Miguel de la Madrid Hurtado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 27 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q296691)
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right| → |dekstra| per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Miguel de la Madrid Ronald Reagan Mazatlan 1988.jpg|thumbeta|rightdekstra|Miguel de la Madrid Hurtado kaj [[Ronald Reagan]], dum 1988.]]
'''Miguel de la Madrid Hurtado''' (naskiĝis la [[12-an de decembro]] [[1934]] en [[Colima (urbo)|Colima]], [[Colima (federacia ŝtato)|Colima]]) estas [[advokato]] de [[Meksiko|meksika]] ŝtataneco. De la [[1-a de decembro]] [[1982]] ĝis la [[30-a de novembro]] [[1988]] li estis la [[prezidanto de Meksiko]], nome de la politika partio [[Partido Revolucionario Institucional]] ("partio revolucia institucia", PRI). Antaŭulo en tiu posteno estis la politikisto [[José López Portillo]], posteulo [[Carlos Salinas de Gortari]].
 
La komenco de la regotempo karakteriziĝis per fortaj ekonomiaj problemoj kun inflacio de parto pli ol 100 procentaĵoj, ĉar lia antaŭulo [[José López Portillo]] mallonge antaŭ la fino de sia regotempo ŝtatigis la bankaron de la lando. Inter la jaroj 1983 kaj 1985 la kvoto de senlaboruloj kreskis je 25 procentaĵoj. Miguel de la Madrid Hurtado tial malreguligis kaj liberaligis la landan ekonomion, kion multaj ŝtatanoj tre malaprezis.
 
La 19-an de septembro 1985 tertremo de la forteco 8,1 de la [[Richter-skalo]] kaj sekva tertremo la venontan tagon detruis grandajn partojn de la landa ĉefurbo [[Meksik-urbo]]. Inter 5.000 kaj 20.000 homoj mortis kaj granda kvanto de la urbaj konstruaĵoj ne plu estis alireblaj. La reago de la registaro en la vidpunkto de multaj ŝtatanoj estis tro malrapida kaj tro malforta: Li malakceptis eksterlandan [[humanitara helpo|humanitaran helpon]] kaj en la unuaj horoj ne permesis kontakton inter la armeanoj kaj la civila loĝantaro, kio tre malhelpis la savon de homaj vivoj. Lia oficperiodo sume pro la multaj solvendaj problemoj konsideriĝas unu el la plej malfacilaj parlamentaj periodoj de Meksiko. La sekvan parlamentan baloton formale gajnis [[Carlos Salinas de Gortari]] de la partio [[Partido Revolucionario Institucional]], sed tre fortiĝis la unuiĝinta maldekstro sub [[Cuauhtémoc Cárdenas]], kaj la dekstre ekstremisma partio [[Meksika Partio pri Agado Nacia]] (Partido Acción Nacional) sub [[Manuel Clouthier]] - Miguel de la Madrid Hurtado poste rezignacie konfesas en fama citaĵo de intervjuo, ke laŭ li fakte "El PRI perdió las elecciones de 1988" ("La PRI perdis la elektojn de 1988").
 
En 1997 li estis inter la originaj subskribantoj de la [[Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj]], kiun proponis la [[Inter-Aga Konsilio]] de eksaj ŝtatestroj kaj ĉefministroj.
Linio 12:
 
{{DEFAULTSORT:Madrid Hurtado, Miguel de la}}
 
[[Kategorio:Meksikaj politikistoj]]
[[Kategorio:Prezidantoj de Meksiko]]