Demiurgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
stilaj modifoj, vikipediecigo
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
'''Demiurgo''' en la antikva [[Grekujo]] estis laboristo sendependa, kaj jure libera kaj samtempe ne apartenanta al iu ajn kategorio. Lia prerogativo estis la praktikado, kun granda kompetenteco, de metio socie bezonata kaj aprezata, pro tio li ĝuis je aparta socia statuso pli enviinda ol la aliaj kategorioj (tetoj<ref>vidu la klarigon en la [[:it:Teti_Teti (sociologia)|itala vikipedio]] {{it}}</ref>). El tiu laborista funkcio, eble, la filozofoj inspiriĝis por doni nomon al kvazaŭ dia entaĵo kiu formis, laŭ iliaj vidpunktoj, kaj muldis la estaĵaron dresante kaj fleksante la originan mondan kaoson.
 
[[Dosiero:Lion-faced deity.jpg|eta|dekstra|150px|''Leonvizaĝa Demiurgo en figurado'' de [[Bernard el Montfaucon]].]]
Linio 7:
==Demiurgo laŭ la mitoj==
 
La figuro de Demiurgo sen kiu “ne eblas ke ĉiu estaĵo havu komencon“ ([[Timeo]], 28c) ne estas racipruve argumentita, sed enkondukita kiel versimila hipotezo. Temas alivorte pri mito, je kiu Platono, kaj aliaj, profitis por priskribi, intuiciige kaj preskaŭ imagige, anstataŭ per rigora demonstranta argumentado, aspekton de sia pensado aparte malfacile komunikebla kaj komprenigebla.
 
Demiurgo, “farinto kaj patro de la universo”, estas forto ordiganta, imitanta, mudlanta, transformanta, sed ne kreanta: Laŭ Platono, kiu rakontas pri mitoj, Demiurgo, iakvante, en ĝin stampante formon, vivigas la materion kaj ĝin igas animo de la kosmo.
Linio 21:
Al tiu [[diaĵo|dia]] artfarinto li donis la nomon Demiurgo, kiu en la platona [[filozofio]] funkcias kiel peranto inter la ''Ideoj'' kaj la ''Materio'' rompante la [[dualismo]]n. La demiurgo konceptiĝas, tial, la inteligento projektanta, kun la ideoj kiel modelo, kaj realiganta kiel ilo.
 
La Platonaj ideoj estas eternaj, necesaj, kaj antaŭekzistas ĉiun tempan originon. Ili estas la objekto de la vera intelektago ĉar “puraj formoj”: ili, do, estas sengeneraciaj kaj senkoruptaj, malsame ol la mondo sensebla kiu estas generata kaj koruptebla.
 
La sense perceptebla mondo, submetita al la “fariĝado”, devas necese deveni el principo, ĉar ne estas generato [[kaŭzo|nekaŭzata]]. Demiurgo, estante esence ligita al la ideo de [[Bono]], ne povas ordigi se ne la plej perfektan el la eblaj mondoj. Spite de sia ligo al la Bono, Demiurgo estas kondiĉita al “ontologia minoritato” de la sense perceptebla mondo. Do, Demiurgo ne kreas el nenio (latine: ''ex nihilo''), sed estas devigita limiĝi stampi la idean formon sur la materio antaŭekzistanta.
Linio 39:
Kiam la eono nomata ''Sophia'' (Saĝo) emanis sian partneran eonon, tiam naskiĝis la Demiurgo, aŭ la duonkreanto (en iuj gnostikaj tekstoj ĝi estas nomata ''[[Yalda Baoth]]'' aŭ ''Rex Mundi'' (Reĝo de la mondo), estaĵo kiu neniam devintus ekzisti, fakte ĝi ne apartenis al la Pleromo. Tiam la Uno generis du eonojn, nome Kristo kaj la Sankta Spirito, por savi la homaron el la Demiurgo. Kristo prenis la formon de homa kreaĵo (Jesuo) por instrui al la homaro la vojon por atingi la gnozon: la reveno al la Pleromo.
Ankaŭ la [[evangelio de Judaso]], la plejĵusa papirusa apokrifaĵo malkrovrita en Egiptujo, akirita kaj tradukigita iniciate de la [[National Geographic Society]], mencias eonojn kaj parolas pri la instruoj de Jesuo rilate ilin (vidu en [http://www.nationalgeographic.com/lostgospel/ The Lost Gospel] - enretan version de National Geographic, aŭ en [http://www.nationalgeographic.com/lostgospel/document.html] tekstojn [[kopta lingvo|koptalingvajn]]). Jesuo fajfas, ekzemple, laŭ pasaĵo de tiu evangelio, la disĉiplojn pro ilia preĝo adresita al diaĵo kiun ili kredas la vera Dio, kiu, male, vere estas la malbonfarinta Demiurgo.
 
La gnostikuloj, diritaj ''ofiti'' kaj ''naasenaj'' adoris serpenton ĉar, laŭ ilia interpreto pri Genezo 3,1, ĝi estis sendita de ”Sophia” (Saĝo) por konvinki la homojn al sinnutro per la malpermesita frukto de la arbo de sciado por akiri konscion almenaŭ egalan al tiu de ilia kreinto.
 
== Notoj ==
Linio 47:
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* [http://www.etymonline.com/index.php?l=d Angla etimologio]
* [http://www.ludanto.org/religio/religiaj_skriboj.shtml Evangelio laŭ Tomaso en ''Religiaj Skriboj'']
* [http://www.ueci.it/ (Pubblicazioni, ''Evangelio laŭ Judaso''] {{it}}
 
 
[[Kategorio:Filozofio]]