Belga migrado al norda Francio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Linio 51:
En Belgio jam estis la salajroj je 20 % malpliaj ol en Francio.
 
Ekde [[1819]] [[Gent]]-aj teksistoj estis taŭzitaj en [[Roubaix]], kio kaŭzis unan tajdon da returnantoj. Meze de la jarcento multaj popolaj manifestacioj oponadis je la "lavango de belgaj almozulaĉoj". Kaj en [[Lille]] amaso kriis "mortu la belgoj!"<br>
 
Ĉar la esperoj metitaj de la laboristaro je la [[Franca 2-a Respubliko]] estis seniluziigitaj, tiu ekincitiĝis kontraŭ tiuj belgaj laboristoj pretaj konsenti je ajna laboro je ajna salajro.<br>
 
Antaŭforme de la nunaj "charters", la fervoja kompanio de l'Nordo estis invitita akcepti belgajn enmigrintojn senpage en siajn vagonarojn, por ilin returnkonduki en Belgion. En [[Ardenoj]] [[Valonio|valonaj]]n najlofaristojn celis vera stratribelo: ili trude fuĝis kaj iliaj laborejoj estis detruitaj; la franca jurisdikcio absolvis la ribelo-estrintojn. En [[Dunkirko]] afiŝo instigis la dunkirkanojn forpeli "tiujn furzulajn belgojn, kiuj venas ŝteli nian panon". La [[15-a de aŭgusto|15-an de aŭgusto]] [[1892]] en [[Liévin]] domoj de kvartalo loĝata de flandroj estas ruinigitaj de la amaso kaj ties loĝantoj perfortitaj, polico ne intervenis.<br>
 
En [[1848]] iu "Belga Legio" malsukcese provis "liberigi" Belgion el la reĝismo. Tiama nordfranca gazetisto skribis: "vasta nombro da belgoj, kiuj ne havis sufiĉe da kuraĝo por liberigi sian landon, restas inter ni, kaj forprenas je la francoj la panon de l'laboro. Ili iru malsatmorti en sian landon, tio estus nur justo!" La [[Pikarda franca dialekto|patezaj]] kanzonoj verkitaj por [[karnavalo]] allasis tiun malamon, kiel tiu titolita "La buterpotuloj (1) aŭ plago en Roubaix". ((1) flandraj fabriklaboristoj ofte nur transpasis la landlimon por labori en la apudlimaj uzinoj, kaj revenis hejmen, ne aĉetinte ion ajn al la francaj butikistoj, portante nur buterpoton por ŝmiri sian panon). Laŭ la loka gazetaro "la belgo" estas ece ŝtelisto kaj fraŭdisto. Diratis, ke ili emis eligi sian tranĉilon, kiam ili estis ebriaj, kaj ke la precipa malordo-kaŭzo ĉe la flandroj estis ties emo al drinkado, kaj la "sovaĝa perfortemo" de iliaj disputoj, kiuj atestas pri "morokrudeco tipe primitiva". En gazeto "La Progreso de Nordo", 5-a de junio 1906, diratas pri certa strato en [[Lille]] "Ne pasas nokto, sen ke estas mortigite aŭ rabite en tiu fama strato; ĉefstabejo de la belgaj forpelitoj, kiujn nia jurisdikcio lasas svarmi, vomi, kaj tranĉilmortigi laŭplaĉe ... tiuj abomenindaj flandroj, kiujn nia landlima [[Francaj departementoj|departemento]] elvomas aŭ malvomas sinsekve kiel tajdojn ... Ĉi tagojn bando da homeculoj kapvestitaj per tiuj ridindaj kaskedoj pomverdaj aŭ oranĝkoloraj ..."