Kartveloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jaqeli (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, [[File: → [[Dosiero: per AWB
Linio 1:
[[FileDosiero:Georgians (compilation).jpg|260px|thumbeta|Kartveloj]]
La '''kartveloj''' estas popolo, ĉefloĝantoj de [[Kartvelio]] (3,787 mln). en [[Rusia Federacio]] 130,7 mil (1992). Totala kvanto: 4,14 mln.
 
'''Nomo''': m:<!--Kiun lingvon aludas "m"?--> (ქართველები) kartvelebi; en:Georgians; fr:Georgiens; ru:Грузины (gruzini); tr:Gürcüler. Esperantaj alinomoj - georgoj, gruzoj.
 
'''Etnografiaj grupoj''': [[aĝarianoj]], [[gurianoj]], [[imeretianoj]], [[kartlianoj]], [[kaĥetianoj]], [[ĥevsuroj]], [[megreloj]], [[svanoj]], [[lazoj]], [[ĝavaĥoj]], [[mesĥoj]] k.a.
 
'''Origino'''. La plej granda kaŭkazlingva popolo - kartveloj - formiĝis el antikvaj aborigenaj triboj loĝantaj sur nuntempa teritorio de [[Kartvelio]]. En ĝia konsisto eniris ankaŭ parto de [[ĥaldeanoj]] ([[Urarto|urartanoj]]). Organa parto de kartvela nacio estas svanoj, megreloj kaj lazoj. La lastaj plimulte loĝas ekster Kartvelio, en nuntempa [[Turkio]]. Kartveloj konsistas de multaj etnografiaj grupoj. En centra provinco loĝas kartlianoj, kiuj donis la nomon al tuta lando - Sakartvelo.
 
'''Lingvo kaj vero'''. Lingvo: kartvela, apartenas al Kaŭkazia Familio. Kredantoj: precipe ortodoksuloj, malgranda parto - [[katolikoj]]. Kartveloj loĝantaj en [[Turkio]], [[Irano]] kaj [[Azerbajĝano]] estas [[muzulmanoj]].
 
'''Nacia kostumo'''. Ĉiu etnografia provinco estas karakterizata de sia tipo de nacia kostumo, sed ili havis komunajn trajtojn. Tradicia vira kostumo konsistis el <u>[[Aĥaluĥi]]</u> (katuna aŭ silka ĉemizo) kaj <u>[[Ĉoĥa]]</u> (longa lana vesto super ĝi). Surkape surmetadis diversspecajn ĉapelojn. Plej konataj estas grizkolora svana kaj nigra [[kaĥetia]] ĉapeletoj. La grava atributo de la vestaĵo estis <u>Ĥanĝali</u> ([[ponardo]]). Naciajn kostumojn nun oni ne portas. Iliaj uzantoj estas nur kolektivoj de kantaj kaj dancensembloj.