Haĉiko: Malsamoj inter versioj

7 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 jaroj
e
plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (3) per AWB
e (plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (3) per AWB)
[[Dosiero:Hachiko.JPG|thumbeta|upright|Hachiko (foto sen dato)]]
'''Haĉiko''' (忠犬ハチ公 [ĉuken Haĉiko], ''la fidela hundo Haĉiko'', laŭlitere "Haĉiko" signifas ''okan princon''; nasko: 10a de novembro 1923 en [[Odate]], [[Gubernio Akita]]; 1935-03 en [[Tokio]]) estis [[Japanio|japana]] [[akita-hundo]].
 
Haĉiko naskiĝis la 10-an de novembro 1923 en [[Odate]] en la [[gubernio Akita]]. Lia posedanto, profesoro [[Hidesaburo Ueno]], kunprenis lin en 1924 al [[Tokio]]. Ĉiuvespere, je sama horo, Haĉiko iris al la stacidomo {{Stacio|Ŝibuja}} kaj tie atendis, ĝis la profesoro alvenis kaj ili kune hejmen iris. Okazis, ke la profesoro alvenis pli malfrue, pro specialaj okazoj. Tiam Haĉiko atendis kviete, ĝis la profesoro alvenis.
 
[[Dosiero:Shibuya_Station_in_Pre-war_Showa_era.JPG|thumbeta|Stacidomo {{Stacio|Ŝibuja}} tiam]]
[[Dosiero:Hachiko's grave in the Aoyama cemetery, Minatoku, Tokyo, Japan.jpg|thumbeta|tombo de profesoro Hidesaburo Ueno en la tombejo Aojama en Tokio.]]
 
La 21-an de majo 1925 la profesoro mortis pro cerebra atako dum universitata prelego. Haĉiko atendis longe ĉe la stacidomo, sed la profesoro ne venis. Post pli ol du horoj Haĉiko fine hejmen iris sola. Ĉiutage Haĉiko denove iris je la preciza tempo al la stacidomo kaj atendis longe. Kikuzaburo Kobajaŝi, ĝardenisto de la profesoro zorgis pri Haĉiko. Tio daŭris dum jaroj, preskaŭ dek jaroj, ĝis la morto de Haĉiko en 1935.
* [[Argos (hundo)]]
* [[Greyfriars Bobby]]
 
 
[[Kategorio:Hundoj]]
23 504

redaktoj