Gloto: Malsamoj inter versioj

6 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
e
plibonigadeto per AWB
e (Roboto: Forigo de 25 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q374418))
e (plibonigadeto per AWB)
'''Gloto''' estas la interspaco inter la [[voĉkordoj]] ([[voĉlipoj]]) en la [[laringo]]. Ĝia longeco estas tipe 20 [[mm]] ĉe [[viro]]j, 15  mm ĉe [[virino]]j kaj 5  mm ĉe [[bebo]]j. Ĝi estas plej vaste malferma dum enspirado. Ĝi fermiĝas kaj malfermiĝas reflekse dum [[tuso|tusado]]. Ĝi fermiĝas kiam nutraĵo minacas eniri la [[traĥeo]]n kaj por stabiligi la [[diafragmo]]n kiam oni aktivigas la ventrajn muskolojn.
 
Dum [[parolado]], la vasteco de la gloto varias. Fermita ĝi estas dum la produktado de glota [[plozivo]] kaj [[ejektivo|ejektivaj konsonantoj]]. Kiam la interna [[tensio]] de la [[voĉlipoj]], ilia adukcia stato kaj la premdiferenco aŭ aerfluo tra la gloto ĝuste kombiniĝas, estiĝas [[vibrado]] de la voĉlipoj. Tiam la vasteco de la gloto oscilas inter [[maksimumo]] kaj [[minimumo]].
 
En normala brustvoĉo, la gloto plene fermiĝas dum fazo de la [[vibrado|vibra ciklo]].
 
En [[lika voĉo]], kiu estas pli kutima ĉe virinoj ol ĉe viroj kaj uzata por esprimi elkorajn [[sento]]jn, kaj ankaŭ en falseta voĉo, la gloto ne plene fermiĝas dum vibra ciklo.
 
Dum [[flustrado]], la gloto tipe estas plejparte fermata (en sia antaŭa parto), sed restas malferna triangulo inter la aritenoidaj [[kartilago]]j kiuj konsistigas la malantaŭan fikspunkton de la [[voĉlipoj]] kaj [[voĉkordoj]].
 
Dum la fortena [[fazo]] de senvoĉaj konsonantoj, la voĉlipoj estas abdukciataj kaj streĉigataj. Tiu streĉigo ankaŭ kaŭzas ioman altigon de la voĉfrekvenco ([[tonalteco]]) en sekva [[vokalo]]. La glota malfermo estas pli vasta dum la fortena fazo de aspiraciaj [[plozivo]]j ol ĉe plozivoj ellasataj sen [[aspiracio]].
 
[[Kategorio:Fonetiko]]
23 504

redaktoj