Ĵerzejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |left| → |maldekstra| (2) per AWB
Linio 42:
'''Ĵersejo''' (angle : ''Jersey'' [{{IPA|ˈdʒɜːzɪ}}], de la [[Latina lingvo|latina]] vorto ''Insula Caesarea'', do "insulo cezara") estas la laŭ areo kaj laŭ nombro de enloĝantoj plej granda el la [[Manikinsuloj]] de [[Britio]], loĝata de proksimume 90.000 homoj. Ĝi situas en la [[Manika Markolo]] 20 kilometrojn norde de la marbordo de [[Francio]]. Jersey konsideriĝas la plej sunoriĉa el ĉiuj britaj insuloj kaj konatas pro siaj vastaj plaĝoj.
 
La insulo Ĵersejo, kune kun la neloĝataj [[Manikinsuloj]] ''Minquiers'' kaj ''Ecréhous'', formas la memadminstran distrikton ''Bailiwick of Jersey'' (angle) aŭ ''Bailliage de Jersey'' (france), "voktujo Ĵersejo", ligitan al la brita reĝa familio. La ĉefurbo de la distrikto estas [[Saint Helier]].
 
== Klimato kaj plantaro ==
 
[[Dosiero:Pre Noir.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|<center>herbejo de [[orkideo]]j]]
La insulo havas mildan klimaton, kiun kaŭzas la relative varma akvo de la [[golfa marfluo]] alportata el la [[Meksika Golfo]]. La someroj modere varmas, sed la aŭtunoj, vintroj kaj printempoj signife pli varmas ol en kompareble nordaj regionoj de la eŭropa kontinento. Pro tiu milda klimato kune parte kreskas plantoj de la [[mediteranea klimato|mediteranea klimata zono]] - ekzemple [[palmo]]j, [[draceno]]j, [[kamelio]]j) - kaj parte plantoj de norda Eŭropo - ekzemple [[genisto]]j, [[filiko]]j kaj [[pino]]j. Sur la insulo ankaŭ krestas sovaĝaj [[orkideo]]j, ĉefe en la naturprotektata zono ''Pré Noir'' ĉe la okcidenta marbordo. La plej granda parto de la insulo estas aŭ agrikulture utiligata aŭ kovrata per domoj, stratoj kaj placoj. Aparte en la pli etaj loĝlokoj la privataj domoj ofte ĉirkaŭiĝas de belaj ĝardenoj aŭ parkoj. De la antaŭaj arbaroj restas nur etaj restaĵoj en la insulaj valoj. Ĉe parto de la marbordo, ĉefe en la nordo, troveblas krutaj [[klifo]]j, kie kreskas [[genisto]]j, [[filiko]]j kaj etaj arbustoj. Eblas migre ekkoni ilin per la tiel nomataj "klifaj padoj" (angle "cliffpathes"), startante ekzemple en la golfetoj Plémont Bay aŭ Bouley Bay). En la sudokcidento ankaŭ troveblas sablaj [[duno]]j.
 
[[Dosiero:Jerseyklippen.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|<center>Klifoj ĉe la nordokcidenta marbordo]]
Rimarkindas la granda diferenco de ĝis 12 metroj inter malalta kaj alta [[tajdo]]. La areo de rokoj kaj de [[vadomaro]] senakvaj dum malalta [[tajdo]] povas esti ampleksaj, aparte en la sudoriento de la insulo.