Tempio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lijaŭ (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Tempio.png|thumbeta|<center>la tempia regiono]]
La '''tempio''' ([[latine]] ''tempus'', plurale ''tempora'', adjektive ''temporalis'') estas flanka regiono de la [[kapo]], inter la [[okulo]] kaj la [[orelo]]. Batoj kontraŭ tiu parto de la [[kranio]] estas aparte damaĝaj, ĉar sub la krania osto tiuregione situas la meza kaj interna partoj de la orelo kaj kompreneble la cerbo. La [[germana]] termino "Schläfe" (de la vorto ''"Schlaf"'', dormo) aludas al tio, ke la dormanto kuŝas aparte sur tiu kapoparto
 
== Anatomio ==
La tempia regiono ([[latine]] ''regio temporalis'') karakteriziĝas de la anatomiaj detaloj de la [[tempia osto]] ([[latine]] ''os temporale''). Temas pri la malantaŭa parto de la [[arko zigoma]] (''arcus zygomaticus'') kaj la [[tempia fosaĵo]] (''fossa temporalis''). En la fosaĵo situas unu el la muskoloj necesa por maĉado, la [[tempia muskolo]] (''musculus temporalis''). Apud la tempia osto ankaŭ la granda alo de la [[sfenoida osto]] (''os sphenoidale'') konsistigas la ostan strukturon de la regiono.
 
La nervoj de la regiono estas la [[orelo-tempia nervo]] (''nervus auriculotemporalis'') kaj la [[zigomo-tempia branĉo]] (''ramus zygomaticotemporalis'') de la [[zigoma nervo]] (''nervus zygomaticus''). La tempia muskolo ricevas siajn impulsojn de la profundaj tempiaj nervoj (''nervi temporales profundi'') de la [[mandibla nervo]] (''nervus mandibularis'').
 
La surfacaj partoj de la tempia regiono ricevas arterian sangon kaj do oksigenon de la [[surfaca tempia arterio]] (''arteria temporalis superficialis''), branĉo de la ekstera karotida arterio (''arteria carotis externa''). La profundaj partoj ricevas arterian sangon de la [[profundaj tempiaj arterioj]] (''arteriae temporales profundi''), kiuj estas branĉoj de la [[makzela arterio]] (''arteria maxillaris'').
Linio 11:
== "Grizaj tempioj" ==
 
La esprimo "grizaj tempioj" ne aludas al la tempio mem, sed nur al la harkoloro en tiu kapoparto, kiu dum la proceso de aĝiĝo aparte ĉe viroj komencas griziĝi ĉi-tie. Laŭ iuj homoj tiuj grizaj tempioj asociigas iuspecan vivosperton kaj patrecan zorgon pri la proksimaj homoj; objektive ili simple estas signo de aĝiĝo kaj forkonsumiĝo de iu mineraloj el la homa korpo.
 
[[Kategorio:Anatomio]]