Senso (birdoj): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 1:
Ĉiuj [[organo|organoj]]j de birdoj montras perfektan adaptiĝon al ilia vivmaniero. El ĉiuj organoj de birdoj la plej gravan rolon en la adaptiĝo ludas la sensorganoj. La birdoj ricevas ĉiujn informojn pri la ĉirkaŭanta medio helpe de iliaj sensorganoj. La birdoj devas kongrui al siaj viv-cirkonstancoj. Tute aliaj organoj funkcias ĉe la tage aktivaj birdoj ol ĉe la noktaj aŭ de la [[akvobrdo|akvobirdoj]] kaj stepaj birdoj. La vivmaniero kaj evoluinteco de sensorganoj reciproke dependas unu de la alia.
 
La birdojn karakterizas la granda movkapablo, aktiva serĉado de la nutraĵo. Krom la grajnovoraj birdoj estas ĉasuloj aŭ kaptobirdoj, insektovoraj, nektarvoraj eĉ kadavrovoraj. La maniero, laŭ kiu la birdo atingas, kaptas, ricevas la nutraĵon, difinas la movmanieron de la birdoj. La ĉasuloj estas rapidaj, la grajnomanĝuloj malplie, ili ne bezonas rapidecon. Sed kia ne estus la nutriĝformo de la birdoj, ili devas havi la konvenajn sensorganojn. Por la kokedoj sufiĉas nur bona vid- kaj aŭdkapablo. La agloj devas vidi siajn estontajn nutraĵojn el kelkcent metroj, kaj la strigoj povas kapti la musojn en la nokta mallumo. La sentkapableco de la birdoj difinas ilian orientiĝokapablon.
 
Inter la vertebruloj la birdoj havas la plej perfektajn [[okulo|okulojn]]jn. Ili estas tute ne globformaj, kiel tiuj de la [[mamulo|mamuloj]]j. La formo de la birda okulo estas [[kaliko]]-forma interne kaj la ekstera surfaco ĝia forte elstaras. Ili konstruiĝas same el tri tavolo, sed la plej granda parto de la okuloj troviĝas en la okulkavoj de la [[kranio]]. Tial la antaŭa parto, la ekstera tavolo de la okuloj, la [[korneo]] kovras nur la malgrandan surfacon de ili. La pli malantaŭa parto de la ekstera tavolo de la okuloj estas pli fonta kaj signifa ol ĉe la mamuloj. La meza [[tavolo]] de la birda okulo ankaŭ estas la [[koroido]], kiel ĉe aliaj vertebruloj. Ĝi estas simila al tiuj de la vertebruloj. La plej malsimilaj el tri tavoloj inter la birdoj kaj al la vertebruloj estas la [[retino]]. Unue, ĝi havas pli grandan aktivan surfacon ol aliaj vertebruloj, due el ĝi elstaras la tielnomata [[pekteno]] „kombilo kiu havas grandegan signifon en la rimarko de la moviĝantaj objektoj. Sen ili la ĉasbirdoj ne povus ekvidi la estontan kaptaĵon. La pekteno amplifikas la diferencojn de la lumo falanta sur la flavan makulon (flava makulo estas la sentema parto de la retino) kaj tio helpas senti la moviĝantajn objektojn. La loko de la akra vidsento en la retino kaj la [[makulo]] estas la centra [[foveo]] (''fovea centralis''), malprofunda foseto en ĝi. La [[mamulo|mamuloj]]j havas nur unu foveon simile al la kokedoj, anasedoj kaj kantbirdoj kies vidkapablo ne troe diferencas de la mamuloj. La ĉasbirdoj (rabobirdoj), la velantaj birdoj kaj papagoj havas du foveojn, la hirundoj kaj ŝternoj havas tri. Sendube la lastaj birdoj vidas la plej bone el ta birdoj. Kiuj ne admiras la lertan ĉasadon de hirundoj en la [[aero]]? La [[lumo]], akceptata en la centra foveo per bastonetaj ĉelaj de la [[retino]], transformiĝas al kemia procedo, kaj ĝi en la cerbo formiĝas kiel bildo. La diverseco de ondlongoj de la lumo, la koloro, perceptiĝas per konusetaj ĉeloj de la retino. La denseco de la bildo (do dependas de la nombro de punktoj el la difinita areo de la respegulita objekto) ĉe la birdoj estas multfoje pli granda ol ĉe la mamuloj. La birdoj vidas pli multe da detaloj el la objekto ol la homo. La bildo, aliformiĝinta en la birda cerbo, estas pli perfekta, pli bone respegulita ol ĉe la mamuloj. La birda okulo -- ekzempleokulo—ekzemple (la okulo de rabobirdoj- havas ĉirkaŭ 1,5 milionojn da sentaj ĉeloj, kompare al la homo, kies retino enhavas nur 200 mil da sentaj ĉeloj. Tiel la birdoj, ĝenerale vidas pli akre ol la homoj. Multaj birdoj vidas tre bone malproksimen, la [[migra falko]] ekzemple vidas la korvon kaj turkan turdon el 1600 metroj. Krome, la birda okulo perceptas ĉirkaŭ 150 bildojn en sekundo, dum la homo nur 20 bildojn. Tiel la birdoj vidas la movon alie ol ni. Por la birdoj oni devas doni minimume cent bildojn dum sekundo, por ke ili vidu ĝin moviĝanta.
 
La okuloj de la birdoj ĝenerale troviĝas ambaŭflanke de la [[vizaĝo]]. Sed troviĝas birdoj, ekzemple la strigoj, kies okuloj estas antaŭ la vizaĝo. La plimulto de la birdoj vidadas plejparte monokule (t. e, ĉiu okulo vidas apartan parton de sia ĉirkaŭaĵo) sed nur malgrandan parton ili vidas binokule (ambaŭokule). Eĉ ekzistas birdoj, kiuj vidas la plenan [[panoramo]]n ĉirkaŭantan ilin, tia estas ekzemple la [[skolopo]]. El la mamuloj similan potencon, kapablon havas ekzemple la [[leporo]] per siaj flanke sidantaj okuloj.