Montrealo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |left → |maldekstra, <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 69:
}}
'''Montrealo''' ([[franca lingvo|fr.]] ''Montréal'' [mɔ̃.ʁe.al], [[angla lingvo|an.]] ''Montreal'' [ˌmʌn.triːˈɒl]), [[milionurboj|milionurbo]] en suda [[Kebekio]], [[Kanado]], sur la [[insulo Montrealo]], ĉirkaŭita de la rivero [[Sankt-Laŭrenco]] kaj [[Rivière des Prairies]]. Loĝantaro en 1996: 1 775 788; loĝantaro de la metropola areo proksimume 3,5 milionoj. Montrealo estas la dua plej granda metropolo en Kanado, post [[Toronto]], kaj estas kultura, komerca, financa, kaj industria centro. Ĝi estas la dua plej granda franclingva urbo en la mondo, kvankam la plejparto de ĝia loĝantaro ankaŭ parolas la anglan.
[[Dosiero:CentrevilleMontrealété.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Centro de Montrealo]]
 
== Geografio ==
La urbo okupas la orientan kaj centran parton de la insulo Montrealo, kaj apudaj insuloj [[insulo Bizard|Bizard]], [[insulo des Soeurs|des Soeurs]], [[insulo Sankta Helena (Kebekio)|Sankta Helena]] kaj [[insulo Notre-Dame|Notre-Dame]]. Post unuiĝo de ĉiuj municipoj de la insulo kun Montrealo en [[2002]], pluraj urboj elektis en [[2006]] eliĝi de la unuigita municipo. Montrealo kaj la malunuiĝintaj municipoj nun konstituas la regionon [[Montreal-regiono|Montrealo]], unu el la 17 regionoj de Kebekio.
 
Montrealo posedas bonegan havenon sur la [[marvojo Sankt-Laŭrenco]], kiu ligas la urbon al la industriaj urbegoj de la [[Grandaj Lagoj]]. Kiel la plej grava haveno de Kanado, ĝi estas transferejo por petrolo, greno, sukero, maŝinaĵo, kaj manufakturitaj varoj. Ĝi ankaŭ estas grava fervoja centro, kaj havas du internaciajn flughavenojn, Dorval (nun nomata laŭ [[Pierre Trudeau]]) kaj Mirabel. Ĝia subtera fervojo, la [[Metroo de Montrealo|metroo]], inaŭguriĝis en 1966. La urbaj industrioj inkluzivas medicinaĵojn, altteknologiaĵojn, ŝtalon, vestaĵojn, manĝaĵojn, elektronikaĵojn, purigitan petrolon, transportilojn, teksaĵojn, presaĵojn, kaj tabakon. Ĝi ankaŭ estas financa servcentro, kiu multe pligrandiĝis en la 80-aj jaroj.
Linio 187:
 
== Montrealo en Esperanto ==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kaj poste la japana pentristo [[Hokusajo]] kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en [[Azio]], kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kaj poste [[Maria Sklodovska]], kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de [[Eŭropo]]. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue [[Akenatono]] kaj poste [[Sunĝata Kejta]] kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue [[Nezaŭhtezoma]] kaj poste [[Neil Armstrong]] la ĉiĉerono kiu vidigas la civilizajn atingojn de [[Montrealo]]:
 
{{citaĵo|:Al nordo ili milvas, al Montrealo havena,
Linio 198:
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
<references/>
 
<!--granda urbo-->