Volapuko kaj Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
remeto de kompara tabelo, por kies forigo la IPulo ne menciis kialon
e plibonigadeto, anstataŭigis: [[kategorio: → [[Kategorio: (3) per AWB
Linio 51:
===Influo al elekto de fontolingvoj===
 
[[Bernard Golden]] notas ke alia influo de Volapuko al Esperanto estas la elekto de [[fontolingvo]]j: [[pra-esperanto]] havis pli latinan karakteron ol la Esperanto de 1887, kaj la elekto de ĝermandevenaj radikoj en Esperanto plej kredeble estis influita de la pli ĝermandevena [[vortprovizo]] de Volapuko. <ref>Kiselman, Christer. Recenzo de Konciza Gramatiko de Volapuko - Gramat brefik Volapüka. Monato, septembro 1995, p. 23</ref>
 
===Influo al 15-a regulo===
Linio 59:
Diras [[Bernhard Pabst]] , {{Cquote| ...historie la 15-a regulo de Esperanto estas reago al la spertoj faritaj per Volapuko, kiu rapide rigidiĝis, ĉar ĝia iniciinto Schleyer klopodis monopoli la decidojn pri necesa pluevoluo je si mem.<ref>Pabst, Bernhard: La 15-a regulo. Spertoj kaj konsiloj pri terminfarado en Esperanto. Bonn: La aŭtoro 2002</ref>}}
 
Zamenhof diris
 
{{Cquote| En Volapuk, ..., ĉiu nove bezonata vorto nepre devas esti kreita de la aŭtoro ... Tio ĉi ne sole donas grandegan nombron da tute superfluaj vortoj por lernado, sed faras ĉian disvolviĝan paĝon de la lingvo ĉiam dependa de ĝia aŭtoro aŭ de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank'al la plena seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank'al la regulo, ke ĉiuj vortoj "fremdaj", kiuj jam de si mem estas internaciaj, estas uzataj senŝanĝe egale kiel en la aliaj lingvoj, ― ne sole grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por lernado, sed la lingvo ricevas la eblon disvolviĝadi eterne ĉiam pli kaj pli, sen ia dependo de la aŭtoro aŭ de ia Akademio.|4=''[[Esenco kaj estontenco de la ideo de lingvo internacia]]''}}
Linio 67:
==Influo al Sufiksoj==
 
Ekzistas en Volapuko regulo, kiu volas, ke la sufiksoj komenciĝu per vokalo kaj finiĝu per konsonanto. Ŝajnas al kelkaj homoj, ke Zamenhof inspiriĝis de Volapuko, kiam li forĝis siajn sufiksojn : ankaŭ en Esperanto ili komenciĝas per vokalo kaj finiĝas per konsonanto. La granda diferenco troviĝas en tio, ke en Volapuko ili estas plejparte arbitre forĝitaj, dum en esperanto ili ofte inspiriĝas de sufiksoj aŭ vortetoj, kiuj ekzistas en la naciaj lingvoj. Plia influo de Volapuko al Esperanto estas la bezono de sufikso por la landnomoj (-uj- kaj -i-).
 
===Sufiksoj -UJ- kaj -I-===
Linio 105:
*b. Li-ogoloms? (Ĉu li iros?)
 
Zamenhof tamen preferis uzi la polan partikulon. Kun la formo ''ĉu'' ĝi aperis jam en 1881-1882 en teksto de la dua pra-Esperanto. Same kiel sia pola [[etimo]] ''czy'', la Esperanta demanda [[adverbo]] aŭ partikulo ''ĉu'' staras ĉe la komenco de aserta frazformo, ne havanta alispecan demandan adverbon. Per tiu ĉi rimedo Zamenhof evitis la bezonon uzi trian metodon formuli demandajn frazojn, nome per inversigo de la vortordo kiel en la [[germana lingvo]].<ref>Golden, Bernard. Demandaj formoj en Esperanto. Espero Katolika 1-2. 1984 </ref>
 
===Influo al korelativoj===
 
Gaston Waringhien <ref name="GW"/> ankaŭ rimarkis la provon ĉe Zamenhof tabeligi la vortojn, kiujn ni hodiaŭ nomas [[korelativo]]jn. Estas simileco ekzistanta inter la esperanta korelativa tabelo kaj multaj volapukaj tabeloj.
 
En la volapuka vortaro estas la vorto ''ki'', kiu estas tiel difinita : demanda prefikso. Demandajn vortojn formas tiu prefikso. En Volapuko la finiĝo de la [[adjektivo]]j estas ''-ik''. Ekivalento en Esperanto : a. Uzante la eŭfonian literon m Volapuko formas la demandan vorton ''kimik'', al kiu oni respondas per adjektivo. Esperanta ekvivalento : ''kia'' al kiu oni ankaŭ respondas per adjektivoj. En Volapuko la finiĝo de la adverboj estas o; ''Kimiko'' atendas [[adverbo]]n kiel respondon. Esperanta ekvivalento: ''kiel'' al kiu oni respondas per adverboj.
Linio 150:
==Influo al verbsistemo==
 
[[Bernard Golden]] <ref>Golden, Bernard. The influence of Volapük on Esperanto as indicated by lexical data. Wiesbaden: Vieweg, 1980</ref> esploris la influon de Volapuko al Zamenhof. Al li estas evidente, ke Volapuko influis Esperanton, eble plej klare, kiam temas pri la karakterizaj vokaloj en la konjugacio de la verboj.
 
En Volapuko [[prezenco]] estas montrata per [[vokalo]] ''-a'' (kutime ĝi falas); [[imperfekto]] per ''- ä'', [[preterito]] per ''- e'', [[pasinta preterito]] ([[perfekto]]) per ''- i''; [[futuro]] per ''-o'', [[preterita futuro]] per ''- u'' ktp. Nu, oni rimarkas, ke almenaŭ kelkaj tempoindikaj vokaloj de Volapuko (prezenco en –a, unu el la preteritoj en -i, la futuro en o) ne retroviĝas en pra-Esperanto 1881-1882, sed retroviĝas en Esperanto 1887 (imperfekta formo en ''-e'' – proksima al la litero ''-ä'' de la sama tempoindiko en Volapuko - eble ekzistis en kelkaj fazoj de Esperanto, sed estis tiam malaperinta).
 
Oni ne povas scii, ĉu la volapuka tempoindika vokalsistemo vere influis la elekton de tiuj samvaloraj vokaloj ankaŭ en Esperanto de 1887: fakte oni povus atingi la samon surbaze de logika utiligo de la sinsekvo de la kvin vokaloj a, e, i, o, u (prezenco, imperfekto, preterito, futuro, imperativo), sed tio ne klarigas la kombinadon de precize tiuj vokaloj kun precize tia temposinsekvo (kial ne preterito, imperfekto, prezenco, imperativo, futuro, aŭ la malo?); oni povas ankaŭ imagi, ke vokalsinsekvoj de aliaj lingvosistemoj estus povintaj influi tiun elekton.
Linio 185:
 
==Referencoj==
<references />
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Pliaj fontoj] pri la influo de Volapuko sur Esperanto en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "volap" en "ĉiuj kampoj")
 
[[kategorioKategorio:volapukoVolapuko]]
[[kategorioKategorio:Historio de Esperanto]]
[[Kategorio:Interlingvistiko]]
[[kategorio:interlingvistiko]]
[[Kategorio:Komparato inter lingvoj]]