RAG Aktiengesellschaft: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
La '''RAG Aktiengesellschaft''' (iam ''Ruhrkohle AG'') estas germana entrepreno laŭ formo de akcia societo kun sidejo en [[Herne]]. Origine ĝi aktivis en la [[karbo]]minado, sed dum la lastaj jaroj ĝi akiris resp. aĉetis ankaŭ fortan ĥemiaĵobranĉon kaj aktivis krom tio en la konstruo de elektrocentraloj kaj sur la nemoveblaĵa kampo. La 14-an de septembro 2006 ĝi elmembrigis la tiel nomatan „blankan kampon“, t.e. la nekarbajn branĉojn ĥemio, energio kaj nemoveblaĵoj, en la RAG Beteiligungs AG, kiu la 12-an de septembro 2007 alinomiĝis ''Evonik''; ĝi entenas la profitdonajn ekonomiajn kampojn. La kampo de la mortanta karboekspluato restas ĉe la subfirmaoj ''RAG Deutsche Steinkohle AG'', kiu tenas la restajn karbominejojn en la [[Ruhr-Regiono]], kaj [[karbominejo]]n [[Ibbenbüren]]. Tiuj ricevas ŝtatajn subvenciojn por la karbominado en la restantaj germanaj minejoj. En 2007 RAG Aktiengesellschaft kaj Evonik Industries transiĝis en posedon de la RAG-Stiftung, [[fondaĵo]], kiu ĝuas impostajn privilegiojn.
 
[[Kategorio:entreprenoj en Germanujo]]
[[Kategorio:minadoEntreprenoj en Germanujo]]
[[Kategorio:Minado]]
[[Kategorio:Herne]]
[[Kategorio:Essen]]