Orpluvio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, [[File: → [[Dosiero: per AWB
Linio 20:
}}
 
La '''Eŭrazia orpluvio''' aŭ simple '''Orpluvio''' (''Pluvialis apricaria'') estas [[specio]] el la [[ĥaradrioformaj]] birdoj, genro [[pluvio]].
 
== Aspekto ==
Ĝi grandas 27-29 27–29 cm, havas enverguron de 66 ĝis 77  cm kaj pezas ĝis 200 gm. Sur ties dorso ksj krono aperas orkoloraj makuloj, densaj makuletoj. La norda subspecio havas somere nigrajn kapoflankon, gorĝon, bruston kaj ventron. La nigrajn kolorojn disigas de la dorsa flanko larĝa, tutkorpa blanka zono ekde la frunto ĝis la subvosto. Tiu blankega zono – kune kun flaveco dorsa- diferencigas la orpluvion disde la [[Arĝenta pluvio]], kiu havas blankan zonon nur ĉe la kapo kaj disde la [[Amerika orpluvio]], kiu havas ĝin nur ĝis la brusto. La suda subspecio portas somere nur malgrandan makulon surbruste kaj la blanka strio estas ne tiom karakteriza. En ĉiuj la nigro de vizaĝo kaj ventro estas pli ampleksa ol tiu de brusto kiu povas esti nur fadeno inter tiuj.
 
La suba korpo kaj la kapoflanko de ambaŭ subspecioj estas vintre helaj, la brusto kaj la dorsa estas orbrune makulitaj. Beko kaj kruroj estas nigraj.
Linio 45:
 
== Reproduktado ==
[[FileDosiero:Pluvialis apricaria MHNT.jpg|thumbeta|'' Pluvialis apricaria'']]
Paroj estas kutime dumvivaj. Masklo estas teritoriema kaj fosas kelkajn truojn surplanke el kiuj la ino elektas unu, ĉirkaŭ kie ambaŭ ceremonias. Post seksumado, la ino grandigas kaj kovras la truon per herboj. La ino demetas 3 aŭ 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas kaj post unu monato okazas eloviĝo kaj tuje [[elnestiĝo]] al manĝejo. Post alia monato la idoj jam havas plenan plumaron kaj post unu jaro ili povas bredi siafoje.