Bizanca arkitekturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (3), |right| → |dekstra|, |left| → |maldekstra| per AWB
Linio 4:
De la romia kaj paleokristana orientaj mondoj ĝi pluhavis kelkajn elementojn kiel iujn materialojn kiel ([[briko]] kaj [[ŝtono]] por eksteraj kaj internaj kovradoj de [[mozaiko]]j), arkoj de duona punkto, [[kolono]] kiel subtenilo, ktp., sed ili havigis ankaŭ novajn trajtojn inter kiuj elstaras la nova dinamisma koncepto de elementoj kaj nova lokiga sento kaj, super ĉio, ties plej grava havigo, la sistema uzado de la volba kovrilo, ĉefe kupolo sur pendentivoj, tio estas, sferaj trianguloj en la anguloj kiuj faciligas la transiron de la kvadrata bazo al la cirkla de la [[volbo]]. Tiujn duonsferajn volbojn oni konstruis per samcentraj linioj de [[briko]], kiel kronoj de malkreskantaj radioj plifortigitaj ekstere per mortero, kaj oni planis ilin kiel [[simbolo|simbola]] imago de la dia mondo.
 
[[Dosiero:San Vitale 00.jpg|300px|thumbeta|leftmaldekstra|<center>Kapitelo kun cimatio.]]
Alia havigo de granda graveco estis la dekorado de kapiteloj, el kiuj estis kelkaj diversaj tipoj; kiel tiu tipo teodosiana kiu estas romia heredaĵo uzita dum la [[4-a jarcento]] kiel evoluo de la [[korinta ordo|korinta]] kaj elhakita per trepano, simile al vespujoj; alia vario estis la kuba kapitelo de ebenaj flankoj dekorita per duflankaj bildoj. Ambaŭkaze estis deviga la lokigo sur ili de cimatio aŭ piramidtrunka ero dekorita per diversaj kristanaj bildoj kaj simboloj.
 
Linio 17:
Ne estis Konstantinopolo la ununura grava centro de la bizanca arto en tiu unua Orepoko de Bizanco, ekzemple estas mencienda [[Raveno]] (ĉefurbo de la [[Bizanca Imperio]] en Okcidento ekde la [[6-a jarcento]] ĝis la [[8-a jarcento]]), la okcidenta regiono situa en la nordoriento de la itala duoninsulo, en la bordoj de la maro Adriatiko, apud Venecio.
 
[[Dosiero:Byggnadskonsten, San Vitale i Ravenna, Nordisk familjebok.png|thumbeta|250px|Bazo de Sankta Vitalo de Raveno.]]
La bizancaj preĝejoj de Raveno prezentas du modelojn: unu klare inspirita en Konstantinopolo rilate la preĝejon de la Sanktoj Sergio kaj Bako, tiu de la [[preĝejo de Sankta Vitalo en Raveno]] ([[538]]-[[547]]), kiu, same kiel ties modelo, estas de okangula bazo kun ĉirkaŭira navo inter altegaj subapogiloj kaj kun duoncirkla plilongigo ĉekape, antaŭ la [[absido]] de la [[antaŭaltaro]]; ĉepiedoj ĝi havas grandan atrion kun flankaj turoj. En tiu preĝejo de Sankta Vitalo jam aperas la plej karakteraj trajtoj de la stilaro de la mezepoka arkitekturo de Okcidento, ĉefe pri tiu rilata al la vertikala senso de la konstruo domaĝe de la antaŭa ĝistiama horizontaleco. La aliaj bizancaj preĝejoj de Raveno montras prakristanan influon pro siaj bazilikaj strukturoj kun ebena kovrilo. Ili estas la [[preĝejo de Sankta Apolinaro en Klaso]] kaj la [[preĝejo de Sankta Apolinaro la Nova]], ambaŭ de la unua duono de la [[5-a jarcento]] kaj kun elstaraj mozaikoj.
 
Linio 24:
En [[Italio]] elstaras la antaŭe menciita baziliko de Sankta Marko de Venecio, de la jaro [[1063]], bazo de [[greka kruco]] enmetita en rektangulo kaj kovrita de kvin kupoloj sur [[tamburo]], unu sur la kruccentro kaj kvar en la brakoj, simile en sia strukturo al la malaperita preĝejo de la Sanktaj Apostoloj de Konstantinopolo. En tiu Dua Orepoko la bizanca arto disvastiĝis al la rusa zono de Armenio; en Kievo oni konstruis la preĝejon de Sankta Sofio en la jaro [[1017]], laŭ la influo de la arkitekturo de [[Konstantinopolo]]; ĝi strukturiĝis en bazilika formo de kvin navoj finantaj en absidoj, en Novgorodo oni konstruis la preĝejojn de Sankta Jorĝo kaj de Sankta Sofio, ambaŭ de centra bazo.
 
[[Dosiero:St Basils Cathedral closeup.jpg|thumbeta|rightdekstra|250px|Detalo de kremlina katedralo]]
Dum la Tria Orepoko, inter la [[13-a jarcento]] kaj la [[15-a jarcento|15-a]] la bizanca arto plu disvastiĝis tra [[Eŭropo]] kaj [[Rusio]], kun hegemonio de bazoj de preĝejoj kovritaj de cepoformaj kupoloj sur cirklaj aŭ poligonaj tamburoj. De tiu epoko estas en Grekio la preĝejo de la Sanktaj Apostoloj de Saloniko, de la [[14-a jarcento]], la preĝejo de Mistra, en la Peloponezo, kaj kelkaj monaĥejoj de la Monto Athos.