Akvedukto de Segovio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right → |dekstra (2) per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:AcueductoSegovia04.JPG|300px|rightdekstra|thumbeta|Vidaĵo de la Akvedukto.]]
[[Dosiero:Acueducto de Segovia 01.jpg|300px|rightdekstra|thumbeta|Vidaĵo de la Akvedukto.]]
 
La '''Akvedukto de Segovio''' (vere ĝi nomiĝas ''la ponto de la [[akvedukto]]'') estas unu el la plej signifaj kaj plej bone konservataj monumentoj konstruitaj de la [[Romio|romianoj]] en [[Iberio]]. Ĝi estas la plej grava [[simbolo]] por la urbo kaj loĝantoj de [[Segovio]] ([[Kastilio-Leono]], [[Hispanio]]), kio evidentiĝas en la urboŝildo kie ĝi aperas.
Pro manko de la enskribaĵo, kiu antaŭe estis en la atiko de la akvedukto, ne eblas scii la ekzaktan [[epoko]]n kiam ĝi estis konstruata. La esploristoj pensas ke tio eble okazis inter la dua duono de la [[1-a jarcento]] kaj komence de la 2-a jc., en epoko de la [[imperiestro]]j [[Vespasiano]] aŭ [[Nerva]]. La origino de la urbo ne estas konata. Tamen, oni havas la informon ke ĝi estis loĝata de la [[vakceo]]j antaŭ ĝia konkero.
La [[akvedukto]] de Segovio kondukas la akvon de la fonto [[Fuenfría]], kiu troviĝas en la proksima [[montaro]] je 17  km de la [[urbo]], en loko nomata [[La Acebeda]]. Ĝi trakuras pli ol 15  km antaŭ la alveno en la urbon.
Ĝi estas la plej grava arkitektura mejloŝtono de la urbo. Ĝi ĉiam estis funkcianta tra la jarcentoj kaj eble pro tio ĝi konserviĝas tiom bone en la nuntempo. Ĝi provizis la urbon kaj pli konkrete ĝian [[Alkazaro de Segovio|Alkazaron]].