Batalo de la Marno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 40 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q190712)
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right → |dekstra per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Battle of the Marne - Map.jpg|thumbeta|rightdekstra|275px|Batalo de la Marno]]
La '''batalo de la Marno''' (alikonata kiel la '''miraklo de la Marno''') estis unu el la plej gravaj bataloj de la [[unua mondmilito]], kaj okazis ekde la [[6-a de septembro|6-a]] ĝis la [[12-a de septembro]] [[1914]] ĉirkaŭ la rivero [[Marno]]. La batalo de la Marno estis grava turnopunkto de la Unua mondmilito : je la fino de aŭgusto 1914, la tuta alianca armeo de la okcidenta fronto devis retreti direkte al [[Parizo]], dum la du ĉefaj germanaj armeoj sukcese eniris Francion.
 
La ofensivon gvidis la franca armeo kaj la brita Ekspedicia Armeo kontraŭ la [[Germanio|germana]] armeo estrita de [[Helmuth Johannes Ludwig von Moltke|Helmuth von Moltke]].
 
Komence de septembro, la germana armeo jam estis en proksimo de 50  km al Parizo, dum la francaj taĉmentoj retiriĝis dum 10-12 tagoj preter la Marno. Parizo jam komencis sin prepari al defendo kontraŭ la germana sturmatako, kiam la franca generalo [[Joseph Joffre]] decidis riski kontraŭatakon.
 
[[Dosiero:Taxis of the Marne.jpg|thumbeta|la famaj taksioj kunportas francajn soldatojn al la fronto. ]]
 
Matene, la 6-an de septembro, la 6-a franca armeo - gvidata de generalo Michel-Joseph Maunoury - flankenatakis la 1-an armeon de la germana generalo Alexander von Kluck. Kiam armeo de Kluck turniĝis por kontraŭiri la atakon, estiĝis 50  km larĝa libera strio inter la la 1-a kaj 2-a germanaj armeoj. La aliancanoj tuj eluzis tiun fendon kaj enpenetris la 5-a franac armeo kaj unuoj de la britaj ekspediciaj fortoj.
 
La 7-an kaj 8-an de septembro, armeo de Maunoury fortiĝis kun sesmil soldatoj, kiujn liveris – dufoje pendlante – 600 taksioj el Parizo (tio estis la unua fojo en la historio, kiam oni liveris la soldatojn per [[aŭtomobilo]]j.
 
La 8-an de septembro, la 5-a franca armeo gvidata de Franchet d'Espery surprize atakis nokte kontraŭ la 2-a germana armeo kaj larĝigis la fendon.
 
La germanoj devis retiriĝi la 10-an de septembro kaj fosis tranĉeojn kaj komenciĝis la [[sidmilito]], kiu karakterizis dum 3 jaroj la okcidentan fronton.
 
La fiasko signifis malsukceson de la Schlieffen-plano, kiu celis rapidan okupon de Francio kaj poste rapidan alilokigon de la fortoj kontraŭ Rusio.
 
La malsukceson de la germanoj kaŭzis, ke la aliancanoj detruis telefonajn liniojn, telegrafojn, tiel la komunikado malfacilis. Alia faktoro estis, ke la germanoj tiam ne uzis aviadilon por skoltado.
 
 
Okazis [[dua batalo de la Marno]] ekde la [[15-a de julio|15-a]] ĝis la [[18-a de julio]] [[1918]].