Klerismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (5), |right| → |dekstra| (2), <references/> → {{referencoj}} per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Encyclopedie frontispice full.jpg|thumbeta|''Se estas io kion vi konas, komuniku ĝin. Se estas io kion vi ne konas, serĉu ĝin.''<div style="text-align:right;">— Bildo el la elsono de 1772 de la ''[[Encyclopédie]]''; [[Vero]], supre centre, estas ĉirkaŭita de lumo kaj senvualigita de la figuroj kuij dekstras, [[Filozofio]] kaj [[Racio]].</div>]]
'''Klerismo''' (de:''Aufklärung'', en:''The Enlightenment'', es:''Ilustración'', et:''Valgustusajastu'', fr:''Siècle des lumières'', nl:''verlichting'') estas nomo de movado en la [[18-a jarcento]] en [[Eŭropo]], kiu celis disvastigi raciecon kontraŭ [[superstiĉo]]. Frukto de tio estis la apero de la [[Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers|Enciklopedio]] de [[Denis Diderot|Diderot]] kaj [[d'Alembert]] en kiu kunlaboris ankaŭ [[Voltero|Voltaire]], [[Jean Jacques Rousseau|Rousseau]], kaj [[Montesquieu]]. La Klerismo (aŭ ''Aĝo de racio'') estis kultura movado de intelektuloj komenciĝantaj en la fino de la 17-ajarcenta Eŭropo emfazanta racion kaj individuismon prefere ol tradicio.<ref>"enlightenment". Oxford Dictionaries. Oxford University Press, n.d. Web. 19a Septembro 2013.</ref> Ĝia celo estis reformi socion utiligante racion, por defii ideojn blokitajn en tradicio kaj kredo, kaj al antaŭscio tra la scienca metodo. Ĝi antaŭenigis sciencan penson, skeptikon, kaj intelektan interŝanĝon.<ref>Kors, Alan Charles. Encyclopedia of the Enlightenment. Oxford: Oxford UP, 2003. Print.</ref> Klerismo estis revolucio en hompenso. Tiu nova pensado estis racia pensaro kiu komenciĝis kun klare fiksitaj principoj, utiligas ĝustan logikon por alveni ĉe konkludoj, testas la konkludojn kontraŭ indico, kaj tiam revizias la principojn en la lumo de la indico.
 
Linio 8:
En Francio, klerismo estis bazita en la salonoj kaj kulminis per la granda ''[[Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences]]'' (1751-72) redaktita de [[Denis Diderot]] (1713-1784) kaj (ĝis 1759) de [[Jean le Rond d'Alembert]] (1717-1783) kun kontribuoj de centoj da gvidaj intelektuloj kiuj estis nomitaj ''filosofe'', precipe [[Voltero]] (1694-1778), [[Rousseau]] (1712-1778) kaj [[Montesquieu]] (1689-1755). Proksimume 25,000 ekzempleroj de la 35 voluma enciklopedio estis venditaj, la duono de ili ekster Francio. Tiuj novaj intelektaj trostreĉoj disvastigus al urbaj centroj en tuta Eŭropo, precipe en Anglion, Skotlandon, la germanajn ŝtatojn, Nederlandon, Pollandon, Rusion, Italion, Aŭstrion, Hispanion. Ĝi ankaŭ estis alkureganta en Ameriko, kie ĝia influo estis manifestita en la verkoj de francemuloj kiaj [[Benjamin Franklin]] kaj [[Thomas Jefferson]], inter aliaj. Ĝi ludis gravan rolon en la [[Usona Revolucio]]. La politikaj idealoj de la klerismo influis la Usonan Deklaracion de Sendependeco, la ''United States Bill of Rights'' (Rajtaro de Unuiĝintaj Ŝtatoj), la francan ''Deklaracion de la Rajtoj de homo kaj de la civitano'', kaj ekzemple la pol-litovan Konstitucion de 3a de majo, 1791.<ref>Robert R. Palmer, ''The Age of the Democratic Revolution'' (1964)</ref>
 
[[Dosiero:Tafelrunde.PNG|thumbeta|''Die Tafelrunde'' de [[Adolph von Menzel]]. Gastoj de [[Frederiko la Granda]] ĉe [[Sanssouci]], inklude membrojn de la Prusia Akademio de Sciencoj kaj [[Voltero]] (tria el maldekstro)]]
 
== Tempoperiodo ==
 
Ekzistas malmulte da interkonsento pri la preciza komenco de la aĝo de klerismo; la komenco de la [[18-a jarcento]] (1701) aŭ la mezo de la [[17-a jarcento]] (1650) ofte estas utiligitaj kiel proksimuma deirpunkto. Se prenite reen al la mezo de la 17-a jarcento, la klerismo spurus siajn originojn al ''Diskurso pri Metodo'' de [[Descartes]], publikigita en [[1637]]. Aliaj citas la publikigon de ''Principia Mathematica'' de Isaac Newton en [[1687]].<ref>J. B. Shank, ''The Newton Wars and the Beginning of the French Enlightenment'' (2008), "Introduction"</ref> Jonathan Israel asertas, "post 1650, ĉio, ne grave kiom fundamenta aŭ profunde fiksiĝinta, estis pridubita en la lumo de filozofa racio". <ref>
Israel, Jonathan. Democratic Enlightenment: Philosophy, Revolution, and Human Rights, 1750–1790 (2011), 1152pp; p 3.</ref> Israel precizigas la detalan kazon ke, de 1650 ĝis 1750, Spinoza estis "la ĉefa kontestanto de la bazfaktoj de rivelita religio, ricevitaj ideoj, tradicio, moraleco, kaj kio estis ĉie rigardita, en absolutismaj kaj neabsolutismaj ŝtatoj egale, ĉar dio konstituis politikan aŭtoritaton<ref>
{{citation|last=Israel|first=J.|year=2001|title=Radical Enlightenment; Philosophy and the Making of Modernity 1650–1750|publisher=Oxford, Oxford University Press|page=159}}</ref>
Linio 21:
 
== Landaj varioj ==
[[Dosiero:Europe, 1700 - 1714.png|thumbeta|center|upright=2|Eŭropo ĉe la komenco de la [[Milito de hispana sukcedo]], 1700.]]
Klerismo funkciigis en la plej multaj landoj, sed ofte kun specifa loka emfazo. Ekzemple en [[Francio]] ĝi iĝis rilata al kontraŭregistara kaj kontraŭ-eklezia radikalismo, dum en [[Germanio]] ĝi atingis profunde en la burĝajn klasojn kaj esprimis spiritisman kaj naciisman nuancon sen minacado de registaroj aŭ establitaj eklezioj.
 
Linio 28:
=== Klera despotismo ===
{{Ĉefartikolo|Klera despotismo}}
[[Dosiero:Joseph II.jpg|thumbeta|200px|rightdekstra|<center>Jozefo la 2-a]]
'''Klera despotismo''' (ankaŭ konata kiel klera [[absolutismo]] aŭ klerisma [[monokratio]]) estas formo de absoluta [[monarkio]] aŭ [[despotismo]] en kiu regantoj estis influita de la [[Klerismo]]. Kleraj monarkoj ampleksigis la principojn de la klerismo, aparte emfazis ĝin sur racio, kaj uzis ĝis por siaj teritorioj. Ili tendencis permesi religian toleremon, liberan sinesprimon, gazetaron, kaj la rajton je posedado de propraĵoj. La plej parto el ili kreskigis la artojn, sciencojn, kaj edukadon. Tre ofte la monarkoj kiuj sekvis la tendencon de la Klera despotismo ĉirkaŭiĝis de similtendencaj ministroj kaj nobeloj, kiuj okupiĝis pri la reformoj. Kiam ekis kontraŭstaroj kontraŭ tiaj reformoj, tre ofte estis la ministro kiu elposteniĝis dum la reĝo pluokupis la povon.
 
Tiaj reĝimoj enpoviĝis en kelkaj eŭropaj kortegoj dum la [[18a jarcento]] kaj ĉefe en ties dua duono, dum je la alveno de la [[Franca Revolucio]], la korteganoj kaj la reĝaj familioj iome elturniĝis el reformismaj tendencoj. Triumfis tiaj reĝimoj foje en kortegoj de Hispanio, [[Portugalio]], [[Francio]], [[Italio]], [[Prusio]], [[Rusio]] ktp.
Linio 39:
 
=== Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (Nederlando) ===
[[Dosiero:Baruch Spinoza - Franz Wulfhagen - 1664.jpg|thumbeta|rightdekstra|200px|Nederlanda filozofo [[Baruch Spinoza]] (1632-77) proponanto de radikala sinteno]]
Por la nederlandanoj la klerismo komence ŝosis dum la [[Nederlanda Ora Epoko]]. Evoluoj dum tiu periodo devis havi profundan influon en la formado de okcidenta civilizo, kiam scienco, arto, filozofio kaj ekonomia evoluo prosperis en la [[Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj]]. Kelkaj pivotaj ludantoj en la nederlanda klerismo estis: [[Baruch Spinoza]], filozofo kiu ludis gravan rolon en formado de la bazo por la klerismo; [[Pierre Bayle]], franca filozofo kiu rekomendis apartigon inter scienco kaj religio; [[Eise Eisinga]], astronomo kiu konstruis planetarion; [[Lodewijk Meyer]], radikalulo kiu postulis ke la Biblio estis obskura kaj dubiga; [[Adriaan Koerbagh]], akademiulo kaj kritikisto de religio kaj konvencia moraleco; kaj [[Burchard de Volder]], fizikisto.
 
Linio 77:
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
<references/>
 
{{havenda artikolo|Klerismo}}