Mariano Rajoy: Malsamoj inter versioj

41 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
e
Korekto de ligilo
e (Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj)
e (Korekto de ligilo)
La [[30-a de aŭgusto|30-an aŭgusto]] de [[2003]] oni anoncis la elekton de Rajoy kiel kandidaton de la Popola Partio por la nacia balotado de marto de 2004, post la decido de Aznar ne rekandidatiĝi.
 
Rajoy klopodis prezenti sin kiel la kandidato, kiu pli bone estis povonta garantii la lukton kontraŭ la terorismo de [[ETA]] kaj la unuecon de Hispanio. La atenco de [[Al-Kaida]] en [[Madrido]] okazinta la [[Madridaj atakoj de la 11-asa de marto 2004|11-an de marto]], nur tri tagojn antaŭ la balotado, plifortigis la kritikojn kontraŭ la konservativa registaro por la implikiĝo de Hispanio en la invado de Irako. Tamen, la Popola Partio unue neis la aŭtorecon de Al-Kaida kaj kulpigis la eŭskan terorisman grupon ETA pri la atenco. Tiu sinteno de la PP motivis akuzojn pri mensogemo kaj manipulo por eviti malvenki je la balotado. Rajoy malvenkis kontraŭ la socialisma kandidato, [[José Luis Rodríguez Zapatero]].
 
Konfirmita kiel ĉefgvidanto de sia partio, li denove kandidatis kaj malvenkis en la postaj parlamentaj balotoj en [[2008]], denove kontraŭ Rodríguez Zapatero.
955

redaktoj