Industria muzeo de Derby: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 21 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q839047)
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (5), |right → |dekstra, |left → |maldekstra (2) per AWB
Linio 2:
 
== Historio ==
[[Dosiero:Silkmill1.jpg|rightdekstra|250px|thumbeta|Industria muzeo de Derby kaj rivero Derwent]]
La '''Industria muzeo de Derby''' ({{en}}: "Derby Industrial Museum"), ankaŭ konata kiel "Silk-Muelejo de Derby", estas industria kaj historia muzeo en [[Derby]], Anglio. La muzeo estas lokita en [[Manufakturo Lombe]], historia antaŭa silk-muelejo kiu markas la plej sudan limon de la muelejoj de la Valo de Derwent, situo klasita kiel "World Heritage Site". Inter 1717 kaj 1721 [[George Sorocold]]<ref name="whitehead">{{citaĵo el la reto | lasta=Whitehead | unua=Bill | jaro=1999 | monato=04 | titolo=The Derby Lock-Out of 1833-34 and the Origins of the Labour Movement | url=http://reocities.com/CapitolHill/congress/1346/p0titlepage.htm |}}</ref> konstruis la unuan britan muelejon por la fratoj [[John Lombe|Lombe]], laŭlonge de la [[Rivero Derwent (Derbyshire)|rivero Derwent]]. Tiu ĉi muelejo estis konstruita por loki maŝinojn por "duobligi" aŭ plekti [[silko]]n en fadenon.
 
John Lombe kopiis la elfaron de la maŝinoj uzataj por ŝpini grandajn kvantojn da silko, dum periodo trapasita en [[Italio]], laborante en la itala silk-industrio. Ĝi eble estis la unua ekzemplo de industria [[spionado]].
 
Tradicie la [[radŝpinilo]] estis uzita por produkti malgrandajn kvantojn da silka fadeno en la hejmoj de lokaj ŝpinistoj, la novaj grandaj maŝinoj estis kapablaj produkti multe pli grandajn kvantojn da silko kaj estis fariĝontaj serioza konkurenco al la Italoj. Ĉi tiuj maŝinoj tamen postulis grandajn konstruaĵojn kaj konsiderindan forto-povon. [[Akvorado|Sube-frapata akvorado]] turnata de la mueleja trafluejo sur la okcidenta flanko de la nova silk-muelejo pelis la masivajn ŝpin-maŝinojn.
 
John Lombe mortis en 1722 sub misteraj cirkonstancoj, kaj oni supozis ke li estis venenita de itala murdisto kiel venĝo pro la ŝtelado de iliaj metiaj sekretoj. Lia duon-frato, Sir Thomas Lombe Knt., mortis la {{daton|2|junio|1739}} postlasante sian bienon al sia vidvino kaj iliaj du filinoj.
<!-- Unsourced image removed: [[Dosiero:Modelsilkmill.jpg|thumbeta|Model of George Sorocold's building of 1717]] -->
 
Damo Elizabeth publikigis la lu-vendon en 1739, kaj la restantaj 64 jaroj de la luado estis atribuitaj al Richard Wilson junior de [[Leeds]] por 2,800 pundoj.
Linio 17:
 
Priskribo de la muelejo fare de William Wilson datiĝanta de iam inter 1739 kaj 1753 plu restis:
{{cquote|La originalaj "Italaj" kvin-etaĝojn altaj manufakturoj entenis 26 italajn fald-maŝinojn kiuj ŝpinis la krudan silkon sur ĉiu el la tri plej altaj etaĝoj dum la du plej malaltaj entenis ok ŝpin-maŝinojn kiuj produktis bazan fadenon kaj kvar plekt-maŝinojn.}}
 
Ĉi tiuj cirklaj ŝpin-maŝinoj (ankaŭ konataj kiel 'torn-maŝinoj'), estis la plej signifa novigo de la fabriko. Kune kun la unusola fonto de forto (akvo), kaj la grandeco kaj organizo de la labor-forto por la periodo (200-400, laŭ la tiu-tempaj fontoj), la tuta procezo de produktado el kruda silko ĝis fajn-kvalita fadeno kondukis al la priskribo de [[(Manufakturo Lombe|silk-manufakturo Lombe]] kiel la unua sukcesa uzo de uzina sistemo en Britio.<ref>Lombe's Mill: An Exercise in Reconstruction, Industrial Archaeology Review, Anthony Calladine (1993)</ref>
 
[[Dosiero:Derby cotton mill 2006.jpg|upright|thumbeta|leftmaldekstra|Enirejo al Muzeo kaj turo el Cathedral Green]]
La silk-muelejo estis unu el la turistaj allogoj de Derby kaj estis vizitita de [[James Boswell|Boswell]] en septembro 1777. Ne ĉiuj vizitantoj estis impresitaj de la kondiĉoj. Torrington komentariis pri la "varmo, malbonodoroj kaj bruo", dum [[Fairholt]] en 1835 estis konsternita de la malsanaj mienoj de la povraj infanoj. Alilandaj vizitantoj ankaŭ inkluzivis la muelejon en siaj itineroj.
 
[[William Hutton (historiisto)|William Hutton]] estis inter la dungitoj kaj li poste rememoris la longajn horojn, malaltajn salajrojn kaj batojn. Laboro haltis nur en kazoj de troa sekeco, ekstrema frosto aŭ problemoj de silk-provizado, kvankam neoficialaj libertempoj estis havitaj dum balotadoj kaj ĉevalkuroj de Derby en aŭgusto 1748.
 
La partnereco de Wilson kaj Lloyd finiĝis en 1753 post riproĉoj kaj procesoj. Lloyd restis posedanto de la konstruaĵo kaj maŝinaro.
 
En 1765 Thomas Bennet aĉetis la lokon de Lloyd kondiĉe de hipoteko al Wilson familio sed neglektis la konstruaĵon dum jaroj de ekonomia krizo kaj konkurenco el aliaj muelejoj en Derby kaj [[Cheshire]].
 
Lamech Swift fariĝis sub-luanto en 1780 pagante jaran renton de 7 pundoj al la Korporacio kaj 170 pundoj al Thomas Wilson, frato de Richard kaj William. Spite kverelon kun la Korporacio pri riparoj al la heredantoj en 1781, li restis en la funkcio ĝis kiam la lu-daŭro finiĝis en 1803.
Linio 35:
 
Novembro 1833 vidis la komencon de industria malpaco en Derby kio kondukis al la kreiĝo de la "Grand National Trades Union" (Granda Nacia Sindikato) en februaro 1834. Ĉi tiu evento antaŭis de kelkaj monatoj tiun de la [[Martiroj de Tolpuddle]]. La Silk-Muelejo de Taylor ne estis en la centro de la disputo kvankam li estis unu el la dungantoj kiuj interkonsentis ne dungi iun ajn laboriston kiu estis sindikatano. Meze de aprilo 1834 Taylor raportis ke du trionoj el liaj maŝinoj funkciis kaj multaj el liaj antaŭaj laboristoj proponis sin por reenposteniĝo. Laŭ "The Derby Mercury" kelkaj el la antaŭaj sindikatanoj neniam povis trovi novan dungiĝon en Derby. Ĉi tiu evento estas solenata per marŝo organizita de la Konsilio de Sindikatoj de Derby ĉiujare la semajnfinon antaŭ la [[Tago de la Laboro]].
[[Dosiero:Derby Silk Mill pre 1910.jpg|thumbeta|leftmaldekstra|Silk-Muelejo de Derby, kredeble en la fruaj 1900-aj jaroj, antaŭ la incendio de 1910]]
La familio Taylor restis en la ofico de la muelejo ĝis 1865 kiam bankroto devigis ilin vendi sian maŝinaron kaj lui. "The Derby Mercury" publikigis plurajn anoncojn de vendotaj silk-muelejoj tiun jaron kaj fariĝi evidente ke ĝenerala malkresko trafis la industrion. Ĉi tio okazis kvar jarojn antaŭ la Traktato Cobden kun [[Francio]] kiu laŭdire efektive detruis la britan silk-industrion.
 
[[Dosiero:1910SilkMillFire.jpg|thumbeta|''Incendio en la silkmuelejo de Derby'', [[Alfred John Keene]] (1910)]]
La longa rilato al silk-produktado finiĝis iam ĉirkaŭ la jaro 1908 kiam F.W. Hampshire and Company, la Ĥemiistoj, eniris la lokon por fabriki muŝkaptilojn kaj tus-medikamentojn. La {{daton|5|decembro|1910}} je la 5-a matene, fajro estiĝis en la apuda farun-muelejo de Sowter Bothers kaj baldaŭ englutis la silk-muelejon. La orienta muro de la muelejo falis en la riveron kaj la tuta konstruaĵo estis bruligita. Grandaj klopodoj estis faritaj de la Municipa Fajro-Brigado kaj la Kompanio [[Midland Railway]] kiuj savis la eksteraĵon de la turo kaj la konturon de la enir-pordoj kondukantaj al la originaj kvin etaĝoj. Ĉi tiuj ankoraŭ estas videblaj hodiaŭ sur la ŝtuparo de la turo. La konstruaĵo estis rekonstruita je la sama alteco sed kun nur tri etaĝoj anstataŭ kvin kaj restas tiel hodiaŭ.
 
Dum la 1920-aj jaroj la konstruaĵo transiris en la posedon de "Brita Elektra Aŭtoritato". Ili uzis ĝin parte kiel magazenojn, laborejojn kaj kantinon. Kaŝita el la strato de elektra centralo, la ekzisto de la muelejo estis plene forgesita de la granda publiko ĝis kiam la elektra centralo estis malkonstruita en 1970. Gi tiam estis adaptita al la uzo de la delonge proponita Industria Muzeo de Derby, kiu malfermiĝis la {{daton|29|novembro|1974}}.
<br {{clear=all>}}
== Fermo en 2011 ==
La Urba Konsilio de Derby fermis la muzeon la {{daton|3|aprilo|2011}}<ref>{{citaĵo el la reto | url=http://www.derby.gov.uk/LeisureCulture/MuseumsGalleries/Derby_Industrial_Museum.htm | titolo=The Silk Mill | eldonisto=Derby City Council }}</ref> por liberigi monprovizojn por la redisvolviĝo de la muzeo de la Silk-Muelejo kaj aliaj muzeoj en la urbo. La raporto de la Strategia Direktoro de Proksimeco (Punkto 7 metita antaŭ la kunveno de Konsilia Kabineto okazinta la {{daton|26|oktobro|2010}}) indikis ke tio rezultigus perdon de 8.6 plentempaj dungoj sed ŝparus 197,000 pundojn jare kiuj helpus mildigi la financan perdon de "Renaissance Programme". Neniu dato de re-malfermo de la muzeo estis donita en la raporto,<ref name="report">{{citaĵo el la reto | dato=2010-10-26 | url=http://cmis.derby.gov.uk/CMISWebPublic/Binary.asĥ?Document=16506 | titolo=Report of the Strategic Director of Neighbourhoods | eldonisto=Derby City Council }}</ref> kvankam estis raportite pri du-jara periodo.<ref>{{citaĵo el la reto | aŭtoro=J Royston | dato=2011-02-25 | url=http://www.thisisderbyshire.co.uk/news/Don-t-allow-valuable-museum-sacrificed/article-3268056-detail/article.html | titolo=Don't allow this valuable museum to be sacrificed | eldonisto=This Is Derbyshire }}</ref>
Linio 63:
* [http://www.derby.gov.uk/LeisureCulture/MuseumsGalleries/Derby_Museum_and_Art_Gallery.htm Oficiala retejo de Muzeo kaj artgalerio de Derby]
 
<br {{clear=all>}}
{{Derby}}