Hungaria familio: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
e
plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB
e (plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB)
[[Dosiero:Main belt i vs a.png|rightdekstra|thumbeta|300px|La Hungaria familio estas la grupo supra maldeksta (blue).<br />La keno de la [[asteroida zono]] estas ruĝa.]]
La '''Hungaria familio''' estas [[asteroida familio]] de la interna [[asteroida zono]], interne de la [[malpleno de Kirkwood]] ĉe 2,06 [[Astronomia unuo|astronomiaj unuoj]].
 
 
==Ecoj kaj devenoj==
Plejparto el la Hungariaj asteroidoj estas [[Asteroido#Klasado laŭ konsisto|E-tipaj asteroidoj]], tie estas similaj al la [[enstatito|enstatithavaj]] [[aĥondrito]]j kaj de granda [[albedo]], pli ol 0,3. Malgraŭ iliaj helecoj, oni ne povas vidi ilin eĉ per [[binoklo]]j pro iliaj malgrandecoj : 434 Hungario, plej granda ano, havas ĉirkaŭ 19 &nbsp;km de diametro. Ili tamen estas videblaj per malgrandaj teleskopoj de amatoraj astronomoj.
 
La deveno de la Hungaria familio estas ŝuldata al la [[orbita resonanco]] 4:1 kun [[Jupitero (planedo)|Jupitero]], kiu kreas la [[malpleno de Kirkwood|malplenon de Kirkwood]] ĉe 2,06 AU. Interne de ĉi-tiu malpleno, la asteroidoj estas forte perturbataj pro la [[gravito|gravita]] kampo de [[Marso (planedo)|Marso]], kiu, dum la vivdaŭro de la [[sunsistemo]], forpelis ĉiujn korpojn krom tiuj kiuj estas sufiĉe malproksimaj de la orbita ebeno de Marso por ke la gravita influo de tiu planedo estu pli malgranda.
 
Tio lasas do grupon da asteroidoj interne de la resonanco 4:1 kun grandaj [[klinangulo]]j, sed malgrandaj discentrecoj. Kelkaj anoj de la Hungaria familio estas [[marsrenkonta asteroido|marsrenkontaj asteroidoj]] kaj povos esti forpelataj el la sunsistemo pro la influo de Marso.
 
Sur grandaj tempdaŭroj, ŝanĝoj de la discentreco de la marsa orbito<ref>[http://main.chemistry.unina.it/~alvitagl/solex/MarsDist.html Distanco inter Marso kaj Tero]{{lingvokodo|en}}</ref> estigas malaperon de la Hungariaj asteroidoj. Kiam tiu discentreco estas granda (kiel en la nuna epoko), Marso pelas tiujn asteroidojn al pli discentraj orbitoj kies suprenira [[nodo (astronomio)|nodo]] estas proksima de la longitudo de la [[apoapsido]] de Marso. De tio, post milionoj da jaroj, rezultas la formiĝo de [[amora asteroido|amoraj]] kaj [[terrenkonta asteroido|terrenkontaj asteroidoj]] kun malgranda vivdaŭro.
23 504

redaktoj