Biblioteko Dukino Anna Amalia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (8), |right → |dekstra (2), |left → |maldekstra (3), [[dosiero: → [[Dosiero: (8) per AWB
Linio 2:
 
== Historio ==
La [[biblioteko]] estis ekvivigita en la jaro 1691, kiam duko Vilhelmo Ernesto faris publike alirebla sian kolekton da 1.400 libroj. En la sekvaj tridek jaroj ĝia stoko pliiĝis je 11.000 ekzempleroj.
 
La konstruaĵo ekestis kiel loĝdomo de duko [[Johano Vilhelmo (Saksio-Vajmaro)|Johano Vilhelmo]] post sia geedziĝo kun palatingrafino Dorothea Susanna inter 1562 kaj 1569. Kiel konstruestroj laboris [[Nikolaus Gromann]] kaj post ties morto Erhard van Mehren. La nomo ''Verda kasteleto'' (nun ''Verda kastelo'') deiras de la oksidaĵo de la kuprotegmento. En 1706 duko Vilhelmo Ernesto nomumis la universitatan profesoron [[Konrad Samuel Schurzfleisch]] el Wittenberg unua direktoro de la princa biblioteko, kiu tiam tamen supozeble ankoraŭ ne estis en la konstruaĵo.
[[dosieroDosiero:Anna-Amalie-1.jpg|thumbeta|rightdekstra|Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach ''(Pentraĵo de [[Johann Ernst Heinsius]] el 1773)'']]
Nomita estas la biblioteko por[[Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach|Anna Amalia]], dum kies regenteco okazis en 1766 la transloĝigo de la kortega librokolekto en la Verdan Kastelon. Ĝin estris la sekreta konsilanto [[Johann Poppo von Greiner]]. Post plenaĝeco en 1775 la filo de Anna Amalia, [[Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach)|Karlo Aŭgusto]] transprenis la regadon. Kiel nova suvereno li tenis kaj prosperigis plue la princan bibliotekon.
[[dosieroDosiero:Carl August stehend.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|[[Ferdinand Jagemann]]: Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach]]
Estrate de [[Clemens Wenzeslaus Coudray]] oni alikonstruis inter 1821 kaj 1825 la apudan turon kiel bibliotekan turon kaj altigis ĝin je unu etaĝo. Laŭ planoj de Coudray el 1844 la konstruaĵo estis ampleksigita ĝis 1849 per du aksoj en norda direkto.
 
En 1797 princo Aŭgusto komisiis [[Johann Wolfgang von Goethe]] kaj ties kolegon en la sekreta konsilantaro, [[Christian Gottlob Voigt]] (1743–1819), kontroladi la bibliotekon. Goethe estris ĝin 35 jarojn ĝismorte (1832) kiel bibliotekisto kaj kondukis ĝin kvalite al unu el la 12 plej gravaj bibliotekoj de Germanio tiutempe. Ĝi kunpregis la epokon de la Vajmara klasikismo kaj estas ĝis nun unu el la plej gravaj arkivoj de la epoko. Tenadanto estas nun la fondaĵo ''[[Klassik Stiftung Weimar]]''. En la oficperiodo de Goethe la librostoko duobliĝis je 120.000 ekzempleroj.
 
La esplorbiblioteko disponis antaŭ la brulego en la jaro 2004 pri stoko de ĉ. 1.000.000 volumoj kun pezocentro sur la germana kultura kaj literatura historio de la klasikismo inter 1750 kaj 1850 sub aparta konsiderado de germanistiko, historio, filozofio, arto, muziko kaj Turingio. Inter siaj specialkolektoj troviĝas kun 13.000 volumoj la plej granda kolekto de [[Faŭsto, parto 1]] same kiel grava kolekto de ĉ. 10.000 volumoj de [[William Shakespeare|Shakespeare]]. Al la kolekto ankaŭ apartenas mezepokaj libromanskribaĵoj, [[pamfleto]]j el la reformacia epoko, gentolibroj, [[jarlibro]]j, biblioj kaj tergloboj.
 
[[dosieroDosiero:Bundesarchiv Bild 183-1991-0820-304, Weimar, Bibliothek.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|La fasado de la biblioteko, dum la epoko de GDR ege malzorgita, en la jaro 1991.]]
Ekde 1998 la Dukino-Anna-Amalia-Biblioteko apartenas kiel parto de la ensemblo „''Klasikisma Vajmaro''“ al [[Monda heredaĵo de Unesko|Monda heredaĵo]] de [[Unesko]]. La enigo en la liston de la monda heredaĵo Unesko argumentis per la "granda kulturhistoria graveco de publikaj kaj privataj konstruaĵoj kaj parkpejzaĝoj el la florepoko de klasikisma Vajmaro“ kaj per la "elstara rolo de Vajmaro kiel spirita centro en la malfrua 18-a kaj frua 19-a jarcentoj“. Al monda heredaĵo apartenas entute dek unu memorejoj en Vajmaro, „kies valoro formiĝas el la ligo de historia okazado, konstrua kovraĵo kaj aŭtentika ekipo“ (Germana komisiono de Unesko).
 
Linio 21:
=== Elkonstruo de la biblioteko en 2002 ===
 
[[dosieroDosiero:Anna amalia bibliothek weimar tiefenmagazin juni2002.jpg|thumbeta|Konstruado de la profunda magazeno de la Dukino-Anna-Amalia-Biblioteko]]
 
En majo 2002 komencis elkonstruado al biblioteka centro por Vajmaro per du subteraj magazenoj por 1,4 milionoj libroj. La 23 milionojn kosta projekto finfariĝus ĝis februaro 2005. Dum la alikonstruaj laboroj komencis la translokado de la unuaj libroj komence de aŭgusto 2004.
Linio 27:
=== Brulego la 2-an de septembro 2004 ===
 
[[dosieroDosiero:Brand Anna Amalia 22.30Uhr.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|Brulego de la Dukino-Anna-Amalia-Biblioteko la 2-an de septembro 2004 je la 22:30 horo]]
[[dosieroDosiero:Anna amalia bibliothek weimar brandschaden 03092004 nachmittag.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|bruldifektoj ĉe Dukino-Anna-Amalia-Biblioteko]]
 
La 2-an de septembro 2004 ekestis brulego en la tegmenta trabaro de la ĉefdomo, kiun la fajrobrigado povis haltigi en la dua etaĝo de la rokoko-salono. Ankaŭ fina ekspertizo de la federacia kriminaloficejo ne povis unusence klarigi la kaŭzon de la brulego. La ekkonoj prezentaj al la [[Erfurto|erfurta]] prokureco sugestas teknikan difekton kiel verŝajna kaŭzo. Laŭ tio subbrulo, kaŭzita per elektrokablo, originis la brulegon.
Linio 41:
 
=== La librokubo ===
[[dosieroDosiero:Studienzentrum der HAAB Weimar.jpg|thumbeta|La nova studocentro kun librokubo]]
[[dosieroDosiero:Studienzentrum - Herzogin Anna Amalia Bibliothek - 2006.jpg|thumbeta|En la interno de la librokubo]]
 
Post la translokigo en la novan magazenon la 5-an de februaro 2005 la libere alireblaj kampoj de la nova studocentro estis malfermitaj. Centro estas la t.n. librokubo. En la libere alireblaj kampoj en kaj ĉirkaŭ la librokubo pli ol 100.000 komunikiloj estas ofertataj.<br/>
Linio 70:
* [http://www.anna-amalia-bibliothek.de „Hilfe für Anna Amalia“] – Seite der ''Klassik Stiftung Weimar''
* [http://www.anna-amalia-bibliothek.de/3d Virtueller Rundgang vor und nach dem Brand] – Seite der Klassik Stiftung Weimar
 
 
 
[[Kategorio:Librejoj de Germanio]]