Pita: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Turkish pide bread from london.jpg|thumbeta|250px|<center>Pita-pano]]
[[Dosiero:Pita felafel.jpg|thumbeta|250px|<center>Pita-pano kun [[falaflo]]]]
'''Pita''' ([[greke]] πίτα, de la [[itala]] dialekto de [[Kalabrio]] ''pitta'' kaj tio origine de la [[latina]] vorto ''picta''<ref>G. Babiniotis: ''Großwörterbuch der Neugriechischen Sprache'' [vortarego de la novgreka lingvo] (germanlingva), eldonejo ''Lexikologisches Zentrum'' [leksikologia centro], 2-a eldono Ateno 2006, ISBN 960-86190-1-7.</ref>), [[arabe]] kaj [[hebree]] (פיתה) same prononcata "pita", [[turke]] '''Pide''', en [[Irano]] '''Nān-e Barbarī''', estas malalta, mola pano el [[gistopasto]], tre disvastiĝinta inter [[Grekio]] respektive [[Bosnio]] okcidenten kaj [[Mezoriento]]/[[Irano]] oriente, do en sudorienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ĝi en tiu mondoparto servas, plurfoje tage freŝe bakite, kiel aldonaĵo al la pladoj de preskaŭ ĉiuj manĝoj.
 
La recepto iom varias laŭ la regionoj; komuna bazo estas simpla, iom saligita gistopasto, kiu povas enhavi iom da planta oleo aŭ butero, kaj kies surfaco ofte antaŭ la bakado estas perfingre dekorita per iom da strioj kiel ke ekestas pluraj [[rombo]]j. Poste la surfaco estas kovrita per iom da likvaĵo el ovoflavaĵo kaj oleo aŭ el kuirita faruno-akvaĵo, kaj fine sur la pasto antaŭ la bakado metiĝas iom da [[sezamo|sezamaj]] aŭ [[nigelo|nigelaj]] semoj. La pasto sen ujo bakiĝas rekte sur la fundo de ŝtona forno.
 
En okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko la panoformo konatiĝis dum la [[1950-aj jaroj|1950-aj]] kaj [[1960-aj jaroj]] pro grekaj kaj turkaj enmigrintoj, kaj tre ligiĝas al la viandaj pladoj [[Giros]] (en la greka kuirarto) respektive [[Kebabo]] (en la turka), kun iom da salato kaj ajla jogurta saŭco ([[Tsatsiki]] greke respektive [[Cacık]] turke) servitaj en tranĉita Pita-pano.
 
Tamen en [[Grekio]] kaj la aliaj [[balkano|balkanaj]] landoj la vorto πίτα, do Pita, ankaŭ povas signi similforman panecan pladon el [[foliigita pasto]], kompareblan al la turka plado [[Börek]], kun kovraĵo el hakita viando kaj ajle spicigita oleo.
 
Laŭ etimologio ankaŭ la itala plado [[Pico]] devenas de la sama latina vorto ''picta'' (tre maldika, origine sengista pano). Tamen la itala pico multe pli perdis la karakteron esti "pano", kaj ne plu proksime parencas al la greka, turka, araba kaj persa Pita- aŭ Pide-pano.
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
<references/>
 
[[Kategorio:Panoj]]