Bovo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto per AWB
Linio 34:
== Priskribo ==
[[Dosiero:Stomach of a beef.png|eta|200px|Bovostomako
a) ezofago
b) rumeo
c) centipelio
d) omaso
e) abomaso
f) intesto]]
Plenkreska virbovoj pezas depende de la raso inter 1000 kaj 1200  kg, bovino inter proksimume 500 ĝis 800  kg. La kutima vivodaŭro de bovo estas maksimume 20 jarojn. Kutime bovoj havas kornojn. Senkornaj bovrasoj estas escepto. En moderna bovbredado tamen la kamparanoj ofte senkornigas la bovojn por eviti vundiĝon. Bovoj estas plantomanĝantoj, estante remaĉantoj, ili tamen multe pli bone ekspluatas la plantan nutraĵon ol ekzemple ĉevaloj. Plenkreska bovo havas 32 dentojn. En la malsupra makselo situas ambaŭflanke ses tranĉodentoj, unu kojnodento kaj ses mueldentoj. En la supra makselo anstataŭ tranĉodento kaj kojnodento ekzistas kartilagponto. Por la digestado la bovo disponas pri kvar [[stomako]]j, nome [[rumeno]], [[centipelio]], [[omaso]] kaj [[abomaso]].

== Historio kaj disvastigo ==
Linio 51:
La [[ora bovido]] ([[Hebrea lingvo|hebree:]] '''עֵגֶּל הַזָהָב'''}}, ''‘ēggel hazâhâv'') estis, laŭ la [[Biblio]], [[idolo]] konstruita de [[Aaron]] por kontentigi la [[Hebreo]]j dum la foresto de [[Moseo]], kiam tiu ĉi supreniris al [[Monto Sinajo]]. En la hebrea lingvo la epizodo estas konata kiel ''ḥēṭ’ ha‘ēggel'' ('''חֵטְא הַעֵגֶּל''') aŭ "La Peko de la Bovido" kaj estas citata la unuan fojon en [[Eliro]] 32,4.

La kulto al taŭro estis komuna en multaj kulturoj. En [[Antikva Egiptio]], el kiu, laŭ la rakonto de la [[Eliro]], devenis tiuepoke la [[Hebreoj]], la [[Apiso|Taŭro Apiso]] estis kulta objekto, kiun, laŭ iuj esploristoj, hebreoj revivigis en la dezerto; aliaj, male, opinias ke la [[Dio laŭ Judismo|Dio de Izraelo]] estis asociita aŭ reprezentita kiel diaĵo bovido/taŭro pro proceso de religia asimilado kaj [[sinkretismo]]. Inter la popoloj najbaraj de la hebreoj en la antikva [[Proksima Oriento]] kaj en la [[Egea maro]] la sovaĝa taŭro estis abunde adorata, ofte kiel “Luna Tŭro” kaj kreaĵo de [[El (diaĵo)|El]] (diaĵo de la semida panteono). <ref>[http://jewishencyclopedia.com/articles/3922-calf-golden "Calf, Golden"], en ''[[Jewish Encyclopedia]]''.</ref>

== Toreo kaj bovlukto ==
Precipe en hispanlingvaj landoj ekzistas tradicio de [[toreo]], tio estas spektakloj, en kiuj homoj batalas kontraŭ virbovo sur areno. Kontraŭ taŭroluktoj ekzistas forta polemiko. Bestoprotektantoj kondamnas la kruelan mortigadon de virbovoj sur la areno.

En Svislando ekzistas tradicio de bovinlukto antaŭ la alpopaŝtejiro en printempo, kiam en publikaj spektakloj la bovinoj luktas inter si. La bovino, kiu venkas en tiu lukto, fariĝas la gvidbovino dum la alpopaŝta sezono, kaj ĝia posedanto akiras apartan honoron. Tiu tradicio tamen havas nenion komunan kun la kurdela tradicio de toreo en latinidaj landoj.