Pretoro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e migrateToWikidata at d:q172907 |
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |left| → |maldekstra| per AWB |
||
Linio 3:
----
[[Dosiero:Modell Praetorium, Cologne.JPG|
'''Pretoro''' [[latina lingvo|latine]] ''praetor'', en la [[Romia Imperio]] origine estis la ĉefa oficiro de ĉiu fortikaĵo de la romia armeo. Li rezidis en la [[pretorejo]], [[latina lingvo|latine]] ''praetorium'', la centro de la fortikaĵo, kiun, ekkonstruante konstruaĵon, la soldatoj ĉiam unue konstruis.
En la [[Romia Respubliko]], la pretoroj estis altrangaj funkciuloj de la ŝtatoj, kiuj elektiĝis ĉiam nur por la daŭro de unu jaro. Poste, ankaŭ dum la epoko de la [[Romia Imperio]], inter la pretoroj inter alie la estroj de la romiaj provincoj.
[[Dosiero:SenecaELWI.jpg|
Ekde la jaro [[-367|367]] antaŭ Kristo unue ekzistis la posteno de unusola pretoro en la ŝtato: la ''praetor urbanus'' respondecis pri la juro de la ĉefurbo Romo: li preparis procesojn, tiam transdonis la kazojn al la popole elektitaj juĝistoj ''(iudices selecti)'' kaj fine deklaris la [[verdikto]]jn. Dum la jaro [[-247|247]] antaŭ Kristo aldoniĝis la ''praetor peregrinus (peregrinus'' = fremdulo), kiu zorgis pri juraj disputoj inter romianoj kaj ne-romianoj. Dum [[-227|227]] ekestis la unuaj pretoraj postenoj por la gvidado de la unuaj du romiaj provincoj, [[Sardinio]] kaj [[Sicilio]], kaj dum [[-197|197]] aldoniĝis du pliaj provincestraj pretoraj postenoj por la novaj provincoj [[Hispania citerior]] kaj [[Hispania ulterior]]. Tiumomente do ekzistis ses pretoroj.
Ĝis la jaro [[-81|81]] la nombro de pretoroj malgraŭ kreska nombro da provincoj restis sama, sed tiujare altiĝis unue al 8 kaj poste al 10. Dum la epoko de la [[Romia Imperio]] la nombro de la jure respondecaj pretoroj alternis inter 10 kaj 18, kaj la provincestroj oficiale ne plu havis tiun titolon, kvankam iliaj palacoj en la provincaj ĉefurboj daŭre nomiĝis [[pretorejo]]j.
|