer Allgemeine]] de la 6-a de aŭgusto 2011.
* Eckart Schörle: Das Erfurter Deserteursdenkmal - Ein Rückblick. En: Stadt und Geschichte (48/2011), ISSN 1618-1964 , p.
== Referencoj==
{{referencoj}}
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.erfurt-web.de/Deserteursdenkmal_Erfurt Pri la monumento sur ''erfurt-web''.]
* [http://www.aaa-nicolai.de Informoj sur la hejmpaĝo de la artisto.]
[[Kategorio:Monumentoj en Erfurto]]
[[Kategorio:Historio de Erfurto]]
|