Ĉaparalo: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 5 jaroj
e
plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB
e (plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB)
 
'''Ĉaparalo''' estas tipo de [[vegetaĵaro]] troviĝanta precipe en la [[Usono|usona]] [[subŝtato]] de [[Kalifornio]] kaj en la norda parto de [[Malsupra Kalifornio]], [[Meksiko]]. Ĝi estas formata sub [[Mediteranea klimato]] (mildaj, humidaj vintroj kaj varmaj sekaj someroj) kaj naturaj incendioj, havante somersekec-tolerajn plantojn kun fortaj [[Ĉiamverdo|ĉiamverdaj]] folioj, kontraste kun la asociaj mildaj folioj, sekaj [[decidua]]j, [[arbedo|arbeda]] [[Plantokomunumo (ekologio)|plantokomunumo]] de [[Kalifornio]], troviĝanta ĉe la ĉaparala [[ekosistemo]].
 
Laŭ la ''California Academy of Sciences'' (Kalifornia Akademio de Sciencoj), la ĉaparalo kovras 5 % de la subŝtato de Kalifornio, kaj asocia mediteranea arbustaro aldonan 3,5% <ref name="calacademy.org"> {{en}} [http://www.calacademy.org/exhibits/california_hotspot/habitat_mediterranean_shrublands.htm]</ref>.
 
Similaj plantokomunumoj troviĝas en la kvar aliaj mediteraneaj klimatoregionoj tutmonde, nome la [[Mediteranea Baseno]] (kie ĝi estas konata kiel [[makiso (vegetaĵejo)|makiso]] aŭ [[garigo]]), centra [[Ĉilio]], [[Sudafriko]] ([[finboso]]) kaj en Okcidenta kaj Suda [[Aŭstralio]]. Laŭ la ''California Academy of Sciences'', la mediteranea arbustaro enhavas pli ol 20 % de la tutmonda plantodiverseco <ref name="calacademy.org"/>.
 
==Notoj==
{{referencoj}}
<references/>
 
[[Kategorio:Naturhistorio de Usono]]
23 504

redaktoj