Esperanto-Societo Zuriko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| per AWB
Linio 1:
{{Unua}}
[[Dosiero:EsperantokabanoJost.JPG|thumbeta|300px]]
 
'''Esperanto-Societo [[Zuriko]] (ESZ)''' (germane: '''Esperanto-Gesellschaft Zürich''') estis fondita la 20-an de Decembro 1905 en la Centro [[Karolo la Granda]]. Inter la pioniroj de la unua epoko memorinda estas [[Karl Jost]], aktivulo de la laborista movado, kiu estis unu el la plej fervoraj kontraŭstarantoj de [[Ido]]. Dum unu el la fondintoj de ESZ Albert Nötzli transiris al Ido, Karl Jost restis lia fervora kontraŭulo. La historion de ESZ dum la 20-aj jaroj markas la lukto inter tiuj du partioj. Oni retrospektive prave povas diri, ke la la forblovon de la ido-danĝero la Esperanto-movado precipe dankas al la fervora aktiveco de Karl Jost.
 
Kulmino en 1929 estis vizito de la bahaaninoj [[Lidia Zamenhof]] kaj [[Marta Ruth]] kiuj prelegis dum klubvespero pri la bahaa religio kaj vekis grandan publikan atenton. La societon dum multaj jaroj prezidis [[Emil Müller]], tiam [[Paul Enz]] (fondinto de la ŝanĝocirklo ''Wirtschaftsring WIR'' en 1934), [[Fritz LIECHTI]] kaj hodiaŭ [[Dietrich Michael WEIDMANN]]. En la 2000-aj jaroj la societo havis 60 membrojn kaj kunsidas en Esperantejo [http://esperanto.ch/esperantejo]. Okazis regule kursoj por komencantoj, aperadis anoncoj kaj artikoloj en diversaj lokaj periodaĵoj. Esperanto-Societo Zuriko redaktis ankaŭ la ttt-ejon esperanto.ch [http://esperanto.ch] kaj la ĉiutagan retrevuon [[KOMENTOJ]]n.
 
Ek de 2008 la sidejo de Esperanto-Societo Zuriko estas en Uster ĉe la entrepreno [[Allsprachendienst Esperanto GmbH]] kie ankaŭ situas la Esperanto-Librejo Zuriko.
 
==Estraro de Esperanto-Societo Zuriko==
Aktuale (stato 2014) la estraro de Esperanto-Societo Zuriko konsistas el 3 personoj, nome [[Dietrich Michael Weidmann]] (prezidanto), Nelida Weidmann-Gonzalez Fonseca (sekretario) kaj Elisabeth Eisenegger (kasisto).
 
==Eksteraj ligiloj==